1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:

2 Leviĝu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi aŭdigos al vi Miajn vortojn.

3 Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo.

4 Kaj kiam difektiĝis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li plaĉis fari.

5 Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo:

6 Ĉu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael.

7 Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin elŝiros, disfrapos, kaj pereigos;

8 sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri ĝi, tiam Mi ankaŭ pentas pri la malfeliĉo, kiun Mi intencis fari al ĝi.

9 Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin fortikigos kaj enradikigos;

10 sed se ĝi faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, ne aŭskultante Mian voĉon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al ĝi.

11 Kaj nun diru al la Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem jene:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraŭ vi; revenu do ĉiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn.

12 Sed ili diras:Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj ĉiu el ni agos laŭ la obstineco de sia malbona koro.

13 Tial tiele diras la Eternulo:Demandu inter la nacioj, ĉu iu aŭdis ion similan; multe da abomenindaĵoj faris la filino de Izrael.

14 Ĉu la neĝo de Lebanon ĉesas liveri akvon al Miaj kampoj? ĉu ĉesigas sian iradon la malvarma akvo, fluanta de malproksime?

15 Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laŭ vojo ne ebenigita,

16 por fari sian landon dezerto, eterna mokataĵo, tiel, ke ĉiu, kiu trapasas ĝin, miras kaj balancas la kapon.

17 Kiel per orienta vento Mi disblovos ilin antaŭ la malamiko; la nukon kaj ne la vizaĝon Mi montros al ili en la tago de ilia pereo.

18 Ili diris:Ni iru kaj interkonsiliĝu kontraŭ Jeremia; ĉar ne malaperis la leĝinstruo ĉe la pastro, nek konsilo ĉe la saĝulo, nek parolo ĉe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.

19 Atentu min, ho Eternulo, kaj aŭskultu la voĉon de miaj kontraŭuloj.

20 Ĉu oni devas repagi bonon per malbono? ĉar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaŭ Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron.

21 Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj fariĝu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito.

22 Kriado estu aŭdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaŭ miajn piedojn.

23 Vi, ho Eternulo, scias ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi, por mortigi min; ne pardonu ilian malbonagon, kaj ilian pekon antaŭ Vi ne elviŝu; faligu ilin antaŭ Vi; agu kontraŭ ili en la tempo de Via kolero.

1 耶和华有话临到耶利米, 说:

2 "起来, 下到陶匠的家里去, 在那里我要使你听到我的话。"

3 我就下到陶匠的家里去, 见他正在转盘旁工作。

4 陶匠用他手中的泥所做的器皿坏了, 他就用这泥再做别的器皿, 照着自己的意思去作。

5 于是耶和华的话临到我, 说:

6 "以色列家啊! 难道我不能待你们像这陶匠所作的一样吗?"这是耶和华的宣告。"看哪! 泥在陶匠的手中怎样, 以色列家啊! 你们在我的手中也必怎样。

7 我什么时候宣布要拔出、拆毁、毁灭一邦或一国,

8 如果我论到的那一邦转离他们的恶行, 我就必回心转意, 不把我原定的灾祸降给他们。

9 同样, 我什么时候宣布要建立、栽植一邦或一国,

10 如果他们行我眼中看为恶的事, 不听从我的话, 我就必回心转意, 不把我应许的好处赐给他们。

11 "现在你要对犹大人和耶路撒冷的居民说: ‘耶和华这样说: 看哪! 我正在制造灾祸对付你们, 拟定计划惩罚你们。你们各人要回转, 离开自己的恶道, 改正你们的行径和作为。’

12 他们却说: ‘没用的! 我们要随着自己的计划而行, 各人要按着自己顽梗的恶心行事。’"

13 因此耶和华这样说: "你们问一问列国, 有谁听见过像这样的事呢?童女以色列竟行了一件非常骇人的事。

14 黎巴嫩山上岩石的积雪融化过吗?从远处流下清凉的溪水干涸过吗?

15 但我的子民竟忘记我, 向虚无的偶像烧香, 以致他们在自己的路上、在古道上绊倒, 行走小路, 不是修建过的大道。

16 他们的土地变为荒凉, 成为永远被人嗤笑的对象; 经过这地的, 都必惊骇摇头。

17 在他们的敌人面前, 我要像东风吹散他们; 在他们遭难的日子, 我必使他们只见我的背, 不见我的面。"

18 他们说: "来吧! 我们来设计对付耶利米; 因为祭司的律法、智慧人的谋略、先知的话都不会断绝。来吧! 我们用舌头攻击他, 不理会他的一切话。"

19 耶和华啊! 求你倾听我的申诉, 听那些指控我的人的声音。

20 良善的应得恶报吗?他们竟然挖陷坑害我。求你记念我怎样站在你面前, 为他们说好话, 使你的烈怒离开他们。

21 因此, 愿你使他们的儿女遭受饥荒, 把他们交给刀剑("刀剑"原文作"刀剑的手"); 愿他们的妻子丧夫失子; 愿他们的男人被杀死, 他们的壮丁在战场上被刀剑击杀。

22 你使侵略者忽然临到他们的时候, 愿人从他们的屋里听见呼救声; 因为他们挖陷坑要捉拿我, 埋藏网罗要绊我的脚。

23 耶和华啊! 至于你, 你知道他们要杀我的一切计谋。求你不要赦免他们的罪孽, 不要从你面前涂抹他们的罪! 使他们在你面前绊倒; 求你在发怒的时候, 对付他们。