1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odoraĵon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.

3 Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan bruloferon.

4 Unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero;

5 kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo.

6 Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata ĉe la monto Sinaj, kiel agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo.

7 Kaj ĝia verŝofero estu po kvarono de hino ĉe unu ŝafido; en la sanktejo vi devas verŝi la vinon al la Eternulo.

8 Kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia verŝofero faru fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.

9 Sed en la tago sabata du ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj ĝian verŝoferon;

10 tio estas la brulofero de ĉiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero.

11 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virŝafon, sep jaraĝajn sendifektajn ŝafidojn;

12 kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virŝafo;

13 kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu ŝafido; tio estas brulofero, agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo.

14 Kaj iliaj verŝoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virŝafo, kaj kvarono de hino por ŝafido. Tio estas ĉiumonata brulofero por ĉiuj monatoj de la jaro.

15 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia verŝofero.

16 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo.

17 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni manĝu macojn.

18 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

19 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virŝafon kaj sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi;

20 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virŝafo;

21 po unu dekono alportu por ĉiu el la sep ŝafidoj;

22 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin.

23 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion.

24 Tiel faru en ĉiu el la sep tagoj; tio estas manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun ĝia verŝofero.

25 Kaj en la sepa tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.

26 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

27 kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo:du bovidojn, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn;

28 kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por ĉiu bovido, du dekonojn por la unu virŝafo;

29 po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj;

30 unu virkapron, por pekliberigi vin.

31 Krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero alportu tion; sendifektaj ili estu ĉe vi kaj kun siaj verŝoferoj.

1 耶和华对摩西说:

2 "你要吩咐以色列人说: ‘你们应献给我的供物, 就是献给我作馨香的火祭的食物, 要按着日期献给我。’

3 你又要对他们说: ‘你们要献给耶和华的火祭是这样: 没有残疾、一岁的公羊羔, 每天两只, 作为常献的燔祭。

4 早晨要献一只, 黄昏献一只;

5 也要献一公斤细面, 用捣成的油一公升调和, 作为素祭。

6 这就是常献的燔祭, 是在西奈山规定, 作为献给耶和华馨香的火祭。

7 为每只公羊羔, 要同献一公升作奠祭的酒; 你要在圣所中把醇酒献给耶和华作奠祭。

8 晚上你要献上另一只公羊羔, 要照着早晨的素祭, 和同献的奠祭献上, 作馨香的火祭献给耶和华。

9 "‘在安息日, 要献两只没有残疾、一岁的公羊羔, 也要献两公斤细面, 用油调和作素祭; 还有同献的奠祭。

10 这是安息日献的燔祭; 在那常献的燔祭和同献的奠祭以外。

11 "‘每月第一日, 你们要把燔祭献给耶和华, 就是两头公牛犊、一只公绵羊、七只没有残疾一岁的公羊羔。

12 为每头公牛, 要献三公斤细面, 用油调和作素祭; 为每只公绵羊, 要献两公斤细面, 用油调和作素祭;

13 为每只公羊羔, 要献一公斤细面, 用油调和作素祭; 这是馨香的燔祭, 是献给耶和华的火祭。

14 每头公牛要献酒两公升作奠祭, 每只公绵羊献酒一公升半, 每只公羊羔献酒一公升。这是每月当献的燔祭, 一年之中每个月都要这样。

15 又要把一只公山羊作赎罪祭献给耶和华, 在那常献的燔祭和同献的奠祭以外。

16 "‘正月十四日, 是耶和华的逾越节。

17 这月十五日是节期; 要吃无酵饼七日。

18 第一日要有圣会, 什么劳碌的工都不可作,

19 只要献火祭给耶和华作燔祭, 就是两头公牛犊、一只公绵羊和七只一岁的公羊羔, 都要完全没有残疾的。

20 同献的素祭, 是用油调和的细面, 为每头公牛犊要献三公斤; 为每只公绵羊要献两公斤;

21 为那七只公羊羔, 每只要献一公斤;

22 还要献一只公山羊作赎罪祭, 为你们赎罪。

23 除了早晨的燔祭, 就是常献的燔祭以外, 还要把这些祭物献上。

24 一连七日, 每日都要献上这样的祭物, 给耶和华作馨香火祭的食物, 是在常献的燔祭和同献的素祭以外的。

25 第七日你们要有圣会, 什么劳碌的工都不可作。

26 "‘在初熟日, 即七七节那一天, 你们把新素祭献给耶和华的时候, 要有圣会, 什么劳碌的工都不可作,

27 只要把燔祭作为馨香的祭献给耶和华, 就是两头公牛犊、一只公绵羊、七只一岁的公羊羔。

28 同献的素祭, 是用油调和的细面, 为每头公牛要献三公斤; 为每只公绵羊, 要献两公斤;

29 为那七只公羊羔, 每只要献一公斤;

30 还要献一只公山羊, 为你们赎罪;

31 除了常献的燔祭以外, 你们还要献上这些祭物和同献的奠祭, 都要没有残疾的。’"