1 Kaj ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Kaj eliris kontraŭ nin Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei.
2 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne timu lin; ĉar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon.
3 Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaŭ Ogon, la reĝon de Baŝan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis ĉe li.
4 Kaj ni militakiris tiam ĉiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili:sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Baŝana.
5 Ĉiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj.
6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn;
7 sed ĉiujn brutojn kaj la rabaĵon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakiraĵon.
8 Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du reĝoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon
9 (la Cidonanoj nomas Ĥermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas ĝin Senir),
10 ĉiujn urbojn sur la ebenaĵo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Baŝana.
11 (Ĉar nur Og, la reĝo de Baŝan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen ĝi estas en Raba de la Amonidoj:naŭ ulnoj estas ĝia longeco kaj kvar ulnoj estas ĝia larĝeco, laŭ la ulnoj de viro.)
12 Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo:de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun ĝiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj;
13 kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Baŝanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Baŝanon oni nomas lando de Rafaidoj.
14 Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj li donis al Baŝan laŭ sia nomo la nomon Vilaĝoj de Jair, tiel estas ĝis nun.)
15 Kaj al Maĥir mi donis Gileadon.
16 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead ĝis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaŭ ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
17 kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret ĝis la maro de la ebenaĵo, la Sala Maro, ĉe la bazo de Pisga en la oriento.
18 Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante:La Eternulo, via Dio, donis al vi ĉi tiun landon, por ke vi posedu ĝin; armitaj iru antaŭ viaj fratoj la Izraelidoj, ĉiuj militkapablaj.
19 Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj-mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn-restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi;
20 ĝis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaŭ ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros ĉiu al sia posedaĵo, kiun mi donis al vi.
21 Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante:Viaj okuloj vidis ĉion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du reĝoj; tiel la Eternulo faros al ĉiuj regnoj, kiujn vi trairos.
22 Ne timu ilin; ĉar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
23 Kaj mi preĝis al la Eternulo en tiu tempo, dirante:
24 Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; ĉar kie estas dio en la ĉielo aŭ sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco?
25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.
26 Sed la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj la Eternulo diris al mi:Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio.
27 Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; ĉar vi ne transiros ĉi tiun Jordanon.
28 Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuraĝigu lin, ĉar li transiros antaŭ ĉi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.
29 Kaj ni restis en la valo, kontraŭ Bet-Peor.
1 "后来我们回转过来, 沿着到巴珊的路上去; 巴珊王噩和他的众民, 都出来迎着我们, 在以得来与我们作战。
2 耶和华对我说: ‘你不要怕他, 因为我已经把他和他的众民, 以及他的土地, 都交在你的手里; 你要待他, 像从前你待希实本的亚摩利人的王西宏一样。’
3 于是耶和华我们的 神也把巴珊王噩和他的众民都交在我们的手里; 我们击杀了他们, 没有留下一个存活的人。
4 那时, 我们掠夺了他所有的城; 在巴珊王噩的国土里, 亚珥歌的全境, 共有六十座城, 没有一座城不被我们所夺。
5 这些城都是以高墙作堡垒, 有城门, 有门闩; 此外, 还有很多没有城墙的乡村。
6 我们把这些都灭尽, 像从前我们待希实本王西宏一样, 把各城中的男女和小孩子都灭尽。
7 只有城中所有的牲畜和夺得的财物, 都掠为己有。
8 那时, 我们从约旦河东亚摩利人的两个王手里, 把从亚嫩谷直到黑门山的地夺了过来,
9 (西顿人称黑门山为西连, 亚摩利人却称它为示尼珥。)
10 就是夺了平原上所有的城市, 基列全境和巴珊全境, 直到撒迦和以得来, 这都是巴珊王噩国内的城市。
11 (利乏音人的余民中, 只留下巴珊王噩一人; 看哪, 他的床是铁的, 长四公尺, 宽两公尺, 这是按一般的尺寸量度, 现在不是还在亚扪人的拉巴吗?)
12 "那时, 我们占领了那地, 从亚嫩谷旁边的亚罗珥起, 我把基列山地的一半和其中的城市, 都给了流本人和迦得人。
13 基列其余的地方和巴珊全境, 就是噩王的国土, 我都给了玛拿西半个支派。亚珥歌全境就是巴珊全境, 这叫作利乏音人的地。
14 玛拿西的儿子睚珥, 占了亚珥歌全境, 直到基述人和玛迦人的边界, 就按着自己的名字称巴珊全境为哈倭特.睚珥, 直到今日。
15 我又把基列给了玛吉。
16 从基列到亚嫩谷, 以谷的中心为界, 直到亚扪人边界的雅博河, 我都给了流本人和迦得人;
17 又把亚拉巴, 和以约旦河为界, 从基尼烈直到亚拉巴海, 就是盐海, 在毗斯迦山坡下东边的地方, 都给了他们。
18 "那时, 我吩咐你们: ‘耶和华你们的 神, 已经把这地赐给你们作产业了; 你们所有的战士, 都要预备好, 在你们的兄弟以色列人面前过河去。
19 只有你们的妻子、小孩子和牲畜, 可以留在我赐给你们的城里。
20 直到耶和华使你们的兄弟, 像你们一样得了安身的地方; 他们也占领了耶和华你们的 神在约旦河西赐给他们的地, 然后你们各人才可以回到我赐给你们作产业的地去。’
21 那时, 我吩咐约书亚: ‘你亲眼看见了耶和华你们的 神向这两个王所行的一切; 耶和华也必向你正要去的各国照样行。
22 你们不要怕他们, 因为耶和华你们的 神要为你们作战。’
23 "那时, 我恳求耶和华, 说:
24 ‘主耶和华啊, 你已经把你的伟大和你有能力的手显给你的仆人看; 在天上地下, 哪一个神能有像你所作的工作, 能有像你所行的奇事呢?
25 求你让我过去, 看看约旦河西的美地, 就是那美好的山地和黎巴嫩。’
26 但耶和华为了你们的缘故, 向我发怒, 不听我的恳求; 耶和华对我说: ‘罢了, 不要向我再提这事了。
27 你要上毗斯迦山顶去, 举目向东、南、西、北, 亲眼观看, 因为你不能过这约旦河。
28 你却要吩咐约书亚, 坚固他, 鼓励他, 因为他要在这人民前面过河去, 使他们承受你看见的这地。’
29 于是我们住在伯.毗珥对面的谷中。"