1 Paŭlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:Graco al vi kaj paco.
2 Ni ĉiam dankas Dion pri vi ĉiuj, memorigante pri vi en niaj preĝoj;
3 memorante senĉese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaŭ nia Dio kaj Patro;
4 sciante, fratoj, amataj de Dio, vian elekton,
5 ĉar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaŭ kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni ĉe vi montriĝis pro vi.
6 Kaj vi fariĝis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun ĝojo de la Sankta Spirito;
7 tiel, ke vi fariĝis modelo por ĉiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Aĥaja lando.
8 Ĉar de vi la vorto de la Sinjoro estas diseĥita ne nur en Makedonujo kaj la Aĥaja lando, sed en ĉiu loko via fido al Dio disvastiĝis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion.
9 Ĉar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis ĉe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion,
10 kaj atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.
1 保罗、西拉和提摩太, 写信给帖撒罗尼迦、在父 神和主耶稣基督里的教会。愿恩惠平安临到你们。
2 我们常常为你们众人感谢 神, 祷告的时候提到你们,
3 在我们的父 神面前, 不住地记念你们信心的工作, 爱心的劳苦和因盼望我们主耶稣基督而有的坚忍。
4 神所爱的弟兄们, 我们知道你们是蒙拣选的,
5 因为我们的福音传到你们那里, 不单是借着言语, 也是借着权能, 借着圣灵和充足的信心。为了你们的缘故, 我们在你们中间为人怎样, 这是你们知道的。
6 你们效法了我们, 也效法了主, 在大患难中, 带着圣灵的喜乐接受了真道。
7 这样, 你们就成了马其顿和亚该亚所有信徒的榜样。
8 因为不单主的道从你们那里传遍了马其顿和亚该亚, 就是你们对 神的信心也传遍了各处, 所以我们不用再说什么了。
9 他们都述说你们是怎样接待我们, 而且怎样离弃偶像归向 神, 要服事这位又真又活的 神,
10 并且等候他的儿子从天降临。这就是 神使他从死人中复活, 救我们脱离将来的忿怒的那位耶稣。