1 Jakob loĝis en la lando, en kiu lia patro loĝis fremdule, en la lando Kanaana.
2 Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la aĝon de dek sep jaroj, paŝtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro.
3 Kaj Izrael amis Jozefon pli ol ĉiujn siajn filojn, ĉar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.
4 Ĉar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol ĉiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
5 Jozef havis sonĝon, kaj li rakontis ĝin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraŭ pli.
6 Li diris al ili: Aŭskultu la sonĝon, kiun mi sonĝis:
7 ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo stariĝis kaj restis starante, kaj viaj garboj ĝin ĉirkaŭis kaj profunde kliniĝis antaŭ mia garbo.
8 Tiam liaj fratoj diris al li: Ĉu vi estos reĝo super ni? aŭ ĉu vi regos super ni? Kaj ili ankoraŭ pli ekmalamis lin pro liaj sonĝoj kaj pro liaj vortoj.
9 Kaj li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon kaj rakontis ĝin al siaj fratoj, kaj diris: Mi sonĝis ankoraŭ unu sonĝon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj kliniĝas antaŭ mi.
10 Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riproĉon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu sonĝo, kiun vi sonĝis? ĉu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por kliniĝi antaŭ vi ĝis la tero?
11 Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.
12 Liaj fratoj iris paŝti la ŝafojn de sia patro en Ŝeĥem.
13 Kaj Izrael diris al Jozef: Viaj fratoj paŝtas ja en Ŝeĥem; venu do, mi sendos vin al ili. Kaj tiu respondis al li: Jen mi estas.
14 Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la ŝafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de Ĥebron, kaj tiu venis Ŝeĥemon.
15 Kaj iu viro trovis lin, kaj vidis, ke li erarvagas sur la kampo; kaj la viro demandis lin: Kion vi serĉas?
16 Kaj li diris: Miajn fratojn mi serĉas; diru al mi, kie ili paŝtas.
17 Kaj la viro diris: Ili foriris de ĉi tie; ĉar mi aŭdis, ke ili diris: Ni iru al Dotan. Kaj Jozef iris serĉi siajn fratojn, kaj trovis ilin en Dotan.
18 Kaj ili ekvidis lin de malproksime; kaj antaŭ ol li alproksimiĝis al ili, naskiĝis en ili la malbona intenco mortigi lin.
19 Kaj ili diris unu al alia: Jen tiu sonĝisto venas;
20 nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni ĵetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovaĝa besto lin formanĝis; kaj ni vidos, kio fariĝos el liaj sonĝoj.
21 Sed tion aŭdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin.
22 Kaj Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; ĵetu lin en ĉi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.
23 Kaj kiam Jozef venis al siaj fratoj, ili deprenis de li lian veston, la mikskoloran veston, kiu estis sur li;
24 kaj ili prenis lin kaj ĵetis lin en la puton; sed la puto estis malplena, akvo ne estis en ĝi.
25 Kiam ili sidiĝis, por manĝi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Iŝmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromaĵojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.
26 Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kaŝos lian sangon?
27 Venu, ni vendos lin al la Iŝmaelidoj, por ke nia mano ne metiĝu sur lin; ĉar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.
28 Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Iŝmaelidoj por dudek arĝentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.
29 Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li disŝiris siajn vestojn.
30 Kaj li reiris al siaj fratoj, kaj diris: La knabo forestas, kaj kien mi nun iros?
31 Kaj ili prenis la veston de Jozef kaj buĉis kapron kaj trempis la veston en la sango.
32 Kaj ili sendis la mikskoloran veston kaj venigis ĝin al sia patro, kaj dirigis: Ĉi tion ni trovis; rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo aŭ ne.
33 Kaj li rekonis ĝin, kaj diris: Ĝi estas la vesto de mia filo! sovaĝa besto lin formanĝis! disŝirita estas Jozef!
34 Kaj Jakob disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon ĉirkaŭ sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj.
35 Kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoliĝi, kaj diris: En funebro mi iros en Ŝeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro.
36 Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.
1 雅各住在他父亲寄居的地方, 就是迦南地。
2 雅各的历史记在下面: 约瑟十七岁的时候, 与他的哥哥们一同牧羊。他是个孩童, 与他父亲的妾, 辟拉和悉帕的众子, 常在一起。约瑟把他们的恶行报告给父亲。
3 以色列爱约瑟过于爱其他的儿子, 因为约瑟是他年老时生的。他给约瑟做了一件彩色长衣。
4 约瑟的哥哥们见父亲爱约瑟过于爱他们, 就恨约瑟, 不能与他和和气气地说话。
5 约瑟作了一个梦, 把梦告诉哥哥们, 他们就越发恨他。
6 约瑟对他们说: "请听我所作的这个梦:
7 我们正在田间捆麦子, 我的麦捆忽然站立起来, 你们的麦捆都来围着我的下拜。"
8 他的哥哥们对他说: "你真的要作我们的王吗?真的要管辖我们吗?"他们就为了约瑟的梦和他的话, 越发恨他。
9 后来约瑟又作了一个梦, 也把梦向哥哥们述说了。他说: "我又作了一个梦, 我梦见太阳、月亮和十一颗星向我下拜。"
10 约瑟把梦向他父亲和哥哥们述说了, 他父亲就斥责他, 说: "你所作的这梦是什么梦呢?我和你母亲, 以及你的兄弟, 真的要来俯伏在地向你下拜吗?"
11 他哥哥们都嫉妒他, 他父亲却把这事记在心里。
12 约瑟的哥哥们去了示剑, 牧放他们父亲的羊群。
13 以色列对约瑟说: "你的哥哥们不是在示剑牧放羊群吗?来吧, 我要派你到他们那里去。"约瑟回答他: "我在这里。"
14 以色列对他说: "你去看看你的哥哥们是不是平安, 羊群是不是平安, 就回来告诉我。"于是打发他离开希伯仑谷, 他就到示剑去了。
15 有人遇见约瑟在田间迷了路, 就问他说: "你找什么?"
16 他回答: "我正在找我的哥哥们, 请你告诉我他们在哪里牧放羊群。"
17 那人说: "他们已经离开了这里; 我听见他们说: ‘我们要到多坍去。’"于是约瑟去追寻哥哥们, 结果在多坍找到了他们。
18 他们远远就看见了他; 趁他还没有走近, 大家就谋害他, 要把他杀死。
19 他们彼此说: "看哪, 那作梦的人来了。
20 来吧, 我们把他杀了, 丢在一个枯井里, 就说有猛兽把他吃了。我们要看看他的梦将来要怎么样。"
21 流本听见了, 要救约瑟脱离他们的手。他说: "我们不可取他的性命。"
22 流本又对他们说: "不可流他的血, 可以把他丢在这旷野的枯井里, 不可下手害他。"流本的意思是要救他脱离他们的手, 把他带回去给他的父亲。
23 约瑟到了哥哥们那里, 他们就脱去他的外衣, 就是他穿在身上的那件彩衣。
24 他们拿住约瑟, 把他丢在枯井里。那井是空的, 里面没有水。
25 他们坐下吃饭, 举目观看, 见有一群以实玛利人从基列来。他们的骆驼载着香料、乳香和没药, 要带下埃及去。
26 犹大对他的众兄弟说: "我们杀了我们的兄弟, 把他的血隐藏起来, 究竟有什么益处呢?
27 我们不如把他卖给以实玛利人, 不要下手害他, 因为他是我们的兄弟, 我们的骨肉。"众兄弟就听从了他。
28 有些米甸的商人经过那里, 约瑟的哥哥们就把约瑟从枯井里拉上来, 以二十块银子把他卖给以实玛利人。以实玛利人就把约瑟带到埃及去了。
29 流本回到枯井那里, 见约瑟不在井里, 就撕裂自己的衣服。
30 他回到兄弟们那里去, 说: "孩子不见了, 我可到哪里去呢?"
31 于是, 他们宰了一只公山羊, 把约瑟的长衣蘸在血里;
32 然后打发人把彩衣送到他们父亲那里, 说: "这是我们找到的。请你认一认, 是你儿子的长衣不是?"
33 他认出这件长衣, 就说: "是我儿子的长衣, 有猛兽把他吃了。约瑟真的被撕碎了。"
34 雅各就撕裂自己的衣服, 腰束麻布, 为他儿子哀悼了很多日子。
35 他所有的儿女都起来安慰他, 他却不肯接受他们的安慰, 说: "我要悲悲哀哀地下到阴间, 到我的儿子那里去。"约瑟的父亲就为他哀哭。
36 米甸人后来把约瑟卖到埃及去, 卖给法老的一个臣宰, 军长波提乏。