1 En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante:

2 Diru al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene:

3 Kiu restis inter vi, kiu vidis ĉi tiun domon en ĝia antaŭa belegeco? kaj kion vi vidas en ĝi nun? ĉu ĝi ne aperas antaŭ viaj okuloj kiel nenio?

4 Sed estu kuraĝa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuraĝa, ho ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuraĝa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot.

5 Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu.

6 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot:Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron;

7 Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj, kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot.

8 Al Mi apartenas la arĝento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot.

9 La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

10 En la dudek-kvara tago de la naŭa monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante:

11 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Petu de la pastroj instruon, kaj diru:

12 Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektuŝis panon aŭ ion kuiritan aŭ vinon aŭ oleon aŭ ian manĝaĵon-ĉu ĝi tiam fariĝos sankta? La pastroj respondis kaj diris:Ne.

13 Ĥagaj plue diris:Kaj se ĉion ĉi tion ektuŝos iu, kiu malpuriĝis per mortinto-ĉu ĝi tiam malpuriĝos? La pastroj respondis kaj diris:Ĝi malpuriĝos.

14 Tiam Ĥagaj diris:Tia estas ĉi tiu popolo, kaj tia estas ĉi tiu gento antaŭ Mi, diras la Eternulo, kaj tiaj estas ĉiuj faroj de iliaj manoj; kaj ĉio, kion ili tie alportas, estas malpura.

15 Nun pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, antaŭ ol estis metita ŝtono sur ŝtonon en la templo de la Eternulo:

16 kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, ĝi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por ĉerpi kvindek mezurojn, troviĝis nur dudek;

17 Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo ĉiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo.

18 Pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, de la dudek-kvara tago de la naŭa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone:

19 ĉu troviĝas semoj en la grenejo? ĝis nun la vinberbranĉo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post ĉi tiu tago Mi vin benos.

20 Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al Ĥagaj en la dudek-kvara tago de la monato, dirante:

21 Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene:Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron;

22 Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj, Mi renversos ĉarojn kun iliaj veturantoj; falos la ĉevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia.

23 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi prenos vin, ho Zerubabel, Mia servanto, filo de Ŝealtiel, diras la Eternulo, kaj Mi konservos vin kiel sigelringon; ĉar vin Mi elektis, diras la Eternulo Cebaot.

1 七月二十一日, 耶和华的话临到哈该先知说:

2 "你要对撒拉铁的儿子犹大省长所罗巴伯, 和约撒答的儿子大祭司约书亚, 以及所有余剩的子民, 说:

3 ‘你们中间剩下的人, 有谁见过这殿宇从前的荣耀呢?现在你们又看它怎样?岂不是视如无物一样吗?’"

4 耶和华说: "所罗巴伯啊! 现在你要刚强。"耶和华说: "约撒答的儿子大祭司约书亚啊! 你要刚强; 这地的一切子民啊! 你们也要刚强, 并且要作工。"万军之耶和华说: "因为我与你们同在。

5 这就是你们从埃及出来的时候, 我与你们立约的话。现在我的灵住在你们中间; 你们不要惧怕。"

6 因为万军之耶和华这样说: "再过不多的时候, 我要震动天、地、海洋和旱地。"

7 万军之耶和华说: "我要震动万国, 万国的珍宝就必运来; 我要使这殿宇充满荣耀。"

8 万军之耶和华说: "银子是我的, 金子也是我的。"

9 万军之耶和华说: "这殿宇后来的荣耀, 必大过先前的荣耀。"万军之耶和华说: "在这地方, 我必赐下平安。"

10 大利乌王第二年九月二十四日, 耶和华的话临到哈该先知说:

11 "万军之耶和华这样说: 你要向祭司询问有关律法的事说:

12 人若用自己的衣襟盛载圣肉, 后来又使自己的衣襟触着饼、汤、酒、油或别的食物, 这就算为圣吗?"祭司都回答说: "不算为圣。"

13 哈该又说: "人若因触着尸体而成为不洁, 又触着这些东西的任何一样, 这就算为不洁吗?"祭司都回答说: "要算为不洁净。"

14 于是哈该回答, 说: "耶和华说: ‘这民也是这样, 这国在我面前也是这样; 他们手里的一切工作, 都是这样; 他们在那里所献的, 都是不洁净的。’

15 "现在你们要反省, 从今日起回想过往, 就是在耶和华的殿还没有一块石头叠在另一块石头上面以前,

16 那时你们怎样呢?有人到谷堆来, 想得两百公斤谷, 却只得一百公斤; 有人到榨酒池去, 想从酒槽得一百公升酒, 却只得四十公升。

17 耶和华说: ‘我用旱风、霉烂和冰雹击打你们, 和你们手里的一切工作, 你们还是不归向我。

18 你们要反省, 从今日起回想过往, 就是自九月二十四日起, 从耶和华殿的奠基日开始, 你们要反省:

19 仓里还有种子吗?葡萄树、无花果树、石榴树和橄榄树, 岂是还没有结果子吗?从今日起, 我必赐福。’"

20 同月二十四日, 耶和华的话再次临到哈该, 说:

21 "你要向犹大省长所罗巴伯说: ‘我要震动天地,

22 我必倾覆列国的宝座, 消灭外族万国的势力, 我必推翻战车和驾车的人; 马匹和骑马的都必跌倒; 各人必死在自己兄弟的刀下。’

23 万军之耶和华说: ‘撒拉铁的儿子, 我的仆人所罗巴伯啊! 到那日我必提拔你。’耶和华说: ‘我必以你为印记。’万军之耶和华说: ‘因为我拣选了你。’"