1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:

2 Stariĝu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu ĉi tiun vorton, kaj diru:Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj venas en ĉi tiun pordegon, por adorkliniĝi al la Eternulo.

3 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko.

4 Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi:Ĉi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.

5 Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian,

6 se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne verŝos senkulpan sangon sur ĉi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfeliĉo:

7 tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, ĉiam kaj eterne.

8 Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.

9 Ŝtelante, mortigante, adultante, ĵurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas,

10 vi poste venas kaj stariĝas antaŭ Mi en ĉi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras:Ni saviĝis-kvankam vi plue faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn!

11 Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.

12 Iru do al Mia loko en Ŝilo, kie Mi antaŭe loĝigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al ĝi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael.

13 Kaj nun, ĉar vi faras ĉiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno ĉiam parolas al vi, kaj vi ne aŭskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas:

14 tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al Ŝilo.

15 Mi forpuŝos vin de antaŭ Mi, kiel Mi forpuŝis ĉiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.

16 Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj preĝon kaj ne klopodu antaŭ Mi, ĉar Mi ne aŭskultos vin.

17 Ĉu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem?

18 La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la reĝino de la ĉielo, kaj ili faras verŝoferojn al aliaj dioj, por ĉagreni Min.

19 Sed ĉu Min ili ĉagrenas? diras la Eternulo; ĉu ne sin mem, por hontigi sian vizaĝon?

20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mia kolero kaj indigno elverŝiĝos sur ĉi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; ĝi ekflamos kaj ne estingiĝos.

21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Aldonu viajn bruloferojn al viaj buĉoferoj, kaj manĝu la viandon;

22 ĉar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta;

23 nur ĉi tion Mi ordonis al ili:Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.

24 Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laŭ siaj propraj pensoj, laŭ la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantaŭen, ne antaŭen.

25 De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, ĝis la nuna tago Mi sendadis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, ĉiutage Mi sendis;

26 sed ili ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.

27 Kaj kiam vi diros al ili ĉion ĉi tion, ili ne aŭskultos vin; kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi.

28 Diru do al ili:Jen estas popolo, kiu ne aŭskultas la voĉon de la Eternulo, sia Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo malaperis kaj estas ekstermita el ilia buŝo.

29 Detondu viajn harojn kaj forĵetu ilin, kantu funebran kanton sur la altaĵoj; ĉar la Eternulo forrifuzis kaj forpuŝis la generacion, kiun Li koleras.

30 Ĉar la filoj de Jehuda faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi ĝin.

31 Ili aranĝis altaĵojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj.

32 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, ĉar mankos alia loko.

33 Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.

34 Kaj Mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino; ĉar la lando fariĝos dezerto.

1 耶和华有话临到耶利米, 说:

2 "你要站在耶和华的殿门口, 在那里宣告这话, 说: ‘所有进这些门来敬拜耶和华的犹大人哪! 你们都要听耶和华的话。’"

3 万军之耶和华以色列的 神这样说: "你们要改正自己的所作所为, 我就让你们在这地方居住。

4 你们不要倚靠虚谎的话, 说: ‘这是耶和华的殿, 是耶和华的殿, 是耶和华的殿。’

5 如果你们实在改正自己的所作所为, 人与人之间认真施行公正;

6 如果你们不欺压寄居的, 不欺压孤儿寡妇, 不在这地方流无辜人的血, 也不跟从别的神, 自招祸患;

7 我就让你们在赐给你们列祖直到永远的这地方居住。

8 "可是, 你们竟然倚靠虚谎无益的话。

9 你们怎可偷盗、凶杀、奸淫、起假誓、向巴力烧香, 跟从你们素不认识的别神,

10 然后来到这称为我名下的殿, 站在我面前, 说: ‘我们安全啦! ’你们这样就可以行这一切可憎的事吗?

11 这称为我名下的殿, 难道在你们眼中看为贼窝吗?但我都看见了。"这是耶和华的宣告。

12 "你们可以到示罗我的地方去, 就是先前我名的居所, 看看我因我子民以色列的邪恶, 对那地方所行的。

13 现在, 因你们行了这一切事, 我不断恳切告诫你们, 你们却不听; 我呼唤你们, 你们却不答话。"这是耶和华的宣告。

14 "所以我从前怎样对待示罗, 将来也怎样对待你们所倚靠的那称为我名下的殿, 以及我赐给你们和你们列祖的地方。

15 我必把你们从我面前赶出, 像我从前赶出你们的众兄弟, 以法莲所有的后裔一样。

16 "至于你, 不要为这人民祈祷, 不要为他们呼求祷告, 也不要为他们向我恳求, 因为我不会听你。

17 他们在犹大的各城中, 在耶路撒冷的街道上所行的, 你没有看见吗?

18 儿子捡柴, 父亲生火, 妇女抟面, 为天后做饼, 又向别的神浇奠祭, 惹我发怒。

19 他们害的是我吗?岂不是他们自己, 以致脸上蒙羞吗?"这是耶和华的宣告。

20 因此, 主耶和华这样说: "看哪! 我的怒气和忿怒, 必倒在这地方, 也必倒在人口、牲畜、田野的树木和地的出产上; 怒火烧起, 不能熄灭。"

21 万军之耶和华以色列的 神这样说: "你们尽管把燔祭加在平安祭上, 自己吃祭肉吧!

22 因为我把你们列祖从埃及地领出来的那日, 燔祭和平安祭的事, 我并没有向他们提说, 也没有吩咐他们。

23 我只吩咐他们这一件事, 说: ‘你们要听从我的话, 我就作你们的 神, 你们也作我的子民; 你们要遵行我所吩咐的一切道, 好使你们蒙福。’

24 他们却没有听从, 也不留心, 反倒按着他们的计谋, 随从自己顽梗的恶心行事, 向后不向前。

25 自从你们列祖出埃及地的那日直到今日, 我差遣我的仆人众先知到你们那里去, 而且是每日不断差遣。

26 你们("你们"原文作"他们")却没有听从, 毫不留心, 反倒硬着颈项行恶, 比你们("你们"原文作"他们")的列祖还厉害。

27 "你要把这一切话告诉他们, 他们却不听从你; 你呼叫他们, 他们也不回应。

28 然而, 你要对他们说: ‘这就是不听从耶和华他们 神的话, 不受管教的国; 诚实丧尽, 并已从他们的口中断绝了。

29 "‘你要剪去头发, 并且把它拋掉, 上到光秃的高冈举哀, 因为耶和华摈斥、弃绝了他所憎恨的世代。’"

30 "因为犹大人行了我看为恶的事, 把他们可憎的偶像安放在称为我名下的殿中, 污渎了这殿。"这是耶和华的宣告。

31 "他们在欣嫩子谷中, 建造了陀斐特的邱坛, 用火焚烧自己的儿女; 这不是我吩咐的, 我也没有在心里想过。

32 因此, 看哪! 日子快到, 人必不再称这地方为陀斐特或欣嫩子谷, 却要称它为‘杀戮谷’; 人必在陀斐特埋葬尸体, 甚至无处可容。"这是耶和华的宣告。

33 "这人民的尸体, 也必给空中的飞鸟和地上的野兽作食物, 没有人来驱赶。

34 那时, 我必在犹大的城市中和耶路撒冷的街道上, 使欢欣和快乐的声音、新郎和新妇的声音止息, 因为这地必要变为荒场。"