1 Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:
2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al ĝi la predikon, kiun Mi diros al vi.
3 Tiam Jona leviĝis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo ĉe Dio; ĝi havis la grandecon de tri tagoj da irado.
4 Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris:Post kvardek tagoj Nineve pereos.
5 La loĝantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakaĵon, de la grandaj ĝis la malgrandaj inter ili.
6 Kiam tion aŭdis la reĝo de Nineve, li leviĝis de sia trono, demetis de si sian reĝan veston, kovris sin per sakaĵo, kaj sidiĝis sur cindro.
7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la reĝo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la ŝafoj, gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu kaj ne trinku akvon;
8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakaĵo, kaj voku forte al Dio, kaj ĉiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortaĵoj de siaj manoj:
9 eble Dio bedaŭros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.
10 Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedaŭris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.
1 耶和华的话再次临到约拿, 说:
2 "起来! 到尼尼微大城去, 向其中的居民宣告我所吩咐你的话。"
3 约拿就动身, 照耶和华的话往尼尼微去了, 这尼尼微是一座极大的城("是一座极大的城"或译: "在 神面前是一座大城"), 要三天才能走完。
4 约拿进城, 走了一天, 就宣告说: "再过四十天, 尼尼微就要毁灭了。"
5 尼尼微人信了("信了"或译: "信服") 神, 就宣告禁食, 从大到小, 都穿上麻衣。
6 这事传到尼尼微王那里, 他就起来, 离开宝座, 脱去王袍, 披上麻衣, 坐在炉灰中。
7 他又传谕全尼尼微, 说: "王和大臣有令: ‘人、畜、牛、羊, 都不准尝什么, 不准吃, 也不准喝。
8 不论人畜, 都要披上麻衣; 各人要恳切呼求 神, 悔改, 离开恶行, 摒弃手中的强暴。
9 或者 神回心转意, 不发烈怒, 使我们不致灭亡。’"
10 神看见他们所作的, 就是悔改离开恶行, 神就转意, 不把所说的灾祸降在他们身上了。