1 Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.

2 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.

3 Kaj Bileam diris al Balak:Staru ĉe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altaĵon.

4 Kaj Dio renkontiĝis al Bileam, kaj ĉi tiu diris al Li:La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.

5 Kaj la Eternulo enmetis vorton en la buŝon de Bileam, kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel.

6 Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras ĉe sia brulofero, li kaj ĉiuj ĉefoj de Moab.

7 Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: El Aram venigis min Balak, Reĝo de Moab, el la montoj orientaj: Venu, malbenu al mi Jakobon, Kaj venu, malbondiru kontraŭ Izrael.

8 Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio? Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo?

9 De la supro de rokoj mi vidas lin, Kaj de altaĵoj mi rigardas lin; Jen la popolo loĝas aparte Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj.

10 Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael? Mortu mia animo per la morto de justuloj, Kaj mia fino estu simila al ilia!

11 Tiam Balak diris al Bileam:Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.

12 Kaj li respondis kaj diris:Ĉu ne tion, kion la Eternulo metas en mian buŝon, mi devas precize diri?

13 Kaj Balak diris al li:Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie.

14 Kaj li prenis lin sur la kampon de ĉirkaŭrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virŝafo sur ĉiu altaro.

15 Kaj li diris al Balak:Staru ĉi tie ĉe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien.

16 Kaj la Eternulo renkontiĝis al Bileam kaj metis vorton en lian buŝon, kaj diris:Reiru al Balak kaj parolu tiel.

17 Kaj li venis al li, kaj jen li staras ĉe sia brulofero, kaj kun li la ĉefoj de Moab. Kaj Balak diris al li:Kion parolis la Eternulo?

18 Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: Leviĝu, Balak, kaj aŭskultu; Atentu min, filo de Cipor.

19 Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?

20 Jen beno estas komisiita al mi; Li benas, kaj mi ne povas tion ŝanĝi.

21 Li ne vidis pekon ĉe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon ĉe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj reĝa aklamado estas ĉe li.

22 Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, Estas por ili kiel la forto de bubalo.

23 Ĉar ne ekzistas sorĉado en Jakob, Nek aŭgurado en Izrael; Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras Dio.

24 Jen la popolo stariĝas kiel leonino Kaj leviĝas kiel leono; Ĝi ne kuŝiĝos, antaŭ ol ĝi manĝos rabakiron Kaj antaŭ ol ĝi trinkos sangon de mortigitoj.

25 Kaj Balak diris al Bileam:Nek per malbeno malbenu ilin, nek per beno benu ilin.

26 Sed Bileam respondis kaj diris al Balak:Ĉu mi ne diris al vi, ke ĉion, kion diros la Eternulo, tion mi faros?

27 Kaj Balak diris al Bileam:Venu, mi prenos vin sur alian lokon; eble plaĉos al Dio, kaj vi malbenos ilin al mi de tie.

28 Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor, kiu estas turnita al la dezerto.

29 Kaj Bileam diris al Balak:Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.

30 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.

1 巴兰对巴勒说: "你要在这里给我筑七座祭坛, 给我预备七头公牛, 七只公绵羊。"

2 巴勒照着巴兰吩咐的行了; 巴勒和巴兰在每座祭坛上献一头公牛和一只公绵羊。

3 巴兰对巴勒说: "你要站在你的燔祭旁边, 我要往前去, 或者耶和华会来迎见我; 他指示我什么, 我必告诉你。"于是巴兰上了一块高地。

4 神迎见巴兰; 巴兰对 神说: "我已经预备了七座祭坛, 在各座祭坛上献了一头公牛和一只公绵羊。"

5 耶和华把话传给巴兰, 又说: "你要回到巴勒那里去, 要这样这样说。"

6 他就回到巴勒那里, 见他和摩押所有的领袖都站在燔祭旁边。

7 巴兰就作歌, 说: "巴勒把我从亚兰领出来, 摩押王引我出东山, 说: ‘来吧, 为我咒骂雅各, 来啊, 咒骂以色列。’

8 神没有咒诅的, 我怎能咒诅呢?耶和华没有咒骂的, 我怎能咒骂呢?

9 我从高峰观看他们, 从山上眺望他们; 这是独居的民族, 不列在万国之中。

10 谁能数算雅各的灰尘?谁能计算以色列的四分之一呢?愿我的死像正直人的死, 愿我之终如正直人之终。"

11 巴勒对巴兰说: "你向我作的是什么事呢?我领你来咒诅我的仇敌, 你反倒给他们祝福。"

12 巴兰回答, 说: "耶和华传给我的话, 我怎能不谨慎说呢?"

13 巴勒对巴兰说: "请你与我到另一个地方去, 从那里你可以看见他们; 不过你不能看见他们全部, 只能看见他们边界的一部分; 在那里你要为我咒诅他们。"

14 于是巴勒带巴兰到了琐腓田, 上了毗斯迦山顶, 筑了七座祭坛, 在每座祭坛上献了一头公牛和一只公绵羊。

15 巴兰对巴勒说: "你要在这里站在你的燔祭旁边, 等我到那边去迎见耶和华。"

16 耶和华见了巴兰, 把话传给他, 说: "你回到巴勒那里去, 要这样这样说。"

17 巴兰回到巴勒那里, 见他站在自己的燔祭旁边, 摩押的领袖也与他在那里。巴勒问巴兰: "耶和华说了什么话呢?"

18 巴兰作歌, 说: "巴勒啊, 要起来听; 西拨的儿子啊, 侧耳听我。

19 神不是人, 必不致说谎, 也不是人子, 必不致后悔。他说话, 怎能不作?他发言, 怎能不作成?

20 我奉命来祝福; 神要赐福, 我不能改变。

21 在雅各中不见罪孽, 在以色列中也不见患难; 耶和华他们的 神与他们同在, 有君王欢呼的声音在他们中间。

22 领他们出埃及的 神, 对他们有如野牛的角。

23 在雅各中没有观兆的, 在以色列中也没有占卜; 到了适当的时候, 必有话对雅各和以色列说: ‘ 神为他们行了何等的大事! ’

24 这民族起来有如母狮, 挺身好像公狮; 不吃下猎物, 不喝被杀的人的血, 决不卧下。"

25 巴勒对巴兰说: "你一点不要咒诅他们, 也不要祝福他们。"

26 巴兰回答巴勒说: "我不是告诉过你说: ‘耶和华吩咐我的, 我都必要遵行’吗?"

27 巴勒对巴兰说: "你来, 我领你到另一个地方去, 或者 神喜欢你, 你就可以在那里为我咒诅他们。"

28 于是, 巴勒领巴兰到了俯视旷野的毗珥山顶去。

29 巴兰对巴勒说: "你要在这里给我筑七座祭坛, 也要为我预备七头公牛和七只公绵羊。"

30 巴勒就照着巴兰所说的行了, 在每座祭坛上, 献上一头公牛和一只公绵羊。