1 Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de la Filiŝtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris. 2 Kaj Saul estis en la randa parto de Gibea, sub granatarbo, kiu estis en Migron; kaj da popolo estis kun li ĉirkaŭ sescent homoj. 3 Kaj Aĥija, filo de Aĥitub, frato de Ikabod, filo de Pinaĥas, filo de Eli, la pastro de la Eternulo en Ŝilo, estis portanto de la efodo; kaj la popolo ne sciis, ke Jonatan foriris. 4 Inter la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono de la Filiŝtoj, estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko; la nomo de unu estis Bocec, kaj la nomo de la dua estis Sene. 5 Unu roko elstaris norde kontraŭ Miĥmaŝ, kaj la dua sude kontraŭ Geba. 6 Kaj Jonatan diris al sia junulo armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de tiuj necirkumciditoj; eble la Eternulo ion faros por ni; ĉar por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aŭ per malmulto. 7 Kaj lia armilportisto diris al li: Faru ĉion, kion diras al vi via koro; iru antaŭen, mi iros kun vi, kien vi volas. 8 Tiam Jonatan diris: Jen ni transiros al tiuj homoj, kaj montros nin al ili. 9 Se ili diros al ni tiel: Restu, ĝis ni atingos vin — tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili; 10 sed se ili diros tiel: Venu al ni supren — tiam ni supreniros; ĉar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno. 11 Kaj ili ambaŭ aperis antaŭ la garnizono de la Filiŝtoj, kaj la Filiŝtoj diris: Jen Hebreoj eliras el la truoj, en kiuj ili sin kaŝis. 12 Kaj la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto, kaj diris: Venu al ni supren, kaj ni klarigos al vi aferon. Tiam Jonatan diris al sia armilportisto: Sekvu min, ĉar la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Izrael. 13 Kaj Jonatan ekgrimpis per siaj manoj kaj piedoj, kaj lia armilportisto post li. Tiam ili ekfalis antaŭ Jonatan, kaj lia armilportisto mortigis ilin post li. 14 La unua mortigo, kiun faris Jonatan kaj lia armilportisto, estis ĉirkaŭ dudek homoj, sur la spaco de ĉirkaŭ duontaga plugado. 15 Tiam fariĝis teruro en la tendaro, sur la kampo, kaj inter la tuta popolo; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaŭ ektimis, kaj la tero ektremis, kaj ekregis tumulto, farita de Dio. 16 La gardostarantoj de Saul en Gibea de Benjamen ekvidis, ke la amaso disŝutiĝis kaj kuras en diversajn flankojn.
17 Tiam Saul diris al la homoj, kiuj estis ĉe li: Esploru kaj rigardu, kiu foriris de ni. Kaj oni esploris, kaj montriĝis, ke forestas Jonatan kaj lia armilportisto. 18 Kaj Saul diris al Aĥija: Venigu la keston de Dio; ĉar la kesto de Dio estis en tiu tago kun la Izraelidoj. 19 Kaj dum Saul parolis ankoraŭ kun la pastro, la tumulto en la tendaro de la Filiŝtoj fariĝis ankoraŭ pli granda. Kaj Saul diris al la pastro: Retiru vian manon. 20 Kaj kolektiĝis Saul kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke la glavo de ĉiu frapas lian proksimulon kaj la konfuzo estas tre granda. 21 Kaj la Hebreoj, kiuj estis kun la Filiŝtoj antaŭe kaj venis kune kun ili en tendaro ĉirkaŭen, ili ankaŭ aliĝis al la Izraelidoj, kiuj estis kun Saul kaj Jonatan. 22 Kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj sin kaŝis sur la monto de Efraim, aŭdis, ke la Filiŝtoj forkuras, kaj ili ankaŭ aliĝis kontraŭ ili batale. 23 Kaj la Eternulo helpis en tiu tago Izraelon; la batalo daŭris ĝis Bet-Aven. 24 La Izraelidoj estis lacaj en tiu tago; sed Saul ĵurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu manĝos panon antaŭ la vespero, antaŭ ol mi venĝos al miaj malamikoj. Kaj la tuta popolo ne gustumis panon. 25 Kaj ĉiuj venis en arbaron; kaj tie estis mielo sur la tero. 26 Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la buŝo, ĉar la popolo timis la ĵuron. 27 Sed Jonatan ne aŭdis, kiam lia patro ĵurligis la popolon; kaj li etendis la pinton de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj trempis ĝin en la mielĉelaro, kaj almetis sian manon al la buŝo, kaj liaj okuloj revigliĝis. 28 Tiam unu el la popolo ekparolis, kaj diris: Via patro ĵurligis la popolon, dirante: Malbenita estu tiu, kiu ion manĝos hodiaŭ; kaj la popolo laciĝis. 29 Tiam Jonatan diris: Mia patro malgajigis la landon; rigardu, kiel revigliĝis miaj okuloj, kiam mi gustumis iom el ĉi tiu mielo. 30 Se la popolo manĝus hodiaŭ el la militakiraĵo, kion ĝi prenis de siaj malamikoj kaj kion ĝi trovis, ĉu nun ne pligrandiĝus la venkobato kontraŭ la Filiŝtoj? 31 Kaj ili venkobatis en tiu tago la Filiŝtojn de Miĥmaŝ ĝis Ajalon; kaj la popolo forte laciĝis. 32 Kaj la popolo ĵetis sin sur la militakiraĵon; kaj ili prenis ŝafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj buĉis ilin sur la tero, kaj la popolo manĝis kune kun la sango. 33 Oni raportis al Saul, dirante: Jen la popolo pekas antaŭ la Eternulo, manĝante kun la sango. Kaj li diris: Vi faris kontraŭleĝaĵon; rulu nun al mi grandan ŝtonon. 34 Kaj Saul diris: Disiru en la popolon, kaj diru al ĝi: Ĉiu alkonduku al mi sian bovon kaj sian ŝafon, kaj buĉu ĝin ĉi tie kaj manĝu, kaj ne peku antaŭ la Eternulo, manĝante kun la sango. Kaj ĉiu el la popolo propramane alkondukis en tiu nokto sian bovon kaj buĉis tie. 35 Kaj Saul konstruis altaron al la Eternulo; tio estis la unua altaro, kiun li konstruis al la Eternulo.
36 Kaj Saul diris: Ni postkuru la Filiŝtojn en la nokto kaj ni prirabu ilin, ĝis eklumos la mateno, kaj ni neniun restigu el ili. Kaj ili diris: Faru ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj la pastro diris: Ni turnu nin ĉi tie al Dio. 37 Kaj Saul demandis Dion: Ĉu mi iru post la Filiŝtoj? ĉu Vi transdonos ilin en la manojn de la Izraelidoj? Sed Li ne respondis al li en tiu tago. 38 Tiam Saul diris: Venu ĉi tien ĉiuj estroj de la popolo; eksciu kaj vidu, en kio konsistis la peko hodiaŭ. 39 Ĉar kiel vivas la Eternulo, la helpanto de Izrael: se la kulpo estas en Jonatan, mia filo, li estos mortigita. Sed neniu el la tuta popolo respondis al li. 40 Tiam li diris al ĉiuj Izraelidoj: Vi estos sur unu flanko, kaj mi kun mia filo Jonatan estos sur la dua flanko. Kaj la popolo respondis al Saul: Faru tion, kio plaĉas al vi. 41 Kaj Saul diris al la Eternulo, Dio de Izrael: Montru, kiu estas prava. Tiam estis trafitaj Jonatan kaj Saul, sed la popolo eliris senkulpa. 42 Tiam Saul diris: Lotu inter mi kaj mia filo Jonatan. Kaj trafita estis Jonatan. 43 Tiam Saul diris al Jonatan: Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris: Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo: nun mi mortu. 44 Kaj Saul diris: Dio faru tiel kaj pli; Jonatan devas morti. 45 Sed la popolo diris al Saul: Ĉu devas morti Jonatan, kiu faris tiun grandan helpon al Izrael? ho, neniel! kiel vivas la Eternulo, eĉ unu haro de lia kapo ne falu sur la teron, ĉar kun Dio li agis hodiaŭ. Kaj la popolo liberigis Jonatanon, kaj li ne mortis. 46 Kaj Saul foriris de la Filiŝtoj, kaj la Filiŝtoj iris sur sian lokon.
47 Kaj Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael, kaj li militis ĉirkaŭe kontraŭ ĉiuj siaj malamikoj, kontraŭ Moab kaj kontraŭ la Amonidoj kaj kontraŭ Edom kaj kontraŭ la reĝoj de Coba kaj kontraŭ la Filiŝtoj; kaj kien ajn li sin direktis, li venkobatis. 48 Li aranĝis militistaron kaj venkobatis Amalekon kaj liberigis Izraelon el la manoj de liaj rabantoj.
49 La filoj de Saul estis: Jonatan kaj Jiŝvi kaj Malki-Ŝua; kaj la nomoj de liaj du filinoj estis: la nomo de la unuenaskita estis Merab, kaj la nomo de la pli juna estis Miĥal. 50 Kaj la nomo de la edzino de Saul estis Aĥinoam, filino de Aĥimaac; kaj la nomo de lia militestro estis Abner, filo de Ner kaj onklo de Saul. 51 Kiŝ estis la patro de Saul; kaj Ner, patro de Abner, estis filo de Abiel.
52 Forta estis la milito kontraŭ la Filiŝtoj dum la tuta vivo de Saul. Kaj ĉiufoje, kiam Saul vidis ian viron fortan kaj bravan, li prenis lin al si.
Jonatans hjältedåd
1 En dag sade Sauls son Jonatan till sin väpnare: "Kom, så går vi över till filisteernas förpost där på andra sidan." Men detta talade han inte om för sin far. 2 1 Sam 13:15. Saul befann sig då vid Gibeas gräns, under granatträdet i Migron, och folket som var med honom utgjorde omkring sexhundra man. 3 1 Sam 4:19f. Ahia, son till Ahitub, som var bror till I-Kabod, son till Pinehas, son till Eli, Herrens präst i Shilo, bar då efoden. Och folket visste inte att Jonatan hade gett sig av.
4 1 Sam 13:23. Men i passet där Jonatan försökte gå över för att komma till filisteernas förpost fanns en klippa på vardera sidan. Den ena hette Boses och den andra Sene. 5 Den ena klippan reste sig i norr mitt emot Mikmas, den andra i söder mitt emot Geba. 6 Dom 7:4, 7, 2 Krön 14:11. Jonatan sade till sin väpnare: "Kom, vi går över till de där oomskurnas förpost. Kanske kommer Herren att göra något för oss. För inget hindrar Herren att ge seger genom några få lika väl som genom många." 7 Hans väpnare svarade: "Gör allt du har i sinnet. Gå du! Jag följer dig vart du vill." 8 Då sade Jonatan: "Bra, vi ska gå över till männen där och visa oss för dem. 9 1 Mos 24:12f. Om de säger till oss: "Stå stilla tills vi kommer fram till er", då ska vi stanna där vi är och inte klättra upp till dem. 10 Men om de säger: "Kom upp hit till oss", då ska vi gå upp dit, för då har Herren gett dem i vår hand. Detta ska vara tecknet för oss."
11 1 Sam 13:6. När båda två nu blev synliga för filisteernas förpost sade filisteerna: "Se! Hebreerna kryper fram ur hålorna där de gömt sig." 12 Förpostens manskap ropade till Jonatan och hans väpnare: "Kom upp till oss, så ska vi lära er!" Då sade Jonatan till sin väpnare: "Kom med upp efter mig, för Herren har gett dem i Israels hand." 13 3 Mos 26:7f. Jonatan klättrade upp på händer och fötter, och hans väpnare följde honom. Och filisteerna föll framför Jonatan, och hans väpnare gick efter honom och gav dem dödsstöten. 14 I det första anfallet nergjorde Jonatan och hans väpnare omkring tjugo man längs ungefär ett halvt plogland14:14ett halvt ploglandHalva den yta som ett par oxar kunde ploga upp på en dag, kanske motsvarande ett halvt tunnland eller 50 x 50 meter. Grundtexten är svårtolkad..
15 1 Mos 35:5, 2 Mos 14:24f, 1 Sam 7:10, 2 Kung 7:6, Ps 76:13. Då spred sig skräck i lägret på fältet och bland allt folket. Förposten och de som gått ut på härjningståg började också darra. Marken skakade och det spreds en skräck från Gud.
Filisteernas nederlag
16 Sauls väktare i Gibea i Benjamin fick se att mängden skingrades och att man irrade hit och dit. 17 Då sade Saul till folket som han hade hos sig: "Räkna folket och se vem som har lämnat oss." När de gjorde så, upptäckte de att Jonatan och hans väpnare inte var där. 18 1 Sam 4:3f. Då sade Saul till Ahia: "Hämta Guds ark!" Guds ark fanns nämligen på den tiden hos israeliterna. 19 Medan Saul talade med prästen ökade förvirringen i filisteernas läger. Då sade Saul till prästen: "Dra tillbaka din hand." 20 Dom 7:22, 2 Krön 20:23. Saul och allt folket som var med honom samlades och drog till stridsplatsen. Och se, den ene hade lyft sitt svärd mot den andre. Förvirringen var mycket stor.
21 De hebreer som sedan gammalt lydde under filisteerna och som hade dragit upp med dem och fanns här och där i lägret, också de gick nu över till israeliterna som var med Saul och Jonatan. 22 Och när de israeliter som hade gömt sig i Efraims bergsbygd hörde att filisteerna flydde, satte också alla dessa efter dem och stred mot dem. 23 Så räddade Herren Israel den dagen, och striden fortsatte ända bortom Bet-Aven.
Sauls förbud
24 Fastän Israels män den dagen hade drivits hårt, band Saul folket med denna ed: "Förbannad är den som äter något före kvällen när jag fått hämnd på mina fiender." Ingen bland folket smakade då någon mat. 25 Och allt folket kom in i skogen14:25in i skogenAnnan översättning (så Septuaginta): "fram till bikakor" (även i vers 26)., där det låg honung på marken. 26 Men när folket kom in i skogen och såg den utflutna honungen vågade ingen föra handen till munnen, eftersom folket var rädda för eden. 27 Jonatan däremot hade inte hört när hans far band folket med eden, så han räckte ut staven som han hade i handen och doppade dess ände i honungskakan och förde handen till munnen. Då klarnade hans ögon.
28 Men en man ur folket sade till honom: "Din far har bundit folket med en ed och sagt: Förbannad är den som äter något i dag. Därför är folk utmattade." 29 Jonatan svarade: "Min far har dragit olycka över landet. Se hur klara mina ögon blev när jag smakade lite av honungen. 30 Tänk om folket i dag hade fått äta sig mätta av bytet de fann hos sina fiender! Hur mycket större skulle då inte filisteernas nederlag ha blivit!"
31 Men den dagen slog de filisteerna och förföljde dem från Mikmas till Ajalon14:31från Mikmas till AjalonCa tre mil västerut, mot filisteernas hemland på Gazaremsan.. Sedan var folket mycket utmattat. 32 De kastade sig över bytet och tog får, oxar och kalvar och slaktade dem på marken och åt köttet med blodet i. 33 1 Mos 9:4, 3 Mos 3:17, 7:26f, 17:10f, 19:26, 5 Mos 12:16, 23f, 15:23. Man berättade det för Saul och sade: "Se, folket syndar mot Herren genom att äta kött med blodet i." Då sade han: "Ni har handlat trolöst. Vältra nu fram en stor sten till mig!" 34 Sedan sade Saul: "Gå ut bland folket och säg till dem: Var och en ska föra hit sin oxe och sitt får till mig och slakta dem här och äta. Synda inte mot Herren genom att äta köttet med blodet i!" Under natten förde var och en bland folket själv fram sina oxar och slaktade dem där. 35 Och Saul byggde ett altare åt Herren. Det var det första altaret som han byggde åt Herren.
36 Saul sade: "Låt oss dra ner i natt och förfölja filisteerna och plundra dem ända tills det blir ljust i morgon. Vi ska inte lämna en enda av dem kvar." De svarade: "Gör vad du anser är rätt." Men prästen sade: "Låt oss träda fram hit till Gud." 37 1 Sam 28:6. Då frågade Saul Gud: "Ska jag dra ner och förfölja filisteerna? Vill du ge dem i Israels hand?" Men han gav honom inte något svar den dagen.
38 Då sade Saul: "Kom fram hit, alla ni som är ledare för folket, så att vi får veta och se vad det är för en synd som har begåtts i dag. 39 Så sant Herren lever, han som har räddat Israel: Om det så vore min son Jonatan, måste han dö." Men ingen bland folket svarade honom. 40 Då sade han till hela Israel: "Ställ er på ena sidan, så ska jag och min son Jonatan ställa oss på andra sidan." Folket svarade Saul: "Gör vad du anser är rätt." 41 Jos 7:14f, Jona 1:7. Saul sade till Herren, Israels Gud: "Låt sanningen komma fram." Då träffades Saul och Jonatan av lotten, och folket gick fritt. 42 Saul sade: "Kasta lott mellan mig och min son Jonatan." Och Jonatan träffades av lotten. 43 Saul sade till Jonatan: "Berätta för mig vad du gjort." Då berättade Jonatan för honom: "Med änden av staven i min hand tog jag lite honung och smakade på den. Här är jag. Ska jag nu dö?" 44 Saul svarade: "Må Gud straffa mig både nu och i framtiden: Du måste dö, Jonatan." 45 Men folket sade till Saul: "Skulle Jonatan dö, han som vann denna stora seger åt Israel? Aldrig! Så sant Herren lever, inte ett hår från hans huvud ska falla till jorden, för han har gjort detta i dag med Guds hjälp." Så friade folket Jonatan, han behövde inte dö.
46 Saul drog hem utan att förfölja filisteerna mer, och filisteerna begav sig hem till sitt.
Sauls strider och släktförhållanden
47 När Saul hade tagit över kungamakten i Israel förde han krig mot alla sina fiender runt omkring14:47runt omkringDe uppräknade folken bor i sydöst, öst, söder, norr och sydväst om Israel.: mot Moab, ammoniterna, Edom, kungarna i Soba och filisteerna. Vart han än vände sig segrade han. 48 Han gjorde mäktiga ting och slog amalekiterna och befriade Israel från dess plundrare.
49 1 Sam 31:2, 1 Krön 8:33, Sauls söner var Jonatan, Jishvi och Malki-Shua. Av hans båda döttrar hette den äldre Merab och den yngre Mikal. 50 Sauls hustru hette Ahinoam, Ahimaas dotter. Hans överbefälhavare hette Abner, son till Ner, som var Sauls farbror. 51 1 Sam 9:1. Sauls far Kish och Abners far Ner var nämligen söner till Abiel.
52 Kriget mot filisteerna rasade häftigt så länge Saul levde. Och närhelst Saul såg en stark och stridsduglig man, tog han honom i sin tjänst.