1 Jen estas la generaciaro de Esav, kiu ankaŭ estas Edom.
2 Esav prenis siajn edzinojn el la Kanaanidinoj: Adan, filinon de Elon la Ĥetido, kaj Oholibaman, filinon de Ana, filino de Cibeon la Ĥivido,
3 kaj Basmaton, filinon de Iŝmael, fratinon de Nebajot.
4 Kaj Ada naskis al Esav Elifazon, kaj Basmat naskis Reuelon.
5 Kaj Oholibama naskis Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon. Tio estas la filoj de Esav, kiuj naskiĝis al li en la lando Kanaana.
6 Kaj Esav prenis siajn edzinojn kaj siajn filojn kaj siajn filinojn kaj ĉiujn siajn domanojn kaj sian havon kaj ĉiujn siajn brutojn kaj sian tutan akiritaĵon, kiun li akiris en la lando Kanaana; kaj foriris en alian landon, for de sia frato Jakob.
7 Ĉar ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis loĝi kune; kaj la lando, en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de iliaj brutaroj.
8 Kaj Esav ekloĝis sur la monto Seir; Esav estas ankaŭ Edom.
9 Kaj jen estas la generaciaro de Esav, la patro de la Edomidoj, sur la monto Seir:
10 jen estas la nomoj de la filoj de Esav: Elifaz, filo de Ada, edzino de Esav; Reuel, filo de Basmat, edzino de Esav.
11 Kaj la filoj de Elifaz estis: Teman, Omar, Cefo kaj Gatam kaj Kenaz.
12 Kaj Timna estis kromvirino de Elifaz, filo de Esav, kaj ŝi naskis al Elifaz Amalekon. Tio estas la filoj de Ada, edzino de Esav.
13 Kaj jen estas la filoj de Reuel: Naĥat kaj Zeraĥ, Ŝama kaj Miza. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav.
14 Kaj jen estas la filoj de Oholibama, filino de Ana, filino de Cibeon, edzino de Esav: ŝi naskis al Esav Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon.
15 Jen estas la ĉefoj de la filoj de Esav: la filoj de Elifaz, unuenaskito de Esav: ĉefo Teman, ĉefo Omar, ĉefo Cefo, ĉefo Kenaz,
16 ĉefo Koraĥ, ĉefo Gatam, ĉefo Amalek. Tio estas la ĉefoj de Elifaz en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Ada.
17 Kaj jen estas la filoj de Reuel, filo de Esav: ĉefo Naĥat, ĉefo Zeraĥ, ĉefo Ŝama, ĉefo Miza. Tio estas la ĉefoj de Reuel en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav.
18 Kaj jen estas la filoj de Oholibama, edzino de Esav: ĉefo Jeuŝ, ĉefo Jalam, ĉefo Koraĥ. Tio estas la ĉefoj de Oholibama, filino de Ana, edzino de Esav.
19 Tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj ĉefoj. Tio estas Edom.
20 Jen estas la filoj de Seir la Ĥorido, kiuj loĝis en la lando: Lotan kaj Ŝobal kaj Cibeon kaj Ana
21 kaj Diŝon kaj Ecer kaj Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, filoj de Seir, en la lando de Edom.
22 La filoj de Lotan estis: Ĥori kaj Hemam; kaj la fratino de Lotan estis Timna.
23 Kaj jen estas la filoj de Ŝobal: Alvan kaj Manaĥat kaj Ebal, Ŝefo kaj Onam.
24 Kaj jen estas la infanoj de Cibeon: Aja kaj Ana. Tio estas tiu Ana, kiu trovis la varmajn akvojn en la dezerto, kiam li paŝtis la azenojn de sia patro Cibeon.
25 Kaj jen estas la infanoj de Ana: Diŝon, kaj Oholibama, filino de Ana.
26 Kaj jen estas la filoj de Diŝon: Ĥemdan kaj Eŝban kaj Jitran kaj Keran.
27 Jen estas la filoj de Ecer: Bilhan kaj Zaavan kaj Akan.
28 Jen estas la filoj de Diŝan: Uc kaj Aran.
29 Jen estas la ĉefoj de la Ĥoridoj: ĉefo Lotan, ĉefo Ŝobal, ĉefo Cibeon, ĉefo Ana,
30 ĉefo Diŝon, ĉefo Ecer, ĉefo Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, laŭ la ordo de ilia ĉefeco en la lando Seir.
31 Kaj jen estas la reĝoj, kiuj reĝis en la lando de Edom, antaŭ ol aperis reĝoj ĉe la Izraelidoj:
32 En Edom reĝis Bela, filo de Beor, kaj la nomo de lia urbo estis Dinhaba.
33 Kiam Bela mortis, ekreĝis anstataŭ li Jobab, filo de Zeraĥ el Bocra.
34 Kiam mortis Jobab, ekreĝis anstataŭ li Ĥuŝam el la lando de la Temananoj.
35 Kiam mortis Ĥuŝam, ekreĝis anstataŭ li Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; kaj la nomo de lia urbo estis Avit.
36 Kiam mortis Hadad, ekreĝis anstataŭ li Samla el Masreka.
37 Kiam mortis Samla, ekreĝis anstataŭ li Ŝaul el Reĥobot ĉe la Rivero.
38 Kiam mortis Ŝaul, ekreĝis anstataŭ li Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor.
39 Kiam mortis Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor, ekreĝis anstataŭ li Hadar; la nomo de lia urbo estis Pau, kaj la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab.
40 Kaj jen estas la nomoj de la ĉefoj de Esav, laŭ iliaj gentoj, lokoj, kaj nomoj: ĉefo Timna, ĉefo Alva, ĉefo Jetet,
41 ĉefo Oholibama, ĉefo Ela, ĉefo Pinon,
42 ĉefo Kenaz, ĉefo Teman, ĉefo Mibcar,
43 ĉefo Magdiel, ĉefo Iram. Tio estas la ĉefoj de Edom, kiel ili loĝis en la lando, posedata de ili. Esav estis la patro de la Edomidoj.
1 以下是以扫的后代(以扫就是以东):
2 以扫娶了迦南的女子为妻, 就是赫人以伦的女儿亚大, 和希未人祭便的孙女, 亚拿的女儿阿何利巴玛;
3 又娶了以实玛利的女儿、尼拜约的妹妹巴实抹。
4 亚大给以扫生了以利法; 巴实抹生了流珥。
5 阿何利巴玛生了耶乌施、雅兰和可拉。这些都是以扫的儿子, 是在迦南地生的。
6 以扫带着他的众妻子、儿女和家中所有的人, 以及他的牲畜、所有的牲口和他在迦南地所得的一切财产, 离开他的弟弟雅各到别的地方去了。
7 因为他们都有很多财物, 所以不能住在一起; 又因他们牲畜很多的缘故, 他们寄居的地方也容不下他们。
8 于是, 以扫住在西珥山上。以扫就是以东。
9 以下是西珥山以东人的始祖以扫的后代:
10 这些是以扫众子的名称: 以利法是以扫的妻子亚大的儿子, 流珥是以扫的妻子巴实抹的儿子。
11 以利法的儿子是提幔、阿抹、洗玻、迦坦和基纳斯。
12 亭纳是以扫的儿子以利法的妾; 她给以利法生了亚玛力。以上这些人是以扫的妻子亚大的子孙。
13 流珥的儿子是拿哈、谢拉、沙玛和米撒。这些人是以扫的妻子巴实抹的子孙。
14 以下是祭便的孙女、亚拿的女儿、以扫的妻子阿何利巴玛的儿子: 她给以扫生了耶乌施、雅兰和可拉。
15 以下是以扫子孙中的族长: 以扫的长子以利法的子孙中, 有提幔族长、阿抹族长、洗玻族长、基纳斯族长、
16 可拉族长、迦坦族长、亚玛力族长。这些人是以东地以利法的族长, 都是亚大的子孙。
17 以扫的儿子流珥的子孙中, 有拿哈族长、谢拉族长、沙玛族长和米撒族长。这些人是以东地流珥的族长, 都是以扫的妻子巴实抹的子孙。
18 以扫的妻子阿何利巴玛的子孙中, 有耶乌施族长、雅兰族长和可拉族长。这些人是亚拿的女儿、以扫的妻子阿何利巴玛的族长。
19 以上这些人就是以扫的子孙和他们的族长。以扫就是以东。
20 以下是那地原有的居民, 何利人西珥的儿子: 罗坍、朔巴、祭便、亚拿、
21 底顺、以察和底珊。这些人是以东地何利人西珥子孙中的族长。
22 罗坍的儿子是何利和希幔; 罗坍的妹妹是亭纳。
23 朔巴的儿子是亚勒文、玛拿辖、以巴录、示玻和阿南。
24 祭便的儿子是亚雅和亚拿。当年在旷野牧放他父亲祭便的驴, 发现了温泉的, 就是亚拿。
25 亚拿的儿子是底顺; 亚拿的女儿是阿何利巴玛。
26 底顺的儿子是欣但、伊是班、益兰和基兰。
27 以察的儿子是辟罕、撒番和亚干。
28 底珊的儿子是乌斯和亚兰。
29 以下是何利人的族长: 罗坍族长、朔巴族长、祭便族长、亚拿族长、
30 底顺族长、以察族长、底珊族长。这些都是何利人的族长, 在西珥地按着他们的宗族作族长的。
31 以色列人还没有君王统治之前, 在以东地作王的记在下面:
32 比珥的儿子比拉在以东作王, 他的京城名叫亭哈巴。
33 比拉死后, 波斯拉人谢拉的儿子约巴接替他作王。
34 约巴死后, 从提幔地来的户珊接替他作王。
35 户珊死后, 比达的儿子哈达接替他作王; 这哈达就是在摩押原野上击败了米甸人的; 他的京城名叫亚未得。
36 哈达死后, 玛士利加人桑拉接替他作王。
37 桑拉死后, 大河边的利河伯人扫罗接替他作王。
38 扫罗死后, 亚革波的儿子巴勒.哈南接替他作王。
39 亚革波的儿子巴勒.哈南死后, 哈达接替他作王; 他的京城名叫巴乌; 他的妻子名叫米希他别, 是米.萨合的孙女、玛特列的女儿。
40 以下是以扫所出族长的名字(他们是按着自己的家族和住处命名的): 亭纳族长、亚勒瓦族长、耶帖族长、
41 阿何利巴玛族长、以拉族长、比嫩族长、
42 基纳斯族长、提幔族长、米比萨族长、
43 玛基叠族长和以兰族长。这些都是以东人的族长, 在所得作为产业的地上, 按着他们的住处作族长。以东的始祖就是以扫。