1 Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj la Eternulo diris al li:Vi maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj da tero restas ankoraŭ tre multe por ekposedi.
2 Jen estas la tero, kiu restas:ĉiuj regionoj de la Filiŝtoj, kaj la tuta lando de la Geŝuridoj;
3 komencante de Ŝiĥor, kiu estas antaŭ Egiptujo, ĝis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filiŝtaj:de Gaza, kaj de Aŝdod, de Aŝkelon, de Gat, kaj de Ekron;
4 kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, ĝis Afek, ĝis la limoj de la Amoridoj;
5 kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto Ĥermon, ĝis Ĥamat;
6 ĉiuj loĝantoj de la montoj, de Lebanon ĝis Misrefot-Maim, ĉiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaŭ la Izraelidoj; dividu ĉion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
7 Kaj nun dividu ĉi tiun landon en heredajn partojn por la naŭ triboj kaj por la duontribo de Manase.
8 Kun ĉi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;
9 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenaĵon Medba ĝis Dibon;
10 kaj ĉiujn urbojn de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, ĝis la limo de la Amonidoj;
11 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj la tutan monton Ĥermon, kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa;
12 la tutan regnon de Og en Baŝan, kiu regis en Aŝtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin.
13 Sed la Izraelidoj ne forpelis la Geŝuridojn kaj la Maaĥatidojn; kaj la Geŝuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj ĝis nun.
14 Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.
15 Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj familioj.
16 Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenaĵo ĝis Medba,
17 Ĥeŝbon, kaj ĉiuj ĝiaj urboj, kiuj estas sur la ebenaĵo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon
18 kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat
19 kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-Ŝaĥar sur la monto Emek
20 kaj Bet-Peor kaj la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jeŝimot,
21 kaj ĉiuj urboj de la ebenaĵo, kaj la tuta regno de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaŭ la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj Ĥur kaj Reba, princojn de Siĥon, kiuj loĝis en la lando.
22 Kaj Bileamon, filon de Beor, la sorĉiston, mortigis la Izraelidoj per glavo kune kun la aliaj mortigitoj.
23 Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj ĝia regiono. Tio estas la posedaĵo de la Rubenidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
24 Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laŭ iliaj familioj.
25 Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj ĉiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, ĝis Aroer, kiu estas antaŭ Raba;
26 kaj de Ĥeŝbon ĝis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Maĥanaim ĝis la limo de Debir;
27 kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restaĵo de la regno de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon; limo estis Jordan ĝis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.
28 Tio estas la posedaĵo de la Gadidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
29 Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laŭ iliaj familioj.
30 Kaj ilia regiono estis:de Maĥanaim la tuta Baŝan, la tuta regno de Og, reĝo de Baŝan, kaj ĉiuj Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en Baŝan, sesdek urboj;
31 kaj duono de Gilead, kaj Aŝtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Baŝan, estis donitaj al la idoj de Maĥir, filo de Manase, al duono de la idoj de Maĥir laŭ iliaj familioj.
32 Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaŭ Jeriĥo, oriente.
33 Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedaĵon:la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.
1 约书亚老了, 年纪不小; 耶和华对他说: "你已经老了, 年纪不小; 还有很多的地有待征服。
2 还剩下来的地, 就是非利士人的全境和基述人的全地,
3 从埃及东面的西曷河, 向北直到以革伦的境界(这都算是迦南人的地方), 由五个非利士人的首领管辖的迦萨人、亚实突人、亚实基伦人、迦特人、以革伦人的地方; 并且有亚卫人,
4 他们是在南方, 以及迦南人全境和属西顿人的米亚拉, 直到亚弗和亚摩利人的境界;
5 还有迦巴勒人的地和东面的黎巴嫩全境, 从黑门山下的巴力.迦得, 直到哈马口;
6 从黎巴嫩直到米斯利弗.玛音, 所有住在山地的居民, 就是所有的西顿人, 我必在以色列人面前把他们赶出去。你只要照着我吩咐你的, 把这地抽签分给以色列人作产业。
7 现在你要把这地分给九个支派和玛拿西半个支派作产业。"
8 玛拿西另半个支派, 跟流本人和迦得人, 已经得了摩西在约旦河东赐给他们的产业, 是照着耶和华的仆人摩西赐给他们的,
9 就是从亚嫩谷边的亚罗珥和谷中间的城, 以及米底巴的整片平原, 直到底本;
10 还有在希实本作王的亚摩利人的王西宏所有的城镇, 直到亚扪人的境界;
11 又有基列地、基述人和玛迦人的境界, 以及整个黑门山、巴珊全地, 直到撒迦;
12 另有巴珊王噩的全国, 他在亚斯他录和以得来作王; 他是利乏音人留下的余民。这些地方的人, 摩西都把他们击杀了, 赶走了。
13 以色列人却没有赶走基述人和玛迦人; 因此, 基述人和玛迦人住在以色列人中间, 直到今日。
14 只有利未支派, 摩西没有把产业给他们; 他们的产业就是献给耶和华以色列的 神的火祭, 正如耶和华对他们所说的。
15 摩西按着流本支派的家族, 把产业给了他们。
16 他们的境界是从亚嫩谷边的亚罗珥起, 包括谷中间的城、靠近米底巴的整片平原、
17 希实本和平原上属希实本所有的城、底本、巴末.巴力、伯.巴力.勉、
18 雅杂、基底莫、米法押、
19 基列亭、西比玛、谷中山地上的细列哈.沙辖、
20 伯.毗珥、毗斯迦山坡、伯.耶西末、
21 平原上所有的城和亚摩利人的王西宏的全国。这西宏曾经在希实本作王, 摩西把他和米甸的首领以未、利金、苏珥、户珥和利巴都击杀了。这些都是西宏的王侯, 住在那地。
22 在以色列人所杀的人中, 比珥的儿子占卜者巴兰也被他们用刀所杀。
23 流本人领土的疆界是约旦河, 这就是流本人按着家族得着的产业所包括的众城, 和属于这些城的村庄。
24 摩西按着迦得支派的家族把产业分给迦得支派。
25 他们的境界包括雅谢和基列所有的城, 以及亚扪人的一半土地, 直到拉巴前面的亚罗珥;
26 从希实本直到拉抹.米斯巴和比多宁, 又从玛哈念直到底璧的境界;
27 还有在谷中的伯.亚兰、伯.宁拉、疏割、撒分, 就是希实本王西宏国中的余地, 以约旦河作疆界, 直到基尼烈海的底端, 都在约旦河东。
28 这就是迦得人按着家族得着的产业所包括的城镇, 和属于这些城的村庄。
29 摩西把产业分给玛拿西半个支派, 是按着玛拿西半个支派的家族分给他们的。
30 他们的境界是从玛哈念起, 包括巴珊全地、巴珊王噩的全国, 并且在巴珊的睚珥的所有村落, 共六十座城,
31 还有基列的一半和亚斯他录、以得来, 就是在巴珊, 噩的王国的两座城, 都是按着家族分给玛拿西的儿子玛吉的孙子, 就是分给玛吉的一半孙子。
32 以上这些地方是摩西在约旦河东, 耶利哥对面的摩押平原所分配的产业。
33 可是利未支派, 摩西却没有把产业分给他们, 因为耶和华以色列的 神就是他们的产业, 正如耶和华对他们所说的。