1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon.

2 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejaĝulojn kaj ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn, kaj diris al ili:Mi maljuniĝis, mi atingis profundan aĝon.

3 Kaj vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo, via Dio, al ĉiuj tiuj popoloj antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi.

4 Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedaĵon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj ĉiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, ĝis la Granda Maro, kie subiras la suno.

5 Kaj la Eternulo, via Dio, forpuŝos ilin de antaŭ vi kaj forpelos ilin de antaŭ vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio.

6 Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu ĉion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forkliniĝante de ĝi dekstren nek maldekstren,

7 ne komunikiĝante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne ĵuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin;

8 nur al la Eternulo, via Dio, alfortikiĝu, kiel vi faris ĝis la nuna tago.

9 Kaj la Eternulo forpelis de antaŭ vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaŭ vi ĝis la nuna tago.

10 Unu el vi forpelas milon; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi.

11 Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion.

12 Ĉar se vi forkliniĝos, kaj aliĝos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparenciĝos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:

13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaŭ vi; kaj ili fariĝos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, ĝis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

14 Nun mi ekiras hodiaŭ la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; ĉio plenumiĝis por vi, ne mankis el ĝi eĉ unu vorto.

15 Sed kiel plenumiĝis por vi ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin ĉion malbonan, ĝis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

16 Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin:tiam ekflamos kontraŭ vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.

1 耶和华使以色列人得享平安, 不受四围仇敌的骚扰, 已经有一段很长的日子; 约书亚已经老了, 年纪不小了。

2 约书亚就把全体以色列人、他们的长老、首领、审判官和官长, 都召了来, 对他们说: "我已经老了, 年纪不小了。

3 耶和华你们的 神, 因你们的缘故, 向那些国家所行的一切事, 你们都亲眼看见了; 因为耶和华你们的 神为你们作战。

4 你们看, 剩下来的这些国家, 连同我剪除的列国, 从约旦河起, 直到日落之处的大海, 我都按着你们各支派, 用抽签的方式, 分给你们作产业了。

5 耶和华你们的 神必把他们从你们面前赶出去, 驱逐他们离开你们, 你们就必得着他们的地作产业, 正如耶和华你们的 神所应许的。

6 所以你们要十分坚强, 谨守遵行写在摩西律法书上的一切话, 使你们不偏向左, 不偏向右;

7 使你们不与你们中间剩下的这些国家的人来往; 他们的神的名字, 你们不可提, 不可指着他们起誓, 不可事奉他们, 也不可敬拜他们;

8 只要照着你们一直以来所行的, 紧紧倚靠耶和华你们的 神。

9 因为耶和华已经把又大又强的列国从你们面前赶出去; 至于你们, 直到今日, 还没有一人能在你们面前站立得住。

10 你们一人可以追赶千人, 因为耶和华你们的 神, 照着他应许你们的, 为你们作战。

11 你们自己要十分谨慎, 爱耶和华你们的 神。

12 如果你们转离耶和华, 与你们中间剩下的这些国家的余民联络, 和他们通婚, 互相来往,

13 你们就必知道, 耶和华你们的 神必不再把这些国家从你们面前赶出去; 他们必要成为你们的网罗和陷阱, 肋下的鞭和眼中的刺, 直到你们从耶和华你们的 神赐给你们的这美地上灭亡为止。

14 "看哪, 我今天要走世人必经的路了。你们清清楚楚("清清楚楚"原文作"一心一意")知道耶和华你们的 神应许赐福给你们的话, 没有一句落空; 完全应验在你们身上, 没有一句落空。

15 耶和华你们的 神应许你们的一切福气怎样临到你们身上, 耶和华也必照样使各样的灾祸临到你们身上, 直到把你们从耶和华你们的 神赐给你们的这美地上消灭为止。

16 如果你们违背了耶和华你们的 神吩咐你们遵守的约, 去事奉别的神, 敬拜他们, 耶和华必向你们大发烈怒, 使你们从他赐给你们的美地上迅速灭亡。"