1 Paŭlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,
2 kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arĥipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo:
3 Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
4 Mi ĉiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj preĝoj,
5 aŭdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al ĉiuj sanktuloj;
6 por ke la partoprenado en via fido fariĝu energia per la sciigo de ĉiu bonaĵo, kiu estas en vi, por Kristo.
7 Ĉar mi tre ĝojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, ĉar la koroj de la sanktuloj refreŝiĝis per vi, frato mia.
8 Kvankam do mi havas plenan kuraĝon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena,
9 tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo;
10 mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo,
11 kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi;
12 mi ĵus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron;
13 lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataŭ vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio;
14 sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga, sed laŭvola.
15 Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam;
16 jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro.
17 Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem.
18 Se tamen li faris ian malhonestaĵon, aŭ ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton;
19 mi, Paŭlo, skribas per mia propra mano, mi ĝin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte ŝuldas al mi eĉ vin mem.
20 Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refreŝigu mian koron en Kristo.
21 Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras.
22 Sed krom tio pretigu por mi gastoĉambron; ĉar mi esperas, ke mi, laŭ viaj preĝoj, estos donita al vi.
23 Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo,
24 Marko, Aristarĥo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.
25 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen.
1 为基督耶稣被囚禁的保罗, 和提摩太弟兄, 写信给我们所爱的, 又一同作工的腓利门,
2 和亚腓亚姊妹, 并我们的战友亚基布, 以及在你家里的教会。
3 愿恩惠平安从我们的父 神和主耶稣基督临到你们。
4 我听见你对主耶稣和众圣徒有爱心和信心, 我每逢祷告提到你的时候, 就常常感谢我的 神。
6 愿你与众人分享你的信心的时候, 会产生功效, 使我们可以知道在我们中间的一切善事, 都是为基督作的。
7 弟兄啊, 众圣徒的心既然从你得到舒畅, 我也因你的爱心, 得到更大的喜乐和安慰。
8 我在基督里虽然可以放胆吩咐你作应作的事,
9 然而像我这上了年纪的保罗, 现在又是为基督耶稣被囚禁的, 宁愿凭着爱心请求你,
10 就是为我在囚禁时所生的儿子欧尼西慕求你;
11 他从前对你没有什么好处, 但现在对你我都有好处。
12 我现在打发他亲自回到你那里去; 他是我所心爱的。
13 我本来想把他留在我这里, 使他在我为福音被囚禁时, 可以替你服事我。
14 但还没有得到你的同意, 我就不愿意这样作, 好叫你的善行不是出于勉强, 而是出于甘心。
15 也许他暂时离开你, 正是为了使你永远得着他,
16 不再是奴仆, 而是高过奴仆, 是亲爱的弟兄。对我固然是这样, 对你来说, 不论按肉身或在主内的关系, 更是这样。
17 所以, 你要是把我看作同伴, 就接纳他好像接纳我一样。
18 如果他使你受了损失, 或欠你什么, 都记在我的帐上。
19 "我必偿还", 这是我保罗亲手写的。用不着我说, 甚至你的生命, 你也是欠我的。
20 所以弟兄啊! 让我在主里得到你的帮助, 使我的心在基督里得着畅快。
21 我深信你会听从, 也知道你所作的必超过我所说的, 因此才写信给你。
22 同时, 还请你为我预备住的地方, 因为我盼望借着你们的祷告, 可以获得释放到你们那里去。
23 为基督耶稣的缘故和我一同坐监的以巴弗,
24 以及我的同工马可、亚里达古、底马、路加都问候你。
25 愿主耶稣基督的恩惠常与你们同在。("与你们同在"原文作"与你们的心灵同在"; 好些抄本在这书末有"阿们"一词。)