1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri ĉiuj Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiuj loĝas en Migdol, en Taĥpanĥes, en Nof, kaj en la lando Patros:

2 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Vi vidis la tutan malbonon, kiun Mi venigis sur Jerusalemon kaj sur ĉiujn urbojn de Judujo; jen ili estas nun dezertaj, kaj neniu loĝas en ili,

3 pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris, kolerigante Min, irante incensi kaj servi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili, nek vi, nek viaj patroj.

4 Mi sendis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas.

5 Sed ili ne obeis, kaj ne alklinis sian orelon, por deturni sin de siaj malbonagoj, por ne incensi al aliaj dioj.

6 Pro tio elverŝiĝis Mia indigno kaj kolero, kaj ĝi ekbrulis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruiniĝis kaj dezertiĝis, kiel oni nun vidas.

7 Kaj nun tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Kial vi faras grandan malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermiĝu ĉe vi viroj kaj virinoj, infanoj kaj suĉinfanoj en Judujo, por ke nenio restu ĉe vi?

8 Kial vi kolerigas Min per la faroj de viaj manoj, incensante al aliaj dioj en la lando Egipta, kien vi venis, por tie loĝi, por ke vi ekstermiĝu kaj por ke vi fariĝu objekto de malbeno kaj de honto inter ĉiuj nacioj de la tero?

9 Ĉu vi forgesis la malbonaĵojn de viaj patroj kaj la malbonaĵojn de la reĝoj de Judujo, la malbonaĵojn de iliaj edzinoj, viajn malbonaĵojn, kaj la malbonaĵojn de viaj edzinoj, kiujn ili faris en la lando Juda kaj sur la stratoj de Jerusalem?

10 Ili ne humiliĝis ĝis la nuna tago, ili ne timas kaj ne agas laŭ Mia instruo kaj laŭ Miaj leĝoj, kiujn Mi donis al vi kaj al viaj patroj.

11 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin por malfeliĉo kaj por ekstermi la tutan Judujon.

12 Kaj Mi prenos la restaĵon de la Judoj, kiuj turnis sian vizaĝon, por iri en la landon Egiptan, por tie ekloĝi, kaj ili ĉiuj ekstermiĝos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermiĝos, de la malgrandaj ĝis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto.

13 Kaj Mi punos tiujn, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiel Mi punis Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto.

14 Kaj neniu saviĝos nek restos el la restaĵo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por loĝi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie loĝi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.

15 Tiam respondis al Jeremia ĉiuj viroj, kiuj sciis, ke iliaj edzinoj incensas al aliaj dioj, kaj ĉiuj virinoj, kiuj staris en granda amaso, kaj la tuta popolo, kiu loĝis en la lando Egipta, en Patros; ili diris:

16 Tion, kion vi diris al ni en la nomo de la Eternulo, ni ne obeos al vi;

17 sed ni faros ĉion laŭ la vortoj, kiuj eliras el nia buŝo, ni incensos al la reĝino de la ĉielo, ni verŝos al ŝi verŝoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj reĝoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.

18 Sed de tiu tempo, kiam ni ĉesis incensi al la reĝino de la ĉielo kaj verŝi al ŝi verŝoferojn, ĉio mankas al ni, kaj ni pereas de glavo kaj de malsato.

19 Kaj kiam ni incensas al la reĝino de la ĉielo kaj verŝas al ŝi verŝoferojn, ĉu sen la scio de niaj edzoj ni faras al ŝi kukojn kun ŝia bildo kaj verŝas al ŝi verŝoferojn?

20 Tiam Jeremia diris al la tuta popolo, pri la viroj kaj virinoj, kaj pri ĉiuj el la popolo, kiuj respondis al li:

21 Ĝuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj reĝoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando-ĝuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj ĝi atingis Lian koron.

22 Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindaĵojn, kiujn vi faris; tial via lando fariĝis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu loĝas en ĝi, kiel oni nun vidas.

23 Pro tio, ke vi incensadis kaj pekadis antaŭ la Eternulo kaj ne obeis la voĉon de la Eternulo kaj ne agadis laŭ Lia instruo, laŭ Liaj leĝoj kaj ordonoj-pro tio trafis vin tiu malbono, kiel vi nun vidas.

24 Kaj Jeremia diris al la tuta popolo kaj al ĉiuj virinoj:Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta!

25 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Vi kaj viaj edzinoj parolis per via buŝo kaj plenumis per viaj manoj tion, kion vi diris:Ni plenumos nian solenan promeson, kiun ni faris, incensi al la reĝino de la ĉielo kaj verŝi al ŝi verŝoferojn; vi efektive plenumas viajn promesojn, kaj faras, kion vi promesis.

26 Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta:Jen Mi ĵuris per Mia granda nomo, diras la Eternulo, ke la buŝo de neniu Judo en la tuta lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante:Kiel vivas la Sinjoro, la Eternulo.

27 Jen Mi viglos super ili por malbono, ne por bono; kaj ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta, pereos de glavo kaj de malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos.

28 Nur malgranda nombro da homoj, kiuj saviĝos de glavo, revenos el la lando Egipta en la landon Judan; kaj la tuta restaĵo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por tie loĝi, ekscios, kies vorto plenumiĝas, Mia aŭ ilia.

29 Kaj jen estas por vi la pruvosigno, diras la Eternulo, ke Mi punos vin sur ĉi tiu loko, por ke vi sciu, ke plenumiĝos Miaj vortoj sur vi por malbono:

30 tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos Faraonon Ĥofran, reĝon de Egiptujo, en la manojn de liaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas lian morton, kiel Mi transdonis Cidkijan, reĝon de Judujo, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, lia malamiko kaj celanto de lia morto.

1 以下的话临到耶利米, 论到所有住在埃及地的犹大人, 就是那些住在密夺、答比匿、挪弗和巴忒罗地的人, 说:

2 "万军之耶和华以色列的 神这样说: ‘你们都亲眼看见我降在耶路撒冷和犹大各城的一切灾祸。看哪! 那些城镇今天仍然荒凉, 没有人居住,

3 这是因为他们所行的恶事的缘故; 他们向别神烧香, 事奉它们, 惹我发怒。这些神是他们和你们, 以及你们的列祖所不认识的。

4 虽然我不断差遣我的仆人众先知到你们那里去, 说: 你们千万不可行我所恨恶, 这可憎的事!

5 他们却不听从, 毫不留心, 不肯离开他们的恶行, 仍向别神烧香。

6 因此, 我必倾出我的烈怒和怒气, 在犹大的各城镇和耶路撒冷的街上烧起, 以致它们都荒凉废弃, 像今天一样。’

7 现在, 耶和华万军的 神以色列的 神这样说: ‘你们为什么自己招来这样的大灾祸, 使你们的男人、女人、孩童和婴儿都从犹大中除灭, 一个余剩的人也不留下呢?

8 为什么因你们手所作的, 在你们来寄居的埃及地向别神烧香, 惹我发怒, 以致你们被除灭, 成为地上万国咒诅和羞辱的对象呢?

9 你们列祖的恶行、犹大列王的恶行、他们妻子的恶行、你们自己的恶行和你们妻子的恶行, 就是在犹大地和耶路撒冷街上所行的, 你们忘记了吗?

10 直到今日, 他们还没有痛悔, 没有畏惧, 也没有遵行我在你们和你们列祖面前所立的律法和条例。’

11 "因此万军之耶和华以色列的 神这样说: ‘看哪! 我决意向你们降下灾祸, 把全犹大都除灭。

12 那些决意去埃及地, 在那里寄居的犹大余剩的人, 我必把他们除去; 他们必在埃及地灭绝; 他们必倒在刀下, 必因饥荒灭亡; 他们从最小的到最大的都必因刀剑和饥荒而死, 以致成了令人惊骇、被人咒骂、咒诅和羞辱的对象。

13 我必用刀剑、饥荒和瘟疫惩罚那些住在埃及地的人, 好像惩罚耶路撒冷一样。

14 那些去埃及地, 在那里寄居的犹大余剩的人, 必不能逃脱, 不能幸存, 不能返回他们心里渴望回去居住的犹大地; 除了一些逃脱了的人以外, 一个都不能返回。’"

15 那些知道自己的妻子曾向别神烧香的众人, 和一大群站在那里的妇女, 以及住在埃及地巴忒罗的众民, 回答耶利米说:

16 "你奉耶和华的名对我们所说的话, 我们不听从。

17 我们口中说过的一切话, 我们一定去作, 我们要向天后烧香, 浇奠祭, 好像我们自己和我们的列祖, 以及我们的君王和领袖, 在犹大的各城和耶路撒冷的街上所行的一样。那时我们吃得饱, 得享福乐, 不见灾祸。

18 但是, 自从我们停止向天后烧香和浇奠祭以后, 我们就样样都缺乏, 又因刀剑和饥荒灭亡。"

19 那些妇女又说: "我们不错是向天后烧香和浇奠祭, 难道我们的丈夫不知道我们照着天后的形象制饼供奉她, 向她浇奠祭吗?"

20 耶利米对全体人民, 对那些用这话答复他的男人、女人和众民说:

21 "你们和你们的列祖, 以及你们的君王、领袖, 和全国的人民, 在犹大的各城和耶路撒冷的街上烧的香, 耶和华怎能忘记, 他心里怎能不想起呢?

22 耶和华再不能容忍你们邪恶的行为, 和你们所行可憎的事; 故此, 你们的土地荒凉, 成了令人惊骇、被人咒诅的对象, 没有人居住, 好像今天一样。

23 因为你们向别神烧香, 得罪了耶和华, 不听从耶和华的话, 不遵行他的律法、条例和法度, 所以这灾祸临到你们, 好像今天一样。"

24 耶利米又对众民和众妇女说: "在埃及地所有的犹大人哪, 要听耶和华的话!

25 万军之耶和华以色列的 神这样说: ‘你们和你们的妻子亲口说过: 我们一定要实行我们的愿, 向天后烧香, 浇奠祭。你们果然亲手作了。现在你们只管持定你们所许的愿, 只管实行你们的誓言吧! ’

26 但所有住在埃及地的犹大人哪, 你们要听耶和华的话! 耶和华说: ‘看哪! 我指着我伟大的名起誓: 在埃及全地每一个犹大人的口中, 再不会呼唤我的名, 说: 我指着永活的主耶和华起誓。

27 看哪! 我要留意向他们降祸不降福; 在埃及地所有的犹大人都必因刀剑和饥荒灭亡, 直到灭绝。

28 那些逃脱刀剑的, 必从埃及地返回犹大地; 他们人数很少。这样, 所有去埃及地在那里寄居的犹大余剩的人, 就知道谁的话实现: 我的, 还是他们的。

29 "‘我要在这地方惩罚你们, 这是给你们的征兆, 好使你们知道我说要降祸给你们的话, 一定实现。’这是耶和华的宣告。

30 耶和华这样说: ‘看哪! 我必把埃及王法老合弗拉交在他仇敌的手中, 和那些寻索他性命的人的手中, 像我把犹大王西底家交在他仇敌, 那寻索他性命的巴比伦王尼布甲尼撒的手中一样。’"