1 Kaj ni turnis nin kaj elmoviĝis en la dezerton en la direkto al la Ruĝa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni ĉirkaŭiris la monton Seir dum longa tempo.
2 Kaj la Eternulo diris al mi jene:
3 Sufiĉe vi ĉirkaŭiris ĉi tiun monton; turnu vin norden;
4 kaj al la popolo donu tian ordonon:Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.
5 Ne komencu batalon kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi el ilia lando eĉ larĝecon de plando; ĉar al Esav Mi donis, kiel heredaĵon, la monton Seir.
6 Manĝaĵon aĉetu de ili pro mono kaj manĝu; kaj eĉ akvon aĉetu de ili pro mono kaj trinku;
7 ĉar la Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.
8 Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laŭ la vojo al la dezerto de Moab.
9 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikaĵon al Moab kaj ne komencu militon kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi heredaĵon el ilia lando; ĉar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedaĵon.
10 (La Emidoj antaŭe loĝis tie, popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj.
11 Ankaŭ ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.
12 Kaj sur Seir loĝis antaŭe la Ĥoridoj; sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaŭ si kaj ekloĝis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia posedaĵo, kiun la Eternulo donis al ili.)
13 Nun leviĝu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared.
14 Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadeŝ-Barnea, ĝis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo.
15 Kaj ankaŭ la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, ĝis ili ĉiuj formortis.
16 Kaj kiam formortis ĉiuj militistoj el inter la popolo,
17 tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:
18 Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,
19 kaj vi alproksimiĝas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikaĵon kaj ne batalu kontraŭ ili, ĉar Mi ne donos al vi heredaĵon el la lando de la Amonidoj; ĉar al la filoj de Lot Mi donis ĝin kiel heredan posedaĵon.
20 (Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaŭ ĝin; Rafaidoj loĝis en ĝi antaŭe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;
21 tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaŭ ili, kaj ili forpelis ilin kaj ekloĝis sur ilia loko;
22 kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, antaŭ kiuj Li ekstermis la Ĥoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj loĝis sur ilia loko ĝis la nuna tago.
23 Kaj la Avidojn, kiuj loĝis en vilaĝoj ĝis Gaza, ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili ekloĝis sur ilia loko.)
24 Leviĝu, elmoviĝu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Siĥonon, la reĝon de Ĥeŝbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraŭ li.
25 De la nuna tago Mi komencos ĵetadi teruron kaj timon antaŭ vi sur la popolojn sub la tuta ĉielo; tiuj, kiuj aŭdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaŭ vi.
26 Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, kun vortoj de paco, dirante:
27 Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laŭ la vojo, mi ne forflankiĝos dekstren nek maldekstren;
28 manĝaĵon vendu al mi pro mono, kaj mi manĝos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos:nur per miaj piedoj mi trairos-
29 kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj loĝas en Ar-ĝis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
30 Sed ne volis Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, tralasi nin, ĉar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.
31 Kaj la Eternulo diris al mi:Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Siĥonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.
32 Kaj Siĥon eliris kontraŭ nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac.
33 Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.
34 Kaj ni militakiris en tiu tempo ĉiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;
35 nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakiraĵon, kaj la rabaĵon el la urboj, kiujn ni militakiris.
36 De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, ĝis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontraŭstari al ni:ĉion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;
37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimiĝis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al ĉio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.
1 "以后, 我们照着耶和华吩咐我的, 回转过来, 沿着往红海的路起程到旷野去; 我们在西珥山绕行了很多日子。
2 耶和华对我说:
3 ‘你们绕行这山的日子已经够了; 现在要转向北去。
4 你要吩咐人民说: "你们的兄弟以扫的子孙, 住在西珥, 你们现在要经过他们的境界; 他们必惧怕你们, 所以你们要十分谨慎。
5 不要与他们争执; 他们的地, 连脚掌那么大的一块, 我都不给你们, 因为我已经把西珥山赐给以扫作产业。
6 你们要用银子向他们买食物吃; 也要用银子向他们买水喝。
7 因为耶和华你的 神, 对于你手里所作的一切事, 都已经赐福给你; 他也知道你怎样走这大旷野; 这四十年来, 耶和华你们的 神常与你同在, 使你毫无缺乏。"’
8 "于是我们离开我们住在西珥的兄弟以扫的子孙, 继续前行; 沿着亚拉巴的路, 到了以拉他和以旬.迦别, 然后转向摩押旷野的路去。
9 耶和华对我说: ‘你不可敌视摩押人, 也不可与他们争战; 他们的地我不赐给你作产业, 因为我已经把亚珥赐给了罗得的子孙作产业。
10 (以前有以米人住在那里, 这族人人数众多, 身体高大, 像亚衲族人一样。
11 这以米人, 像亚衲族人一样, 也算为利乏音人; 但摩押人称他们为以米人。
12 以前何利人也住在西珥, 但以扫的子孙占领了他们的产业, 消灭了他们, 住在他们那里, 就像以色列在耶和华赐给他们作产业的地上所行的一样。)
13 现在你们要起来, 过撒烈溪。’于是我们过了撒烈溪。
14 自从我们离开加低斯.巴尼亚, 直到过了撒烈溪的日子, 共有三十八年, 等到那世代的战士都从营中灭绝为止, 正像耶和华向他们所起的誓一样。
15 耶和华的手攻击了他们, 把他们从营中除灭, 直到灭尽为止。
16 "所有战士都从民中死尽以后,
17 耶和华就对我说:
18 ‘你今天要经过摩押的境界亚珥;
19 你走近亚扪人面前的时候, 不可敌视他们, 也不可与他们争执; 亚扪人的地我不赐给你们作产业, 因为我已经把那地赐给了罗得的子孙作产业。
20 (那地也算为利乏音人的地, 以前利乏音人住在那里, 但亚扪人称他们为散送冥。
21 这族人人数众多, 身体高大, 像亚衲族人一样; 但耶和华从亚扪人面前消灭了他们, 亚扪人就占领了他们的地业, 住在那里,
22 好像耶和华从前为住在西珥的以扫的子孙所作的一样, 就是把何利人从他们面前消灭, 他们就占领了他们的地业, 住在他们那里, 直到今日。
23 还有亚卫人, 原先住在迦萨附近的各村庄里, 有从迦斐托出来的迦斐托人把他们消灭了, 住在他们那里。)
24 现在你要起来, 出发, 过亚嫩谷; 看哪, 我已经把亚摩利人希实本王西宏和他的土地, 交在你的手里了; 你要开始占领那地作产业, 与他争战。
25 就在今天, 我要使天下万民听见你的消息都惊慌惧怕, 而且因你的缘故发抖疼痛。’
26 "我从基底莫的旷野, 派使者到希实本王西宏那里去, 用和平的话说:
27 ‘求你让我从你的地经过; 我只走大道, 不偏左也不偏右。
28 你可以按着价钱把食物卖给我吃, 也可以按着价钱把水卖给我喝; 只要让我步行过去就是了;
29 好像住在西珥的以扫子孙, 和住在西珥的摩押人待我一样, 等我过约旦河, 进到耶和华我们的 神赐给我们的地去。’
30 但是希实本王西宏不肯让我们从他那里经过, 因为耶和华我们的 神使他的心意顽固, 使他的心刚硬, 为要把他交在你的手里, 像今日一样。
31 耶和华对我说: ‘看哪, 我已经把西宏和他的地交给你了, 你可以占领他的地作产业。’
32 "那时西宏和他所有的人民都出来, 攻击我们, 在雅杂与我们作战。
33 耶和华我们的 神把他交给了我们, 我们就把他、他的儿子们和他所有的人民都击杀了。
34 那时我们夺取了他所有的城邑, 把每一座城, 连男带女, 以及小孩子都全部毁灭, 没有留下一个存活的;
35 只留下我们掠为己有的牲畜, 和我们夺取城邑所得的战利品。
36 从亚嫩谷旁边的亚罗珥和谷中的城, 直到基列, 没有一座城太高, 是我们不能攻下的; 耶和华我们的 神把这一切都交给我们了。
37 只有亚扪人的地, 雅博河一带的地方, 和山地的城市, 以及耶和华我们的 神吩咐我们不可去的地方, 我们都没有走近。"