1 Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio; kaj ĉiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaŭ la naskiton el Li.

2 Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn.

3 Ĉar jen estas la amo al Dio:ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.

4 Ĉar ĉio, kio el Dio naskiĝis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon:nia fido.

5 Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio?

6 Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango.

7 Kaj la Spirito estas la atestanto, ĉar la Spirito estas la vero.

8 Ĉar tri estas la atestantoj:la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas.

9 Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; ĉar jen estas la atesto de Dio:ke Li atestis pri Sia Filo.

10 Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo.

11 Kaj jen estas la atesto:ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo.

12 Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.

13 Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio.

14 Kaj jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaŭ Li:ke se ni ion petas laŭ lia volo, Li nin aŭskultas;

15 kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin aŭskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li.

16 Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu.

17 Ĉia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al morto.

18 Ni scias, ke ĉiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tuŝas.

19 Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kuŝas en la malbonulo.

20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

21 Infanetoj, gardu vin kontraŭ idoloj.

1 凡信耶稣是基督的, 都是从 神生的, 凡爱那生他的, 也必爱那从他而生的。

2 我们若爱 神, 并且遵行他的命令, 就知道我们是爱 神的儿女了。

3 我们遵守 神的命令, 就是爱他了; 而且他的命令是不难遵守的,

4 因为凡从 神生的就胜过世界。使我们胜过世界的, 就是我们的信心。

5 胜过世界的是谁呢?不就是那信耶稣是 神的儿子的吗?

6 那借着水和血来的就是耶稣基督, 不是单用水, 而是用水又用血; 作见证的是圣灵, 因为圣灵就是真理。

7 原来作见证的有三样,

8 就是圣灵、水和血, 这三样是一致的。

9 我们若接受人的见证, 神的见证就更强而有力了, 因为这是 神为他的儿子作的见证。

10 信 神的儿子的, 就有这见证在他心里; 不信 神的, 就是把 神当作说谎的, 因为他不信 神为他儿子所作的见证。

11 这见证就是 神已经把永远的生命赐给我们, 这生命是在他儿子里面的。

12 凡有 神儿子的, 就有生命; 没有 神儿子的, 就没有生命。

13 我把这些事写给你们信 神的儿子之名的人, 是要你们知道自己有永生。

14 如果我们照着 神的旨意祈求, 他必听我们; 这就是我们对 神所存的坦然无惧的心。

15 既然他听我们的祈求, 我们就知道, 我们无论求什么, 他必赐给我们。

16 如果有人看见弟兄犯了不至于死的罪, 他就要祈求, 神必因他的缘故, 把生命赐给那些犯了不至于死的罪的人; 有至于死的罪, 我不说他应当为那罪祈求。

17 一切不义都是罪, 但也有不至于死的罪。

18 我们知道凡从 神生的就不犯罪, 而且从 神生的那一位也必保守他, 连那恶者也不能碰他。

19 我们知道我们是属于 神的, 而整个世界是伏在那恶者手下。

20 我们知道 神的儿子已经来了, 并且赐给我们悟性, 使我们能认识那位真实者。我们也在那位真实者里面, 就是在他儿子耶稣基督里面。这一位就是真神, 也是永远的生命。

21 孩子们, 你们要保守自己远离偶像。