Pular para o conteúdo
Publicidade

Atos 11

OST

1 Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, aŭdis, ke la nacianoj ankaŭ ricevis la vorton de Dio. 2 Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li, 3 dirante: Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj manĝis kun ili. 4 Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante: 5 Dum mi preĝis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan el la ĉielo per la kvar anguloj; kaj ĝi venis ĝis mi; 6 kun fiksa rigardo mi ĝin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovaĝajn bestojn kaj rampaĵojn kaj birdojn de la ĉielo. 7 Kaj mi aŭdis voĉon dirantan al mi: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu. 8 Sed mi diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar nenio profana malpura eniris iam en mian buŝon. 9 Sed voĉo respondis al mi la duan fojon el la ĉielo: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 10 Ĉi tio fariĝis trifoje, kaj ĉio estis retirata en la ĉielon. 11 Kaj jen antaŭ la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi. 12 Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj ĉi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro; 13 kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la anĝelon starantan, kaj dirantan: Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, 14 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos. 15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris: Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito. 17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontraŭstari al Dio? 18 Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante: Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

19 Tiuj do, kiuj dispeliĝis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj. 20 Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antioĥian, parolis al la Grekoj ankaŭ, predikante la Sinjoron Jesuo. 21 Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro. 22 Kaj la raporto pri tio estis aŭdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason ĝis Antioĥia; 23 li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, ĝojis; kaj li admonis ilin ĉiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro; 24 ĉar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldoniĝis al la Sinjoro. 25 Kaj li iris al Tarso, por serĉi Saŭlon; 26 kaj trovinte, li kondukis lin al Antioĥia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj.

27 Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojaĝis al Antioĥia. 28 Kaj stariĝis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klaŭdio. 29 Kaj la disĉiploj decidis, ke ĉiu laŭ sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj loĝis en Judujo; 30 tion ankaŭ ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Saŭlo.

1 Les apôtres et les frères qui étaient en Judée, apprirent que les Gentils avaient aussi reçu la parole de Dieu.

2 Et lorsque Pierre fut de retour à Jérusalem, les fidèles circoncis disputaient contre lui,

3 Et lui disaient: Tu es entré chez des incirconcis, et tu as mangé avec eux.

4 Mais Pierre commença à leur raconter par ordre ce qui s’était passé, et leur dit:

5 J’étais en prière dans la ville de Joppe, lorsqu’étant ravi en extase, j’eus une vision: je vis descendre du ciel un vaisseau comme une grande nappe, liée par les quatre coins, et qui vint jusqu’à moi.

6 Et l’ayant considéré avec attention, j’y vis des animaux terrestres à quatre pieds, des bêtes sauvages, des reptiles et des oiseaux du ciel.

7 J’entendis aussi une voix qui me dit: Pierre, lève-toi, tue, et mange.

8 Et je répondis: Non, Seigneur; car jamais rien d’impur ni de souillé n’entra dans ma bouche.

9 La voix me parla du ciel une seconde fois, et me dit: Ne regarde pas comme souillé ce que Dieu a purifié.

10 Et cela se fit jusqu’à trois fois, après quoi tout fut retiré dans le ciel.

11 Au même instant, trois hommes, qui m’avaient été envoyés de Césarée, se présentèrent à la porte de la maison j’étais.

12 Et l’Esprit me dit que j’allasse avec eux, sans en faire aucune difficulté. Ces six de nos frères, que voilà, vinrent aussi avec moi, et nous entrâmes dans la maison de cet homme,

13 Qui nous raconta comment il avait vu un ange dans sa maison, qui s’était présenté à lui, et lui avait dit: Envoie des gens à Joppe, et fais venir Simon, surnommé Pierre,

14 Qui te dira des choses par lesquelles tu seras sauvé, toi et toute ta maison.

15 Et comme j’eus commencé à leur parler, le Saint-Esprit descendit sur eux, ainsi qu’il était aussi descendu sur nous au commencement.

16 Alors je me souvins de cette parole du Seigneur: Jean a baptisé d’eau; mais vous serez baptisés du Saint-Esprit.

17 Puis donc que Dieu leur a donné le même don qu’à nous qui avons cru au Seigneur Jésus-Christ, qui étais-je, moi, pour m’opposer à Dieu?

18 Alors, ayant entendu ces choses, ils s’apaisèrent et glorifièrent Dieu, en disant: Dieu a donc aussi donné aux Gentils même la repentance, afin qu’ils aient la vie.

19 Pour ce qui est de ceux qui avaient été dispersés par la persécution arrivée à l’occasion d’Etienne, ils passèrent jusqu’en Phénicie, en Chypre et à Antioche, n’annonçant la parole à personne qu’aux Juifs seulement.

20 Mais quelques-uns d’entre eux, qui étaient de Chypre et de Cyrène, étant entrés dans Antioche, parlèrent aux Grecs, leur annonçant le Seigneur Jésus.

21 Et la main du Seigneur était avec eux, de sorte qu’il y en eut un grand nombre qui crurent et se convertirent au Seigneur.

22 Or, le bruit en vint jusqu’à l’Eglise de Jérusalem; c’est pourquoi ils envoyèrent Barnabas pour passer jusqu’à Antioche;

23 Qui y étant arrivé, et ayant vu la grâce de Dieu, se réjouit, et les exhorta tous à demeurer attachés au Seigneur avec un cœur ferme.

24 Car c’était un homme de bien, plein du Saint-Esprit et de foi, et une grande multitude se joignit au Seigneur.

25 Barnabas s’en alla ensuite à Tarse, pour aller chercher Saul.

26 Et l’ayant trouvé, il l’amena à Antioche; et pendant toute une année, ils s’y assemblèrent avec l’Eglise, et instruisirent un grand peuple, de sorte que ce fut à Antioche que les disciples commencèrent à être nommés Chrétiens.

27 En ce temps-là, quelques prophètes descendirent de Jérusalem à Antioche.

28 Et l’un d’eux, nommé Agabus, se leva, et prédit par l’Esprit qu’il y aurait une grande famine par toute la terre; ce qui arriva en effet sous l’empereur Claude.

29 Et les disciples résolurent d’envoyer, chacun selon son pouvoir, quelques secours aux frères qui demeuraient en Judée.

30 Ce qu’ils firent aussi, l’envoyant aux anciens par les mains de Barnabas et de Saul.

Veja também