1 Kaj David eldiris antaŭ la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.
2 Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto.
3 Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia ŝildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifuĝejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraŭ maljusteco.
4 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
5 Ĉar ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris;
6 La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis.
7 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.
8 Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
9 Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
10 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
11 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
12 Li ĉirkaŭigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo.
13 De la brilo antaŭ Li Ekbrulis karboj per fajro.
14 El la ĉielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon.
15 Li ĵetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.
16 Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la maro, Nudiĝis la fundamentoj de la universo, De la minaca voĉo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.
17 Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
18 Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
19 Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
20 Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
21 La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
22 Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
23 Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
24 Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
25 Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ mia pureco antaŭ Liaj okuloj.
26 Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia;
27 Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
28 Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.
29 Ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.
30 Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.
31 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
32 Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
33 Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon.
34 Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj.
35 Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
36 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.
37 Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
38 Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
39 Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
40 Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
41 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
42 Ili rigardas ĉirkaŭen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
43 Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.
44 Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu ĉefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
45 Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj.
46 Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
47 Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:
48 Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn;
49 Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
50 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.
51 Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.
1 在耶和华拯救大卫脱离所有仇敌和扫罗的手的日子, 他向耶和华唱出这首歌的歌词。
2 他说: "耶和华是我的岩石、我的山寨、我的救主、
3 我的 神、我的磐石、我所投靠的、我的盾牌、我救恩的角、我的高台、我的避难所、我的救主; 你是救我脱离强暴的。
4 我向那当受赞美的耶和华呼求, 就得到拯救, 脱离我的仇敌。
5 死亡的波浪环绕我, 毁灭的急流淹没了我。
6 阴间的绳索围绕着我; 死亡的网罗迎面而来。
7 急难临到我的时候, 我求告耶和华, 我向我的 神呼求; 他从殿中听了我的声音, 我的呼求进了他的耳中。
8 那时大地摇撼震动, 天的根基也都摇动; 它们摇撼, 是因为耶和华发怒。
9 浓烟从他的鼻孔往上冒, 烈火从他的口中喷出来, 连炭也烧着了。
10 他使天下垂, 亲自降临; 在他的脚下黑云密布。
11 他乘着基路伯飞行, 借着风的翅膀急飞。
12 他以黑暗作他的隐密处, 他以浓黑的水气, 就是天空的密云, 作他四周的帷帐。
13 从他面前发出的光辉, 火炭都烧起来!
14 耶和华从天上打雷, 至高者发出声音。
15 他射出箭来, 使它们四散; 他发出闪电, 使它们混乱。
16 耶和华的斥责一发, 他鼻孔的气一出, 海底就出现, 大地的根基也显露。
17 他从高处伸手抓住我, 把我从大水中拉上来。
18 他救我脱离我的强敌, 脱离那些恨我的人, 因为他们比我强盛。
19 在我遭难的日子, 他们来攻击我; 但耶和华是我的支持。
20 他又领我出去, 到那宽阔之地; 他搭救我, 因为他喜悦我。
21 耶和华按着我的公义报答我, 照着我手中的清洁回报我。
22 因为我谨守了耶和华的道; 未曾作恶离开我的 神。
23 因为他的一切典章常摆在我面前, 他的律例, 我未曾丢弃。
24 我在他面前作完全的人, 我也谨守自己, 脱离我的罪孽;
25 所以耶和华按着我的公义, 照着我在他眼前的清洁回报我。
26 对慈爱的人, 你显出你的慈爱; 对完全的人, 你显出你的完全。
27 对清洁的人, 你显出你的清洁; 对狡诈的人, 你显出你的机巧。
28 谦卑的人, 你要拯救; 你的眼睛察看高傲的人, 要使他们降卑。
29 耶和华啊! 你是我的灯; 耶和华照明了我的黑暗。
30 借着你, 我攻破敌军; 靠着我的 神, 我跳过墙垣。
31 这位 神, 他的道路是完全的; 耶和华的话是炼净的; 凡是投靠他的, 他都作他们的盾牌。
32 除了耶和华, 谁是 神呢?除了我们的 神, 谁是磐石呢?
33 这位 神是我坚固的避难所, 他使我的道路完全。
34 他使我的脚像母鹿的蹄, 又使我站稳在高处。
35 他教导我的手怎样作战, 又使我的手臂可以拉开铜弓。
36 你把你救恩的盾牌赐给我; 你的回答使我昌大。
37 你使我脚底下的路径宽阔, 我的两膝动摇。
38 我追赶仇敌, 把他们追上, 不消灭他们, 我必不归回。
39 我吞灭他们, 重创他们, 使他们不能起来; 他们都倒在我的脚下。
40 你以能力给我束腰, 使我能够作战; 你又使那些起来攻击我的人都屈服在我的脚下。
41 你使我的仇敌在我面前转背逃跑, 使我可以歼灭恨我的人。
42 他们呼叫, 却没有人拯救; 就算向耶和华呼求, 他也不答应他们。
43 我捣碎他们, 像地上的尘土; 我打碎他们, 践踏他们, 像街上的烂泥。
44 你救我脱离了我民的争竞, 你立我作列国的元首; 我不认识的人民要服事我。
45 外族人都向我假意归顺; 他们一听见, 就服从我;
46 外族人大势已去, 战战兢兢地从他们的要塞走出来。
47 耶和华是永活的, 我的磐石是应当称颂的; 拯救我的 神, 我的磐石, 是应当被尊为至高的。
48 他是那位为我伸冤的 神, 他使万民服在我的脚下,
49 他救我脱离我的仇敌。你还把我高举起来, 高过那些起来攻击我的人, 又救我脱离了强暴的人。
50 因此, 耶和华啊, 我要在列国中称赞你, 歌颂你的名。
51 耶和华赐极大的救恩给他所立的王, 又向他的受膏者施慈爱, 就是向大卫和他的后裔施慈爱, 直到永远。"