1 Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi.

2 Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto.

3 Dum oni diras:Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos.

4 Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto;

5 ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo;

6 tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.

7 Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto.

8 Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo.

9 Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo,

10 kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos.

11 Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.

12 Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas,

13 kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia.

14 Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj.

15 Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj.

16 Ĝoju ĉiam;

17 preĝu senĉese;

18 pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

19 Ne estingu la Spiriton;

20 ne malestimu profetaĵojn;

21 elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona;

22 detenu vin de ĉia formo de malbono.

23 Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

24 Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.

25 Fratoj, preĝu por ni.

26 Salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso.

27 Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro.

28 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

1 弟兄们, 论到时候和日期, 不用写什么给你们了。

2 因为你们自己清楚知道, 主的日子来到, 就像夜间的贼来到一样。

3 人正在说平安稳妥的时候, 毁灭性的灾祸就突然临到他们, 好像生产的痛苦临到怀胎的妇人一样, 他们绝不能逃脱。

4 但是弟兄们, 你们不在黑暗里, 以致那日子会临到你们像贼来到一样。

5 你们都是光明之子、白昼之子; 我们不是属于黑夜的, 也不是属于黑暗的。

6 所以, 我们不要沉睡像别人一样, 总要警醒谨慎。

7 因为睡觉的人是在晚上睡, 醉酒的人是在晚上醉;

8 但我们既然属于白昼, 就应当谨慎, 披上信和爱的胸甲, 戴上救恩的盼望作头盔。

9 因为 神不是定意要我们受刑罚("刑罚"原文作"忿怒"), 而是要我们借着我们的主耶稣基督得着救恩。

10 基督替我们死, 使我们无论是醒着或睡着, 都和他一同活着。

11 所以, 你们应该彼此劝慰, 互相造就, 正如你们一向所行的。

12 弟兄们, 我们求你们要敬重那些在你们中间劳苦的人, 就是在主里面治理你们、劝戒你们的人。

13 又因为他们的工作, 你们要用爱心格外尊重他们。你们应当彼此和睦。

14 弟兄们, 我们劝你们, 要警戒游手好闲的人, 勉励灰心丧志的人, 扶助软弱无力的人, 也要容忍所有的人。

15 你们要注意, 不管是谁都不要以恶报恶, 却要在彼此相处和对待众人这方面, 常常追求良善。

16 要常常喜乐,

17 不住祷告,

18 凡事谢恩; 这就是 神在基督耶稣里给你们的旨意。

19 不要熄灭圣灵的感动。

20 不要藐视先知的话语。

21 凡事都要察验, 好的要持守,

22 各样的恶事要远离。

23 愿赐平安的 神亲自使你们完全成圣, 又愿你们整个人: 灵、魂和身体都得蒙保守, 在我们的主耶稣基督再来的时候, 无可指摘。

24 那呼召你们的是信实的, 他必成就这事。

25 弟兄们, 请为我们祷告。

26 要用圣洁的亲嘴问候众弟兄。

27 我凭着主吩咐你们, 要把这封信读给众弟兄听。

28 愿我们主耶稣基督的恩惠与你们同在。