1 Tiam Jozef ĵetis sin sur la vizaĝon de sia patro, kaj ploris super li kaj kisis lin.
2 Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis Izraelon.
3 Kaj pasis super li kvardek tagoj; ĉar tiel longe daŭras la tagoj de balzamado. Kaj la Egiptoj ploris pri li sepdek tagojn.
4 Kiam pasis la tagoj de lia priplorado, Jozef ekparolis al la domanoj de Faraono, dirante: Se mi akiris vian favoron, diru al Faraono jene:
5 Mia patro ĵurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni.
6 Kaj Faraono diris: Iru kaj enterigu vian patron, kiel li ĵurigis vin.
7 Kaj Jozef iris, por enterigi sian patron; kaj kun li iris ĉiuj servantoj de Faraono, la ĉefoj de lia domo kaj ĉiuj ĉefoj de la lando Egipta,
8 kaj la tuta domo de Jozef, kaj liaj fratoj kaj la domo de lia patro; nur siajn infanojn kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn ili restigis en la lando Goŝen.
9 Kun ili iris ankaŭ ĉaroj kaj rajdantoj; kaj la anaro estis tre granda.
10 Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia patro dum sep tagoj.
11 Kiam la loĝantoj de la lando Kanaana vidis la funebron sur la placo Atad, ili diris: Ĝi estas granda funebro ĉe la Egiptoj; tial la loko ricevis la nomon Abel-Micraim. Ĝi estas transe de Jordan.
12 Kaj liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili.
13 Kaj liaj filoj forportis lin en la landon Kanaanan, kaj enterigis lin en la kampa duobla kaverno, kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo kiel tomban posedaĵon de el Efron la Ĥetido, antaŭ Mamre.
14 Kaj Jozef revenis Egiptujon, li kaj liaj fratoj, kaj ĉiuj, kiuj iris kun li, por enterigi lian patron, post kiam ili enterigis lian patron.
15 Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li?
16 Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaŭ sia morto jene:
17 Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, ĉar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li.
18 Kaj iris liaj fratoj mem kaj ĵetis sin teren antaŭ li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.
19 Sed Jozef diris al ili: Ne timu; ĉar ĉu mi estas anstataŭ Dio?
20 Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio aranĝis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.
21 Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.
22 Kaj Jozef loĝis en Egiptujo, li kaj la domo de lia patro; kaj Jozef vivis cent dek jarojn.
23 Kaj Jozef vidis ĉe Efraim infanojn ĝis la tria generacio; ankaŭ la infanoj de Maĥir, filo de Manase, naskiĝis sur la genuoj de Jozef.
24 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el ĉi tiu lando en la landon, pri kiu Li ĵuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.
25 Kaj Jozef ĵurigis la filojn de Izrael, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie.
26 Kaj Jozef mortis en la aĝo de cent dek jaroj; kaj oni balzamis lin kaj metis lin en ĉerkon en Egiptujo.
1 约瑟伏在他父亲的脸上, 为他哀哭, 与他亲嘴。
2 约瑟吩咐臣仆中作医生的, 用香料包殓了他的父亲。他们就用香料包殓了以色列。
3 这事足足费了四十天, 因为用香料包殓尸体是需要这样长的时间。埃及人为他哀哭了七十天。
4 为他哀哭的日子过了, 约瑟就对法老家里的人说: "我若在你们面前得蒙喜悦, 请你们代我禀告法老说:
5 ‘我父亲曾经叫我起誓, 说: "看哪, 我快要死了; 你要把我埋葬在迦南地, 在我为自己所掘的坟墓里。"现在求你让我上去, 埋葬我的父亲, 之后我必定回来。’"
6 法老说: "你可以上去, 照着你父亲叫你起的誓, 把他埋葬。"
7 于是, 约瑟上去埋葬他的父亲。与他一同上去的, 有法老所有的臣仆, 法老家中的长老, 和埃及地所有的长老,
8 还有约瑟的全家, 他的兄弟们和他父亲的家人; 他们把孩子和牛羊留在歌珊地。
9 又有车辆和马兵与他一同上去, 成了一大队行列。
10 他们到了约旦河东岸的亚达禾场, 就在那里大大地哀悼痛哭。约瑟为他父亲举哀七天。
11 住在那地的迦南人看见了亚达禾场的哀悼, 就说: "这是埃及人一场非常伤痛的哀悼。"因此, 在约旦河东岸的那地方名叫亚伯.麦西。
12 雅各的众子就照着父亲嘱咐他们的去作,
13 把雅各运到迦南地, 葬在麦比拉田间的洞里。那地方在幔利的前面, 是亚伯拉罕向赫人以弗仑买下来作坟地的。
14 约瑟埋葬了他父亲以后, 就和他的众兄弟, 以及所有与他一同上去埋葬他父亲的人都回埃及去了。
15 约瑟的哥哥们看见父亲死了, 就说: "或者约瑟仍然会怀恨我们, 要报复我们从前向他所作的一切恶事。"
16 他们就打发人到约瑟那里, 说: "你父亲未死以前曾经嘱咐说:
17 ‘你们要对约瑟这样说: 从前你的哥哥们恶待你, 求你饶恕他们的过犯和罪恶。现在求你饶恕你父亲 神之仆人的过犯。’"约瑟听见这话就哭了。
18 他的哥哥们也亲自来了, 俯伏在他面前, 说: "看哪, 我们是你的奴仆。"
19 约瑟对他们说: "你们不要害怕, 我怎能代替 神呢?
20 从前你们有意要害我, 但 神有美好的意思在其中, 为要成就今日的光景, 使许多人的性命得以保全。
21 现在你们不要害怕, 我必供养你们和你们的孩子。"于是约瑟用仁慈的话安慰他们。
22 约瑟和他父亲的家人, 都住在埃及。约瑟活了一百一十岁。
23 约瑟见到以法莲的第三代子孙; 玛拿西的儿子玛吉的众子, 也归在约瑟的膝下。
24 约瑟对他的兄弟们说: "我快要死了, 但 神必定眷顾你们, 领你们从这地上到他起誓应许给亚伯拉罕、以撒、雅各之地去。"
25 约瑟又叫以色列的子孙起誓, 说: " 神必定眷顾你们, 那时你们要把我的骸骨从这里带上去应许之地。"
26 约瑟死了, 享寿一百一十岁。人用香料把他包殓了, 放在棺材里, 停在埃及。