1 En la komenco de la reĝado de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis de la Eternulo jena vorto al Jeremia:

2 Tiele diras al mi la Eternulo:Faru al vi ligilojn kaj jugon, kaj metu tion sur vian kolon;

3 kaj sendu tion al la reĝo de Edom kaj al la reĝo de Moab kaj al la reĝo de la Amonidoj kaj al la reĝo de Tiro kaj al la reĝo de Cidon, per la senditoj, kiuj venis Jerusalemon al Cidkija, reĝo de Judujo;

4 kaj komisiu al ili, ke ili diru al siaj sinjoroj jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Tiele diru al viaj sinjoroj:

5 Per Mia granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion al tiu, kiu plaĉas al Mi.

6 Kaj nun Mi transdonas ĉiujn tiujn landojn en la manon de Mia servanto Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj eĉ la bestojn de la kampo Mi transdonas al li, por ke ili servu al li.

7 Kaj servos al li ĉiuj popoloj, ankaŭ al lia filo kaj al la filo de lia filo, ĝis venos la tempo ankaŭ por lia lando kaj lin sklavigos potencaj popoloj kaj grandaj reĝoj.

8 Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto, diras la Eternulo, ĝis Mi ekstermos ilin per lia mano.

9 Ne aŭskultu do viajn profetojn, nek viajn magiistojn, nek viajn sonĝoklarigistojn, nek viajn aŭguristojn, nek viajn sorĉistojn, kiuj diras al vi jene:Ne servu al la reĝo de Babel.

10 Ĉar ili profetas al vi malveraĵon, por malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.

11 Sed tiun popolon, kiu metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel kaj servos al li, tiun Mi restigos trankvile sur ĝia tero, diras la Eternulo, por prilaboradi ĝin kaj loĝi sur ĝi.

12 Kaj al Cidkija, reĝo de Judujo, mi diris tiajn samajn vortojn, nome:Metu vian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, kaj servu al li kaj al lia popolo, kaj restu vivantaj.

13 Por kio vi volus morti, vi kaj via popolo, de glavo, de malsato, kaj de pesto, kiel la Eternulo decidis pri popolo, kiu ne servos al la reĝo de Babel?

14 Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la reĝo de Babel; ĉar ili profetas al vi malveraĵon.

15 Ĉar Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo, kaj ili malvere profetas en Mia nomo, por ke Mi elpelu vin, kaj por ke vi pereu, vi kaj la profetoj, kiuj profetas al vi.

16 Kaj al la pastroj kaj al la tuta ĉi tiu popolo mi diris jene:Tiele diras la Eternulo:Ne aŭskultu la vortojn de viaj profetoj, kiuj profetas al vi jene:Jen la vazoj de la domo de la Eternulo nun baldaŭ estos revenigitaj el Babel; ĉar malveraĵon ili profetas al vi.

17 Ne aŭskultu ilin; servu al la reĝo de Babel, por ke vi vivu; por kio ĉi tiu urbo fariĝu dezerto?

18 Se ili estas profetoj kaj se ili havas la vorton de la Eternulo, ili elpetegu de la Eternulo Cebaot, ke la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la reĝo de Judujo kaj en Jerusalem, ne transiru en Babelon.

19 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot pri la kolonoj, pri la maro, pri la bazoj, kaj pri la ceteraj vazoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo

20 kaj kiujn ne prenis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kiam li forkondukis Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, el Jerusalem en Babelon, kaj ankaŭ ĉiujn eminentulojn de Judujo kaj Jerusalem;

21 tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la reĝo de Judujo kaj en Jerusalem:

22 En Babelon ili estos forportitaj, kaj tie ili restos, ĝis la tago, kiam Mi rememoros ilin, diras la Eternulo, kaj prenigos kaj reportigos ilin sur ĉi tiun lokon.

1 犹大王约西亚的儿子西底家("西底家"有古抄本作"约雅敬")开始执政的时候, 有这话从耶和华那里临到耶利米, 说:

2 "耶和华对我这样说: ‘你要用绳套和木头做轭, 套在自己的颈上。

3 然后借着那些前来耶路撒冷朝见犹大王西底家的使臣的手, 把轭送到以东王、摩押王、亚扪王、推罗王、西顿王那里。

4 你要吩咐使臣对他们的王说: 万军之耶和华以色列的 神这样说: 你们要这样对你们的王说:

5 是我用大能和伸出来的膀臂创造了大地, 以及地面上的人和兽; 我看给谁适合, 就把地给谁。

6 现在我已经亲自把这一切国家都交在我仆人巴比伦王尼布甲尼撒的手中, 连田野的走兽, 我也交给他, 供他奴役。

7 列国都要服事他和他的儿子、孙子, 直到他本国遭报的时候来到; 那时, 许多国家和大君王都要奴役他。

8 "‘无论哪一国、哪一邦, 不服事巴比伦王尼布甲尼撒, 不把颈项放在巴比伦王的轭下, 我必用刀剑、饥荒和瘟疫去惩罚那国, 直到我借着巴比伦王的手把他们完全消灭。’这是耶和华的宣告。

9 ‘至于你们, 不可听从你们的先知, 也不可听从占卜的、解梦的、算命的和行邪术的; 他们告诉你们说: 你们必不会服事巴比伦王。

10 因为他们向你们说虚假的预言, 使你们远离你们的土地; 我要赶逐你们, 你们必要灭亡。

11 但哪一国肯把颈项放在巴比伦王的轭下, 服事他, 我就必使那国仍留在本土, 可以在那里耕种和居住。’"这是耶和华的宣告。

12 我照着这一切话对犹大王西底家说: "你们要把颈项放在巴比伦王的轭下, 服事他和他的人民, 就可以生存。

13 你和你的人民为什么要因刀剑、饥荒和瘟疫而死, 正如耶和华论到不肯服事巴比伦王的国家所说的一样呢?

14 不要听从那些对你们说‘你们必不会服事巴比伦王’的先知的话, 因为他们向你们说的是虚假的预言。

15 我并没有差遣他们(这是耶和华的宣告), 他们却冒我的名说虚假的预言, 以致我赶逐你们, 使你们和那些向你们说虚假预言的先知都一同灭亡。"

16 我又对众祭司和这众民说: "耶和华这样说: ‘你们的先知对你们预言, 说: 耶和华殿中的器皿快要从巴比伦送回来了。他们的话, 你们不要听从, 因为他们对你们说的是虚假的预言。

17 你们不要听从他们, 只要服事巴比伦王, 就可以生存。为什么要使这城变为废墟呢?

18 如果他们是真先知, 如果他们有耶和华的话, 就让他们向万军之耶和华祈求, 使那些留在耶和华殿中和犹大王宫中, 以及在耶路撒冷中的器皿, 不会被送到巴比伦去。’

19 因为万军之耶和华这样说, 论到这些柱子、铜海、盆座和留在这城其余的器皿,

20 就是巴比伦王尼布甲尼撒把犹大王约雅敬的儿子耶哥尼雅, 以及犹大和耶路撒冷所有的贵族, 从耶路撒冷掳到巴比伦去的时候, 没有拿走的器皿;

21 论到那些留在耶和华殿中和犹大王宫中, 以及在耶路撒冷中的器皿, 万军之耶和华以色列的 神这样说:

22 ‘这些器皿必被送到巴比伦, 存在那里, 直到我眷顾这些器皿的日子。那时, 我必把它们带上来, 放回这地方。’"这是耶和华的宣告。