1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato, dirante:

2 La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo.

3 En la dek-kvara tago de ĉi tiu monato, ĉirkaŭ la vespero, faru ĝin en ĝia tempo; laŭ ĉiuj ĝiaj leĝoj kaj laŭ ĉiuj ĝiaj instrukcioj faru ĝin.

4 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili faru la Paskon.

5 Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.

6 Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaŭ Moseon kaj Aaronon en tiu tago;

7 kaj tiuj homoj diris al li:Ni estas malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en ĝia tempo inter la Izraelidoj?

8 Kaj Moseo diris al ili:Staru; mi aŭskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

10 Parolu al la Izraelidoj, dirante:Se iu el vi aŭ el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektuŝo de mortinta homo, aŭ se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo.

11 En la dua monato, en la dek-kvara tago, ĉirkaŭ la vespero ili faru ĝin; kun macoj kaj maldolĉaj herboj ili ĝin manĝu.

12 Ili ne lasu iom el ĝi ĝis la mateno, kaj oston ili ne rompu en ĝi; laŭ ĉiuj ritoj de la Pasko ili faru ĝin.

13 Sed se iu estas pura kaj ne troviĝas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermiĝos el inter sia popolo, ĉar oferon al la Eternulo li ne alportis en ĝia tempo; sian pekon portos tiu homo.

14 Kaj se loĝos ĉe vi fremdulo, li ankaŭ faru Paskon al la Eternulo; laŭ la rito de la Pasko kaj laŭ ĝia regularo li faru:sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indiĝeno.

15 En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaŭ aspekto de fajro ĝis la mateno.

16 Tiel estis ĉiam:nubo ĝin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto.

17 Kaj kiam leviĝadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste elmoviĝadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj.

18 Laŭ la ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmoviĝadis, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare.

19 Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmoviĝadis.

20 Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laŭ la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laŭ la ordono de la Eternulo elmoviĝadis.

21 Iufoje la nubo restadis de vespero ĝis mateno; tiam, kiam la nubo leviĝis matene, ili elmoviĝadis; iufoje tagon kaj nokton-kiam la nubo leviĝis, ili elmoviĝadis.

22 Iufoje du tagojn aŭ monaton aŭ pli longan tempon-kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super ĝi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmoviĝadis; sed kiam ĝi leviĝis, ili elmoviĝadis.

23 Laŭ la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili elmoviĝadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.

1 以色列人出埃及地以后, 第二年正月, 耶和华在西奈旷野吩咐摩西说:

2 "以色列人要在指定的时间守逾越节,

3 就是本月十四日, 黄昏的时候, 你们要在指定的时间守这节, 要照着这节的一切律例和一切典章而行。"

4 于是, 摩西吩咐以色列人要守逾越节。

5 他们就在正月十四日, 黄昏的时候, 在西奈旷野守了逾越节; 耶和华怎样吩咐了摩西, 以色列人就怎样行了。

6 有几个人因为触着死人而不洁净, 以致他们不能在那一天守逾越节; 当日他们来到摩西和亚伦面前。

7 这些人对摩西说: "我们虽然因为接触死人而不洁净, 为什么我们被拒绝, 不能在以色列人中, 在指定的时间献耶和华的供物呢?"

8 摩西对他们说: "你们且等候, 我要去听耶和华对你们有什么吩咐。"

9 耶和华对摩西说:

10 "你要告诉以色列人说: 你们或你们的后代中, 如果有人因为接触死人而成为不洁净, 或因到远方旅行, 他还要向耶和华守逾越节;

11 他们要在二月十四日, 黄昏的时候, 守逾越节, 同时要吃无酵饼和苦菜;

12 一点也不留到早晨, 羊羔的骨头, 一根也不可折断; 他们要照着逾越节的一切律例守节。

13 但那洁净的, 又不在路上旅行的人, 如果忽略守逾越节, 那人就要从自己的民中被剪除, 因为他没有在指定的时间内献上耶和华的供物, 那人必担当自己的罪。

14 如果有外人寄居在你们中间, 想要向耶和华守逾越节, 他就必须照着逾越节的条例和典章而行; 不论是外人或是本地人, 只有一样的条例。"

15 在竖立帐幕的那一天, 有云彩遮盖着帐幕, 就是法柜的帐幕; 到了晚上, 云彩在帐幕上, 形状像火, 直到早晨。

16 常常是这样: 白天有云彩遮盖帐幕, 夜间云彩形状像火。

17 云彩什么时候从会幕上收去, 以色列人就起行; 云彩在什么地方停住, 以色列人就在那里安营。

18 以色列人照着耶和华的吩咐起行, 也照着耶和华的吩咐安营; 云彩在帐幕上停留多久, 他们就安营多久。

19 如果云彩多日停留在帐幕上, 以色列人就遵守耶和华的吩咐, 不起行。

20 有时云彩停留在帐幕上只有几天, 他们就照着耶和华的吩咐安营; 也照着耶和华的吩咐起行。

21 有时云彩从晚上到早晨停住; 到了早晨, 云彩一收上去, 他们就起行; 有时云彩从白昼到晚上都停住; 云彩一收上去, 他们就起行。

22 云彩停留在帐幕上不论有多久, 或两天、或一月、或一年, 以色列人就安营, 不起行; 云彩一收上去, 他们就起行。

23 他们照着耶和华的吩咐安营, 也照着耶和华的吩咐起行。他们遵守耶和华吩咐的, 就是照着耶和华借摩西吩咐的。