Pular para o conteúdo
Publicidade

1 Samuel 17

SFB15

1 La Filiŝtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj kuniĝis apud Soĥo de Jehuda, kaj stariĝis tendare inter Soĥo kaj Azeka, en Efes-Damim. 2 Kaj Saul kaj la viroj de Izrael kolektiĝis, kaj stariĝis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis sin por batalo kontraŭ la Filiŝtoj. 3 La Filiŝtoj staris sur la monto unuflanke, kaj la Izraelidoj staris sur la monto duaflanke, kaj la valo estis inter ili. 4 Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filiŝtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlarĝo. 5 Kaj kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita, kaj la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro. 6 Kaj kupraj armaĵetoj estis sur liaj piedoj, kaj kupra ŝildo sur liaj ŝultroj. 7 La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero; kaj antaŭ li iris ŝildoportisto. 8 Kaj li stariĝis, kaj ekkriis al la taĉmentoj de Izrael, kaj diris al ili: Por kio vi eliris batale? ĉu mi ne estas Filiŝto, kaj vi sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al mi. 9 Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj sklavoj kaj vi servos al ni. 10 Kaj la Filiŝto diris: Mi hontigos hodiaŭ la taĉmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaŭ interbatalu. 11 Kiam Saul kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis la vortojn de tiu Filiŝto, ili eksentis teruron kaj tre ektimis.

12 Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Leĥem de Jehuda, kies nomo estis Jiŝaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundaĝa inter la viroj. 13 La tri plej maljunaj filoj de Jiŝaj iris, sekvante Saulon, en la militon; la nomoj de liaj tri filoj, kiuj iris en la militon, estis: Eliab, la unuenaskito, kaj la dua post li Abinadab, kaj la tria Ŝama. 14 David estis la plej juna; kaj la tri plej maljunaj iris post Saul. 15 Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por paŝti la ŝafojn de sia patro en Bet-Leĥem. 16 La Filiŝto eliradis matene kaj vespere, kaj stariĝadis dum kvardek tagoj.

17 Kaj Jiŝaj diris al sia filo David: Prenu por viaj fratoj ĉi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj ĉi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj; 18 kaj ĉi tiujn dek fromaĝojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision. 19 Kaj Saul kaj ili kaj ĉiuj viroj de Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraŭ la Filiŝtoj. 20 Kaj David leviĝis frue matene, lasis la ŝafojn al la gardisto, prenis la portotaĵon kaj iris, kiel ordonis al li Jiŝaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin aranĝi kaj oni trumpetis por batalo. 21 Kaj aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto. 22 David lasis la vazojn, kiujn li portis, ĉe la gardisto de ilaroj, kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj. 23 Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filiŝto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filiŝtoj kaj komencis paroli kiel antaŭe; kaj David tion aŭdis. 24 Kaj ĉiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis. 25 Kaj la Izraelidoj diris: Ĉu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la reĝo riĉigos per granda riĉeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael. 26 Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li: Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filiŝton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? ĉar kiu estas tiu necirkumcidita Filiŝto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio? 27 Kaj la popolo diris al li kiel antaŭe: Tio estos farita al la homo, kiu venkobatos lin. 28 Kiam lia plej maljuna frato Eliab aŭdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraŭ David, kaj li diris: Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan ŝafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon. 29 Tiam David diris: Kion do mi nun faris? ĉu mi venis sen bezono? 30 Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antaŭe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon. 31 Kiam oni aŭdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj ĉi tiu venigis lin. 32 Kaj David diris al Saul: Neniu perdu la kuraĝon pro li: via sklavo iros kaj batalos kontraŭ tiu Filiŝto. 33 Sed Saul diris al David: Vi ne povas iri kontraŭ tiun Filiŝton, por batali kontraŭ li; ĉar vi estas knabo, kaj li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj. 34 Tiam David diris al Saul: Via sklavo estis ĉe sia patro paŝtanto de ŝafoj; kaj venadis leono urso kaj forportadis ŝafon el la ŝafaro; 35 tiam mi kuradis post tiu, batadis ĝin, kaj savadis el ĝia buŝo; se ĝi stariĝis kontraŭ mi, mi kaptis ĝin je la makzelo, batis kaj mortigis ĝin. 36 Kiel la leonon, tiel ankaŭ la urson via sklavo venkobatis; ankaŭ kun ĉi tiu necirkumcidita Filiŝto estos la sama afero, kiel kun ĉiu el tiuj, ĉar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio. 37 Kaj David diris: La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min kontraŭ ĉi tiu Filiŝto. Tiam Saul diris al David: Iru, kaj la Eternulo estu kun vi. 38 Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso. 39 Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, ĉar li ne kutimis; sed David diris al Saul: Mi ne povas iri en ĉi tio, ĉar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si. 40 Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento, kaj metis ilin en la paŝtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la ĵetilo en la mano li iris al la Filiŝto. 41 Kaj la Filiŝto eliris kaj komencis alproksimiĝi al David, kaj lia ŝildoportisto iris antaŭ li. 42 Kiam la Filiŝto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malŝatis lin, ĉar li estis knabo, ruĝvanga kaj belaspekta. 43 Kaj la Filiŝto diris al David: Ĉu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filiŝto malbenis Davidon per siaj dioj. 44 Kaj la Filiŝto diris al David: Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la kampo. 45 Sed David diris al la Filiŝto: Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris. 46 Hodiaŭ la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion. 47 Kaj ekscios ĉi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, ĉar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn. 48 Kaj kiam la Filiŝto leviĝis kaj ekiris, por alproksimiĝi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto kontraŭ la Filiŝton. 49 Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie ŝtonon, ĵetis per la ĵetilo kaj trafis la Filiŝton en lian frunton, kaj la ŝtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizaĝo sur la teron. 50 Tiamaniere David venkis la Filiŝton per la ĵetilo kaj per la ŝtono, kaj batis la Filiŝton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David. 51 David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per ĝi lian kapon. Kiam la Filiŝtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris. 52 Tiam leviĝis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filiŝtojn ĝis la eniro en la valon kaj ĝis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filiŝtoj sur la vojo al Ŝaaraim, ĝis Gat kaj ĝis Ekron. 53 Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filiŝtoj kaj disrabis ilian tendaron. 54 Kaj David prenis la kapon de la Filiŝto, kaj alportis ĝin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon.

55 Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraŭ la Filiŝton, li diris al Abner, la militestro: Kies filo estas ĉi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis: Mi ĵuras per via animo, ho reĝo, ke mi ne scias. 56 Kaj la reĝo diris: Demandu, kies filo estas ĉi tiu junulo. 57 Kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaŭ Saulon, kaj la kapo de la Filiŝto estis en lia mano. 58 Kaj Saul diris al li: Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via sklavo Jiŝaj, la Bet-Leĥemano.

David och Goliat

1 Filisteerna samlade sina härar till strid. De samlades vid det Soko som hör till Juda och slog läger mellan Soko och Aseka,17:1Soko och AsekaGränsby mot Filisteen drygt 2 mil väster om Betlehem, samt strategisk fästning en halvmil norr om Soko. Terebintdalen (vers 2) låg ca 3 km öster om Soko. vid Efes-Dammin. 2 Saul och Israels män hade också samlats och slagit läger i Terebintdalen. De ställde upp sig till strid mot filisteerna. 3 Filisteerna stod det ena berget och israeliterna stod det andra berget, med dalen mellan sig.

4 Jos 11:22. kom det fram en kämpe vid namn Goliat från Gat ur filisteernas led. Han var sex alnar och ett kvarter17:4sex alnar och ett kvarterCa 3 meter. Andra handskrifter (Qumran, Septuaginta, Josefus): "fyra alnar och ett kvarter" (ca 2 meter). lång. 5 huvudet bar han en kopparhjälm, och han var klädd i en fjällpansarskjorta. Pansaret var av koppar och vägde femtusen siklar.17:5pansaret av koppar vägde femtusen siklarDrygt 50 kg.6 Han hade benskenor av koppar och ett kastspjut17:6kastspjutAnnan översättning: "kroksabel" (även i vers 45). av koppar ryggen. 7 2 Sam 21:19, 1 Krön 20:5. Hans spjutskaft liknade en vävbom och hans spjutspets var av järn och vägde sexhundra siklar.17:7hans spjutspets var av järn och vägde sexhundra siklarDrygt 6 kg. Järnvapen var en fruktad teknisk överlägsenhet på filisteernas sida. Hans sköldbärare gick framför honom. 8 Och han stod och ropade till Israels här: "Varför drar ni ut och ställer upp er till strid? Är inte jag en filisté och ni Sauls tjänare? Välj er en man som kommer ner hit till mig. 9 Klarar han att strida mot mig och slå mig, ska vi vara era slavar. Men om jag besegrar och slår honom, ska ni vara våra slavar och tjäna oss." 10 Filistén fortsatte: "Jag har i dag hånat Israels här. Ge mig en man att vi får slåss!" 11 När Saul och hela Israel hörde vad filistén sade, blev de förfärade och skräckslagna.

David i Sauls läger

12 1 Sam 16:1. David var son till en efratit från Betlehem i Juda som hette Ishai och hade åtta söner. Ishai var Sauls tid en gammal man och hade nått hög ålder. 13 1 Sam 16:6f. Hans tre äldsta söner hade dragit ut med Saul i kriget. De tre sönerna som drog ut i kriget hette Eliab, den förstfödde, Abinadab, hans andre son, och Shamma, den tredje. 14 1 Sam 16:11. David var den yngste. De tre äldsta hade följt med Saul. 15 Men David gick ibland hem från Saul för att vakta sin fars får i Betlehem.

16 Filistén kom fram både morgon och kväll. I fyrtio dagar steg han fram och ställde sig där. 17 Nu sade Ishai en gång till sin son David: "Var snäll och ta en efa rostade ax17:17en efa rostade axCa 22 liter, vilket räckte ungefär en vecka för tre personer. och de här tio bröden och spring med det till dina bröder i lägret. 18 De här tio ostarna ska du ta med till deras befälhavare. Se efter om det är väl med dina bröder och ta med något livstecken från dem. 19 Tillsammans med Saul och alla Israels män är de i Terebintdalen och strider mot filisteerna."

20 David steg upp tidigt nästa morgon. Han lämnade fåren åt en som skulle vakta dem och tog med sig det han skulle och gav sig i väg17:20gav sig i vägEn vandring om ca två mil från Betlehem västerut till Terebintdalen., som Ishai hade sagt till honom. När han kom fram till vagnborgen17:20vagnborgenAnnan översättning: "(det runda) lägret". skulle hären just dra ut till strid, och folket höjde härskri. 21 Israel och filisteerna ställde upp sig i slagordning mot varandra. 22 David lämnade ifrån sig sakerna han hade åt trossvaktaren och skyndade bort till hären. När han kom dit hälsade han sina bröder.

23 Medan han talade med dem, se, steg kämpen som hette Goliat, filistén från Gat, fram ur filisteernas här och talade samma sätt som förut. Och David hörde det.

24 När Israels män såg Goliat, blev de alla mycket rädda och flydde för honom. 25 Israels män sade: "Ser ni den mannen som stiger fram där? Han kommer för att håna Israel. Men den som slår honom ska kungen ge stor rikedom. Han ska kungens dotter, och hans fars hus ska han göra fritt från skatt i Israel." 26 David frågade männen som stod bredvid honom: "Vad skulle den som slår ner den där filistén och tar bort skammen från Israel? Vem är den där oomskurne filistén att håna den levande Gudens här?" 27 upprepade de för honom vad som hade sagts, och de sade: "Detta får den som slår ner honom."

28 1 Sam 16:6f. Hans äldste bror Eliab hörde hur han talade med männen, och han blev rasande David och sade: "Varför har du kommit hit? Till vem har du lämnat bort den lilla fårhjorden i öknen? Jag känner ditt övermod och ditt onda hjärta. Du har kommit för att se striden." 29 David svarade: "Vad har jag nu gjort? Det var ju bara en fråga." 30 Sedan vände han sig bort från honom till en annan och frågade samma sak, och han fick samma svar som förut.

31 Man hörde vad David sade och berättade det för Saul, som lät hämta honom. 32 David sade till Saul: "Låt ingen tappa modet. Din tjänare ska och strida mot den där filistén." 33 Saul sade till David: "Inte kan du och strida mot den filistén! Du är ju bara en pojke, och han har varit krigare ända från ungdomen." 34 Men David svarade: "Din tjänare har gått i vall med sin fars får. Kom det ett lejon eller en björn och tog ett får ur hjorden, 35 följde jag efter vilddjuret och slog ner det och räddade fåret ur munnen det. Om vilddjuret reste sig mot mig, grep jag det i manen och slog det och dödade det. 36 Din tjänare har slagit både lejon och björn. Det ska den där oomskurne filistén som det gick vartenda ett av djuren, för han har hånat den levande Gudens här." 37 David sade vidare: "Herren som räddade mig från lejon och björn, han ska också rädda mig från den där filistén." sade Saul till David: ", och Herren vara med dig."

38 Och Saul klädde David i sina egna kläder och satte en kopparhjälm hans huvud och satte honom ett pansar. 39 David band Sauls svärd om sig utanpå kläderna och försökte med det, för han hade aldrig provat något sådant. Men David sade till Saul: "Jag kan inte med det här, för jag är inte van vid det." han tog av sig det. 40 Han tog sin stav i handen, valde ut åt sig fem släta stenar ur bäcken, lade dem i fickan sin herdeväska och tog sin slunga17:40slungaEtt enkelt men dödligt vapen (Dom 20:16, 2 Kung 3:25) som bestod av en läderrem med en ficka. Assyriska slungstenar som hittats i Lakish är knytnävsstora (upp till 7 cm). i handen. gick han fram mot filistén.

41 Samtidigt gick filistén framåt och kom allt närmare David, och hans sköldbärare gick framför honom. 42 1 Sam 16:12. När filistén såg upp och fick se David föraktade han honom, för David var bara en pojke, rödkindad och vacker. 43 Han sade till David: "Tycker du jag är en hund, eftersom du kommer mot mig med käppar?" Och han förbannade David vid sina gudar.

44 Sedan sade filistén till David: "Kom hit till mig, ska jag ge ditt kött åt himlens fåglar och markens djur." 45 Ps 20:8, 118:10f. David svarade filistén: "Du kommer mot mig med svärd och spjut och kastspjut, men jag kommer mot dig i Herren Sebaots namn. Han är Gud för Israels här som du har hånat. 46 Herren ska i dag utlämna dig i min hand, och jag ska slå ner dig och ta huvudet från dig. Jag ska i dag ge de filisteiska krigarnas lik åt himlens fåglar och åt jordens vilda djur. Och hela världen ska förstå att Israel har en Gud. 47 Alla som samlats här ska förstå att det inte är genom svärd och spjut som Herren räddar. Striden är Herrens, och han ska ge er i vår hand."

48 När nu filistén gick framåt och närmade sig David, sprang David snabbt fram mot hären för att möta filistén. 49 David stack sin hand i väskan och tog fram en sten ur den, slungade den och träffade filistén i pannan. Stenen trängde in i pannan, och han föll med ansiktet mot jorden. 50 övervann David filistén med slunga och sten och dödade honom utan något svärd i sin hand. 51 Sedan sprang David fram och ställde sig över filistén, grep tag i hans svärd och drog ut det ur skidan, och han gav honom dödsstöten och högg av honom huvudet.

När filisteerna såg att deras kämpe var död, flydde de. 52 Men Israels och Juda män bröt upp, höjde ett härskri och förföljde filisteerna ända tills man närmade sig Gaj och ända till Ekrons portar. Filisteer föll och låg slagna vägen till Shaarajim och sedan ända till Gat och Ekron. 53 Sedan vände israeliterna tillbaka från jakten filisteerna och plundrade deras läger. 54 1 Sam 21:9. David tog filisténs huvud och förde det till Jerusalem, men hans vapen lade han i sitt tält.

Sauls undran angående Davids far

55 När Saul såg David ut mot filistén, sade han till överbefälhavaren Abner: "Vems son är egentligen den där pojken, Abner?" Abner svarade: "sant du lever, o konung, jag vet inte." 56 sade kungen: "Fråga du vems son den unge mannen är." 57 När David kom tillbaka efter att ha slagit filistén, tog Abner med honom och förde honom inför Saul. Filisténs huvud hade han i handen. 58 sade Saul till honom: "Vems son är du, unge man?" David svarade: "Son till din tjänare Ishai från Betlehem."

Veja também