1 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Vi kaj viaj filoj kaj la domo de via patro kune kun vi portos sur vi la kulpon pri la tabernaklo, kaj vi kaj viaj filoj kune kun vi portos la kulpon pri via pastrado.
2 Ankaŭ viajn fratojn, la tribon de Levi, la genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aliĝu al vi kaj servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos ĉe la tabernaklo de atesto.
3 Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la altaro ili ne alproksimiĝu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel ankaŭ vi.
4 Ili aliĝu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la tabernaklo de kunveno, koncerne ĉiujn servojn en la tabernaklo; sed laiko ne alproksimiĝu al vi.
5 Kaj plenumu la zorgadon pri la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero kontraŭ la Izraelidoj.
6 Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno.
7 Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en ĉio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaŭ la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimiĝos, estu mortigita.
8 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj:ĉion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenaĵon per leĝo eterna.
9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktaĵoj, el la bruligataĵo:ĉiu ilia ofero, kiel ĉiu ilia farunofero, tiel ankaŭ ĉiu ilia pekofero kaj ĉiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktaĵo por vi kaj por viaj filoj.
10 Sur la plej sankta loko manĝu tion; ĉiu virseksulo povas tion manĝi. Sankta ĝi estu por vi.
11 Kaj jen kio apartenas al vi:iliaj donacataj oferdonoj el ĉiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per leĝo eterna; ĉiu pura en via domo povas tion manĝi.
12 Ĉion plej bonan el oleo kaj ĉion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaaĵojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi.
13 La unuaj produktoj de ĉio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; ĉiu pura en via domo povas tion manĝi.
14 Ĉio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi.
15 Ĉiu utermalferminto el ĉiuj vivaj estaĵoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaŭ el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elaĉeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaŭ pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elaĉeton.
16 Ilia elaĉeto estas:post la aĝo de unu monato prenu elaĉeton laŭ via takso, kvin siklojn da arĝento laŭ la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj.
17 Nur pro unuenaskito el bovoj aŭ pro unuenaskito el ŝafoj aŭ pro unuenaskito el kaproj ne prenu elaĉeton:ili estas sanktaĵo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
18 Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustaĵo de skuofero kaj la dekstra femuro, ĝi apartenas al vi.
19 Ĉiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per leĝo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaŭ la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.
20 Kaj la Eternulo diris al Aaron:En ilia tero vi ne havos heredaĵon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredaĵo meze de la Izraelidoj.
21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredaĵon dekonaĵon de ĉio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno.
22 Kaj la Izraelidoj ne alproksimiĝu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu.
23 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; leĝo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedaĵon.
24 Ĉar la dekonaĵon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedaĵon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedaĵon.
25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
26 Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili:Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonaĵon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedaĵon, tiam levu el ĝi oferdonon por la Eternulo, dekonaĵon el la dekonaĵo.
27 Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundaĵo el la vinpremejo.
28 Tiamaniere vi ankaŭ alportos oferdonon al la Eternulo el ĉiuj viaj dekonaĵoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron.
29 El ĉiuj ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el ĉio plej bona en ĝi ĝian parton konsekritan.
30 Kaj diru al ili:Kiam vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam ĝi estos kalkulata al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo.
31 Kaj vi povas tion manĝi sur ĉiu loko, vi kaj via domo; ĉar tio estas pago al vi pro via servado en la tabernaklo de kunveno.
32 Kaj vi ne portos pri tio pekon, kiam vi alportos la plej bonan parton el tio; kaj vi ne malsanktigos la konsekritaĵon de la Izraelidoj, kaj vi ne mortos.
1 耶和华对亚伦说: "你和你的儿子, 以及你父家的人, 要与你一同担当干犯圣所的罪孽, 你和你的儿子要与你一同担当干犯祭司职任的罪孽。
2 你要带着你的亲族利未支派的人, 就是你祖宗支派的人, 与你一同前来, 使他们与你联合, 并且服事你; 只是你和你的儿子要与你一同在约柜的会幕前供职。
3 他们要守你所吩咐的, 和会幕里的一切事, 只是不可走近圣所的器具和祭坛, 免得他们和你们都死亡。
4 他们要与你联合, 也要守会幕的本分, 办理会幕的一切事务; 只是外人不可走近你们。
5 你们要看守圣所和祭坛, 免得震怒再临到以色列人。
6 我已经把你们的亲族利未人, 从以色列人中拣选出来, 给你们作礼物献与耶和华, 为要办理会幕的事。
7 你和你的儿子, 要与你一同守你们祭司的职分, 办理一切属祭坛和幔子内的事; 你们要这样供职。我把祭司的职分赐给你们作服事我的赏赐; 外人若是近前来, 必被处死。"
8 耶和华对亚伦说: "我已经把保留归我的举祭, 就是以色列人一切分别为圣的物, 都赐给你和你的子孙, 作为永远应得的分。
9 以色列人所献一切不经过火、至圣的供物, 就是一切素祭、一切赎罪祭和一切赎愆祭, 都要作至圣的物, 归给你和你的子孙。
10 你要在至圣的地方吃, 凡是男的都可以吃; 你要以此物为圣。
11 以色列人礼物中的举祭, 与他们的摇祭, 都是你的; 我已经给了你和你的儿女, 作为永远应得的分; 在你家中洁净的人都可以吃。
12 最好的油、最好的新酒和五谷, 就是以色列人献给耶和华的初熟的物, 我都赐给你。
13 从他们地上带来给耶和华的初熟的物, 都要归给你们; 在你家中洁净的人, 都可以吃。
14 以色列中一切永献的物, 都必归给你。
15 有血肉生命头生的, 无论是人或是牲畜, 就是他们献给耶和华的, 都必归给你; 只是人类头生的, 你总要赎出来; 不洁净牲畜头生的, 也要赎出来。
16 关于他们的赎价, 一个月以上的, 你要照你估定的价, 按着圣所的秤, 就是按照圣所的标准重量("就是按照圣所的标准重量", 原文作"一舍客勒是二十季拉"), 用五十七克银子赎出来。
17 只是头生的牛、头生的绵羊, 或是头生的山羊, 你不可赎出来; 它们都是圣的。你要把它们的血洒在祭坛上, 把它们的脂油焚烧, 作为献给耶和华馨香的火祭。
18 它们的肉却要归给你, 像摇过的胸和右腿要归给你一样。
19 以色列人奉献给耶和华圣物中的举祭, 我都赐给了你和与你在一起的儿女, 作永远应得的分; 这是在耶和华面前给你和与你在一起的后裔作永远的盐约。"
20 耶和华对亚伦说: "你在以色列人的地不可有产业, 在他们中间也不可有分; 在以色列人中间, 我就是你的分, 是你的产业。
21 "至于利未的子孙, 我已经把以色列中所有的十分之一, 赐给了他们作产业, 这是为酬报他们在会幕里办理的事务。
22 从今以后, 以色列人不可走近会幕, 免得他们负罪而死。
23 唯独利未人要办理会幕的事, 要担当他们的罪孽, 这要作你们世世代代永远的条例; 在以色列人中, 他们不可有产业。
24 因为以色列人献给耶和华为举祭的十分之一, 我已经赐给了利未人作产业; 所以我对他们说: 在以色列人中, 他们不可有产业。"
25 耶和华对摩西说:
26 "你要告诉利未人: 你们既然从以色列人手中, 取得了我赐给你们作产业的十分之一, 你们就要从这十分之一中, 取出十分之一, 献给耶和华作为举祭。
27 这要算为你们的举祭, 好像禾场上的五谷, 又像榨酒池中的酒。
28 这样, 你们也要把从以色列人取得的十分之一, 作举祭献给耶和华; 你们要把献给耶和华的举祭, 归给亚伦祭司。
29 从你们得的一切礼物中, 要把最好的, 分别为圣, 献给耶和华为举祭。
30 所以你要对利未人说: ‘如果你们把最好的献上, 这就算为你们禾场上的粮和榨酒池中的酒了。
31 你们和你们的家人, 随处都可以吃, 因为这是你们的工价, 是你们在会幕里办事的报酬。
32 如果你们把最好的献上, 就不致因此担罪。以色列人的圣物, 你们不可亵渎, 免得你们死亡。’"