1 Kaj David diris:Ĉu ekzistas ankoraŭ iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon pro Jonatan?
2 El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la reĝo diris al li:Ĉu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis:Mi, via sklavo.
3 Tiam la reĝo diris:Ĉu ekzistas ankoraŭ iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la reĝo:Ekzistas ankoraŭ filo de Jonatan, lamulo.
4 Kaj la reĝo diris al li:Kie li estas? Kaj Ciba diris al la reĝo:Jen li estas en la domo de Maĥir, filo de Amiel, en Lo-Debar.
5 Tiam la reĝo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar.
6 Kaj venis Mefiboŝet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis. Kaj David diris:Mefiboŝet! Kaj tiu diris:Jen mi estas, via sklavo.
7 Kaj David diris al li:Ne timu, ĉar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi ĉiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi manĝados ĉiam ĉe mia tablo.
8 Kaj tiu adorkliniĝis, kaj diris:Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?
9 Kaj la reĝo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li:Ĉion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro;
10 prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por manĝado; sed Mefiboŝet, filo de via sinjoro, manĝados ĉiam ĉe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn.
11 Kaj Ciba diris al la reĝo:Ĉion, kion mia sinjoro la reĝo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefiboŝet manĝados ĉe mia tablo egale al la filoj de la reĝo.
12 Mefiboŝet havis malgrandan filon, kies nomo estis Miĥa. Kaj ĉiuj, kiuj loĝis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefiboŝet.
13 Kaj Mefiboŝet loĝis en Jerusalem, ĉar li ĉiam manĝadis ĉe la tablo de la reĝo. Kaj li estis lama je siaj ambaŭ piedoj.
1 大卫问: "扫罗家还有剩下的人没有?我要因约拿单的缘故, 以慈爱待他。"
2 扫罗家有一个仆人, 名叫洗巴。有人叫他来见大卫; 王问他: "你是洗巴吗?"他回答: "仆人正是。"
3 王又问: "扫罗家还有人没有?我要以 神的慈爱待他。"洗巴回答王说: "还有约拿单的一个儿子, 他双脚残废了。"
4 王又问他说: "他在哪里?"洗巴回答王说: "他在罗.底巴亚米利的儿子玛吉家里。"
5 于是大卫王派人去把他从罗.底巴亚米利的儿子玛吉家里接来。
6 扫罗的孙子, 约拿单的儿子米非波设来到大卫面前, 俯伏叩拜。大卫说: "米非波设! "他回答: "仆人在这里。"
7 大卫对他说: "你不要怕, 我必因你父亲约拿单的缘故, 以慈爱待你, 把你祖父扫罗所有的田地都归还给你; 你也可以常常与我同席吃饭。"
8 米非波设再叩拜说: "仆人算什么?你竟然眷顾我这个像条死狗的人! "
9 王把扫罗的仆人洗巴召来, 对他说: "我已经把属于扫罗, 以及他全家所有的一切, 给了你主人的孙子。
10 你和你的儿子, 以及你的仆人, 都要替他耕种田地; 你要把所收获的拿来, 供他食用。米非波设要常常与我同席吃饭。"洗巴有十五个儿子, 二十个仆人。
11 洗巴对王说: "我主我王吩咐仆人的一切, 仆人都必遵行。"于是米非波设与王同桌吃饭, 像是王的一个儿子一样。
12 米非波设有一个小儿子, 名叫米迦。住在洗巴家里的人, 都作了米非波设的仆人。
13 这样, 米非波设住在耶路撒冷, 常常与王同席吃饭。可是他的双腿都是瘸的。