1 Ĉar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montriĝis senfrukta;

2 sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto.

3 Ĉar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj ĝi ne estas kun ruzo;

4 sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por plaĉi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

5 Ĉar, kiel vi scias, ni neniam troviĝis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto),

6 nek celante homan gloron ĉe vi aŭ ĉe iu alia, kvankam ni povis esti al vi ŝarĝaj, kiel apostoloj de Kristo.

7 Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn;

8 tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj.

9 Ĉar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon:nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio.

10 Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaŭ, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis ĉe vi kredantoj;

11 kiel vi scias, ke por ĉiu el vi ni estis kiel patro ĉe siaj infanoj, vin admonante kaj kuraĝigante, kaj petegante,

12 ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.

13 Pro ĉi tio ankaŭ ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi, kiuj kredas.

14 Ĉar vi, fratoj, fariĝis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; ĉar tiajn samajn suferojn vi ankaŭ spertis ĉe viaj samlandanoj, kiajn tiuj ĉe la Judoj,

15 kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne plaĉas al Dio, kaj estas kontraŭuloj al ĉiuj homoj;

16 ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili saviĝu, por kompletigi ĉiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero ĝis ekstrema mezuro.

17 Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizaĝon kun multa sopiro;

18 ĉar ni deziris veni al vi; mi, Paŭlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano.

19 Ĉar kio estas nia espero, aŭ ĝojo, aŭ krono de singratulado? Ĉu ĝi ja ne estas vi, antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe lia alveno?

20 Ĉar vi estas nia gloro kaj nia ĝojo.

1 弟兄们, 你们都知道, 我们进到你们那里, 并不是白费工夫的。

2 我们从前在腓立比虽然受了苦, 又被凌辱, 可是靠着我们的 神, 在强烈的反对之下, 仍然放胆向你们述说 神的福音, 这是你们知道的。

3 我们的呼吁, 不是错谬的, 不是污秽的, 也没有诡诈。

4 相反地, 神既然考验过我们, 把福音委托给我们, 我们就传讲, 不像是讨人欢心的, 而是讨那察验我们心思的 神的喜悦。

5 我们从来不说奉承的话, 这是你们知道的, 神可以作证, 我们并没有借故起贪心,

6 也没有向你们或别人求取人的荣誉。

7 我们身为基督使徒的, 虽然有权利受人尊敬, 但我们在你们中间却是谦和的, 就像母亲乳养自己的孩子。

8 我们这样疼爱你们, 不但乐意把 神的福音传给你们, 连自己的性命也乐意给你们, 因为你们是我们所爱的。

9 弟兄们, 你们应该记得我们的辛苦和劳碌; 我们把 神的福音传给你们的时候, 怎样昼夜作工, 免得你们有人受累。

10 我们对你们信的人是多么圣洁、公义、无可指摘, 这是你们和 神都可以作证的。

11 正如你们知道的, 我们是怎样好像父亲对待儿女一样对待你们各人:

12 劝勉你们, 鼓励你们, 叮嘱你们, 要你们行事为人, 配得上那召你们进入他的国和荣耀的 神。

13 我们也为这缘故不住感谢 神, 因为你们接受了我们所传的 神的道, 不认为这是人的道, 而认为这确实是 神的道。这道也运行在你们信的人里面。

14 弟兄们, 你们好像犹太地在基督耶稣里 神的众教会一样, 他们怎样遭受犹太人的迫害, 你们也照样遭受同族人的迫害。

15 这些犹太人杀了主耶稣和众先知, 又把我们赶出来。他们得不到 神的喜悦, 并且和所有的人作对,

16 阻挠我们向外族人传道, 不让他们得救, 以致恶贯满盈。 神的忿怒终必临到他们身上。

17 弟兄们, 我们被迫暂时离开你们, 不过是身体离开, 心却没有离开。我们非常渴望再见到你们。

18 因此, 我们很想到你们那里去, 我保罗也一再想去, 只是撒但阻挡了我们。

19 我们主耶稣再来的时候, 我们在他面前的盼望、喜乐或所夸耀的冠冕是什么呢?不就是你们吗?

20 是的, 你们就是我们的荣耀, 我们的喜乐。