1 Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon ĉe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.
2 Tiam la reĝo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restaĵoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj ĵuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)
3 Kaj David diris al la Gibeonanoj:Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberiĝu, por ke vi benu la heredaĵon de la Eternulo?
4 La Gibeonanoj diris al li:Ni ne postulas arĝenton aŭ oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la reĝo diris:Kion vi diros, tion mi faros por vi.
5 Tiam ili diris al la reĝo:Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraŭ ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en ĉiuj limoj de Izrael,
6 oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaŭ la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la reĝo diris:Mi donos.
7 Sed la reĝo indulgis Mefiboŝeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la ĵuro antaŭ la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.
8 Kaj la reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn ŝi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Miĥal, filino de Saul, kiujn ŝi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Meĥolatano.
9 Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj ĉi tiuj pendigis ilin sur la monto antaŭ la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.
10 Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis ĝin super si ĉe la roko, de la komenco de la rikolto ĝis ekpluvis sur ilin el la ĉielo; kaj ŝi ne permesis, ke la birdoj de la ĉielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte.
11 Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul.
12 Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead, kiuj forŝtelis ilin el la strato de Bet-Ŝan, kie pendigis ilin la Filiŝtoj en la tago, kiam la Filiŝtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.
13 Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj.
14 Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kiŝ; kaj oni faris ĉion, kion ordonis la reĝo. Post tio Dio repaciĝis kun la tero.
15 Estis denove milito inter la Filiŝtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj. Kaj David laciĝis.
16 Jiŝbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon.
17 Sed venis kun helpo Abiŝaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filiŝton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David ĵuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingiĝu la lucerno de Izrael.
18 Post tio estis denove milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto.
19 Kaj denove estis milito kontraŭ la Filiŝtoj en Gob; kaj Elĥanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Leĥemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.
20 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto.
21 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David.
22 Tiuj kvar naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.
1 大卫在位的日子, 有连续三年的饥荒; 大卫就寻求耶和华的面。耶和华说: "这是因为扫罗和扫罗家流人血的罪, 因为他曾经杀死了基遍人。"
2 原来基遍人不是以色列人, 而是亚摩利人中余剩的后人。以色列人曾经起誓与他们立约, 但扫罗却为以色列人和犹大人发热心, 设法要击杀他们。王把基遍人召了来, 对他们说话。
3 大卫问基遍人: "我能为你们作什么?我该用什么来赎罪, 使你们为耶和华的产业祝福呢?"
4 基遍人回答大卫: "我们与扫罗和他家的事, 都与金子银子没有关系; 我们也不愿以色列中有一个人被杀。"大卫问: "那么, 你们说, 我当为你们作什么?"
5 他们回答王: "从前破坏我们, 谋害我们, 要消灭我们, 使我们不能在以色列境内立足的那人,
6 现在请你把他子孙中的七个男丁交给我们, 我们可以在基遍耶和华的山上, 在耶和华面前把他们处决。"王说: "我必交给你们。"
7 王顾惜扫罗的孙子、约拿单的儿子米非波设, 因为大卫与扫罗的儿子约拿单, 曾经在耶和华面前有过誓约。
8 于是王逮捕了爱雅的女儿利斯巴为扫罗所生的两个儿子: 亚摩尼和米非波设, 和扫罗的女儿米拉为米何拉人巴西莱的儿子亚得列所生的五个儿子,
9 把他们交在基遍人的手里。基遍人就在山上耶和华面前把他们处决, 这七人就一同倒毙了。他们被处死的时候, 正是收获季节之初, 就是开始收割大麦的时候。
10 爱雅的女儿利斯巴拿了一块麻布, 为自己铺在磐石上。从开始收割的时候, 直到雨水从天上倾倒在他们的尸身上的时候, 白天她不让空中的飞鸟落在尸身上, 夜间不让田间的走兽来糟践他们。
11 有人把扫罗的妃子, 爱雅的女儿利斯巴所作的这事告诉了大卫,
12 大卫就去把扫罗的骸骨和他儿子约拿单的骸骨, 从基列.雅比人那里搬回来。原来非利士人从前在基利波山击杀扫罗那一天, 就把他们二人的尸体挂在伯.珊的广场上, 基列.雅比人却把他们偷了去。
13 大卫把扫罗和他儿子约拿单的骸骨从那里搬上来; 又有人收殓了那些被处决者的骸骨。
14 他们把扫罗和他儿子约拿单的骸骨埋葬在便雅悯地的洗拉, 在扫罗父亲基士的坟墓里。王所吩咐的一切, 众人都行了。这事以后, 神垂听了人们为那地的祷告。
15 非利士人与以色列人又有了战事。大卫和跟随他的臣仆一同下去, 要与非利士人争战; 大卫疲倦了。
16 他们住在歌伯。有一个人, 是巨人的儿子, 他的铜矛有三公斤半重, 又佩带着新刀; 他想要击杀大卫。
17 洗鲁雅的儿子亚比筛帮助了大卫; 亚比筛击打那非利士人, 把他杀死了。那时, 跟随大卫的人向他起誓说: "以后你不可再与我们一同出去打仗, 免得以色列的灯熄灭了。"
18 后来, 以色列人又在歌伯与非利士人争战。那时, 户沙人西比该击杀了巨人的一个儿子撒弗。
19 在歌伯又再与非利士人争战。伯利恒人雅雷俄珥金的儿子伊勒哈难击杀了迦特人歌利亚。这人的矛杆好像织布的机轴那么粗大。
20 在迦特又有一场战事, 那里有一个身量高大的人, 手脚都各有六个指头, 总数是二十四个; 这人也是巨人所生的。
21 这人向以色列人骂阵, 大卫的哥哥示米亚的儿子约拿单把他击杀了。
22 以上这四个人都是迦特城里那个巨人所生的, 都死在大卫和大卫臣仆的手下。