1 Kiam Abram havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaŭ Mi kaj estu senpeka.

2 Kaj Mi faros Mian interligon inter Mi kaj vi, kaj Mi multigos vin tre forte.

3 Kaj Abram ĵetis sin vizaĝaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:

4 Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.

5 Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, ĉar Mi faris vin patro de multe da popoloj.

6 Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj reĝoj devenos de vi.

7 Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.

8 Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili.

9 Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj.

10 Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: ĉiu virseksulo ĉe vi estu cirkumcidata.

11 Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi.

12 Kaj en la aĝo de ok tagoj estu cirkumcidata ĉe vi en viaj generacioj ĉiu virseksulo naskita en la domo aŭ aĉetita per mono ĉe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro.

13 Cirkumcidata estu ĉiu naskita en via domo aŭ aĉetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna.

14 Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermiĝos el sia popolo: Mian interligon ĝi rompis.

15 Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed ŝia nomo estu Sara.

16 Kaj Mi benos ŝin, kaj Mi donos de ŝi al vi filon; kaj Mi benos ŝin, kaj de ŝi devenos popoloj, reĝoj de popoloj devenos de ŝi.

17 Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos?

18 Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Iŝmael vivu antaŭ Vi!

19 Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.

20 Ankaŭ pri Iŝmael Mi aŭdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskiĝos de li, kaj Mi devenigos de li grandan popolon.

21 Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en ĉi tiu tempo en la venonta jaro.

22 Kaj Li ĉesis paroli kun li, kaj Dio leviĝis for de Abraham.

23 Kaj Abraham prenis sian filon Iŝmael kaj ĉiujn naskitajn en lia domo kaj ĉiujn aĉetitajn per lia mono, ĉiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio.

24 Kaj Abraham havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio.

25 Kaj lia filo Iŝmael havis la aĝon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita.

26 En tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Iŝmael;

27 kaj ĉiuj liaj domanoj, kiuj naskiĝis en la domo aŭ estis aĉetitaj per mono ĉe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li.

1 亚伯兰九十九岁的时候, 耶和华向他显现, 对他说: "我是全能的 神, 你要在我面前行事为人; 你要作完全人。

2 我要与你立约, 要使你的后裔人丁兴旺。"

3 于是亚伯兰俯伏在地, 神又告诉他, 说:

4 "看哪, 这就是我和你所立的约: 你要作多国的父。

5 你的名不要再叫亚伯兰, 要叫亚伯拉罕, 因为我已经立了你作万国的父。

6 我要使你极其昌盛, 国度因你而立, 君王必从你而出。

7 我要与你, 和你世世代代的后裔, 坚立我的约, 成为永远的约, 使我作你和你的后裔的 神。

8 我要把你现在寄居的地, 就是迦南全地, 赐给你和你的后裔, 作永远的产业, 我也要作他们的 神。"

9 神又对亚伯拉罕说: "你和你世世代代的后裔都要谨守我的约。

10 我与你和你的后裔所立的这约, 是你们应当谨守的, 就是你们所有的男子, 都要受割礼。

11 你们都要割去身上的包皮, 这就是我与你们立约的记号了。

12 你们中间世世代代所有的男子, 无论是在家里生的, 或是用银子从不是属你后裔的外族人买来的, 生下来第八日都要受割礼。

13 在你家里生的, 和你用银子买来的, 都一定要受割礼。这样, 我的约就刻在你们身上, 作永远的约。

14 但不受割礼的男子, 就是没有割去身上的包皮的, 那人必从民中剪除, 因为他违背了我的约。"

15 神又对亚伯拉罕说: "至于你的妻子撒莱, 不要再叫她的名撒莱, 要叫撒拉。

16 我必赐福给她, 也必使她为你生一个儿子; 我要赐福给她, 她也要作多国的母, 万族的君王必从她而出。"

17 亚伯拉罕就俯伏在地, 笑了起来, 心里说: "一百岁的人, 还能生孩子吗?撒拉已经九十岁了, 还能生育吗?"

18 亚伯拉罕对 神说: "愿以实玛利能在你面前活着! "

19 神说: "你的妻子撒拉, 真的要为你生一个儿子, 你要给他起名叫以撒, 我要与他坚立我的约, 作他后裔的永约。

20 至于以实玛利, 我也应允你。看哪, 我已经赐福给他; 我必使他昌盛, 子孙极其众多; 他必生十二个族长; 我也必使他成为大国。

21 但我的约是要和以撒坚立的。这以撒, 就是明年这时候, 撒拉要为你生的。"

22 神和亚伯拉罕说完了话, 就离开他上升去了。

23 就在那一天, 亚伯拉罕照着 神吩咐他的, 给他儿子以实玛利, 和他家里所有的男子, 无论是在家里生的, 或是用银子买来的, 都割去了他们身上的包皮。

24 亚伯拉罕九十九岁的时候, 割去了他身上的包皮。

25 他的儿子以实玛利十三岁的时候, 割去了他身上的包皮。

26 就在那一天, 亚伯拉罕和他的儿子以实玛利, 都受了割礼。

27 亚伯拉罕家里所有的男人, 无论是在家里生的, 或是用银子从外族人买来的, 都与他一同受了割礼。