1 Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, ĉar ĝi Lin ne konis.

2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas.

3 Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.

4 Ĉiu, kiu faras pekon, faras ion kontraŭ la leĝo; kaj peko estas kontraŭleĝeco.

5 Kaj vi scias, ke li elmontriĝis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li.

6 Ĉiu, kiu restas en li, ne pekas; ĉiu pekanto lin ne vidis, nek lin konas.

7 Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel li estas justa;

8 kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo.

9 Ĉiu, kiu naskiĝis de Dio, ne faras pekon, ĉar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, ĉar li naskiĝis de Dio.

10 Jen kiel evidentiĝas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo:ĉiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton.

11 Ĉar jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco:ke ni amu unu la alian;

12 ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? Ĉar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj.

13 Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas.

14 Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto.

15 Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li.

16 Per ĉi tio ni konas amon:ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj.

17 Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li?

18 Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero.

19 Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaŭ Li

20 en ĉio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; ĉar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias ĉion.

21 Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuraĝon antaŭ Dio;

22 kaj ĉion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, ĉar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio plaĉas antaŭ Li.

23 Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.

24 Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni:per la Spirito, kiun Li donis al ni.

1 你们看, 父赐给我们的是怎样的爱, 就是让我们可以称为 神的儿女, 我们也真是他的儿女。因此, 世人不认识我们, 是因为他们不认识父。

2 亲爱的, 现在我们是 神的儿女, 将来怎样, 还没有显明; 然而我们知道: 主若显现, 我们必要像他, 因为我们必要看见他本来是怎样的。

3 凡对他存着这盼望的, 就洁净自己, 像他一样的洁净。

4 凡是犯罪的, 就是作了不法的事; 罪就是不法。

5 你们知道主曾经显现, 为要除掉罪, 他自己却没有罪。

6 凡是住在他里面的, 就不犯罪; 凡犯罪的, 是未曾见过他, 也不认识他。

7 孩子们, 不要受人欺骗, 行义的才是义人, 正如主是公义的。

8 犯罪的是出于魔鬼, 因为魔鬼从起初就犯罪。因此, 神的儿子显现了, 是要除灭魔鬼的作为。

9 凡是从 神生的, 就不犯罪, 因为 神的生命在他里面; 他也不能犯罪, 因为他是从 神生的。

10 这样, 谁是 神的儿女, 谁是魔鬼的儿女, 就很明显了。凡不行义的, 就不是出于 神, 不爱弟兄的, 也是这样。

11 我们应当彼此相爱, 因为这是你们从起初听见的信息。

12 不要像该隐, 他是属于那恶者的, 他又杀了自己的弟弟。为什么杀他呢?因为他自己的行为是恶的, 弟弟的行为是义的。

13 弟兄们, 世人若恨你们, 不要希奇。

14 我们因为爱弟兄, 就知道我们已经出死入生了; 不爱弟兄的, 仍然住在死中。

15 凡恨弟兄的, 就是杀人的。你们知道, 杀人的在他里面没有永生。

16 主为我们舍命, 这样, 我们就知道什么是爱; 我们也应当为弟兄舍命。

17 凡有世上财物的, 看见弟兄穷乏, 却硬着心肠不理, 他怎能说他心里有 神的爱呢?

18 孩子们, 我们爱人, 不要只在言语和舌头上, 总要在行动和真诚上表现出来。

19 这样, 我们就知道我们是属于真理的。即使我们的心责备我们, 在 神面前我们也可以心安理得, 因为他比我们的心大, 他知道一切。

21 亲爱的, 我们的心若不责备我们, 在 神面前我们就可以坦然无惧了。

22 凡我们所求的, 就必从他得着, 因为我们遵守他的命令, 作他所喜悦的事。

23 神的命令, 就是要我们信他的儿子耶稣基督的名, 并且照着他的吩咐彼此相爱。

24 凡是遵守 神命令的, 就住在 神里面, 神也住在他里面。凭着 神所赐给我们的圣灵, 我们就可以知道 神住在我们里面。