1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo post la morto de la du filoj de Aaron, kiam ili venis antaŭ la Eternulon kaj mortis.

2 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al via frato Aaron, ke li ne en ĉiu tempo eniru en la sanktejon malantaŭ la kurtenon, antaŭ la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; ĉar en nubo Mi aperados super la fermoplato.

3 Kun jeno Aaron venadu en la sanktejon:kun bovido por pekofero kaj kun virŝafo por brulofero.

4 Sanktan linan ĥitonon li surmetu sur sin, kaj linaj pantalonoj estu sur lia korpo, kaj per lina zono li zonu sin, kaj linan cidaron li havu sur la kapo:tio estas sanktaj vestoj. Kaj li banu en akvo sian korpon kaj surmetu ilin sur sin.

5 Kaj de la komunumo de la Izraelidoj li prenu du kaprojn por pekofero kaj unu virŝafon por brulofero.

6 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon.

7 Kaj li prenos la du kaprojn, kaj starigos ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

8 Kaj Aaron faros lotojn pri la du kaproj:unu loton por la Eternulo kaj la duan loton por Azazel.

9 Kaj Aaron alportos la kapron, sur kiun falis la loto por la Eternulo, kaj li oferfaros ĝin kiel pekoferon.

10 Kaj la kapron, sur kiun falis la loto por Azazel, li starigu vivan antaŭ la Eternulo, por fari super ĝi pekliberigon kaj forsendi ĝin al Azazel en la dezerton.

11 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj buĉos sian bovidon de pekofero.

12 Kaj li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, kiu staras antaŭ la Eternulo, kaj plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso, kaj li enportos tion malantaŭ la kurtenon.

13 Kaj li metos la incenson sur la fajron antaŭ la Eternulon, kaj nubo de la incenso kovros la fermoplaton, kiu estas sur la kesto de atesto, por ke li ne mortu.

14 Kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato, kaj antaŭ la fermoplato li aspergos sep fojojn per la sango, kiu estos sur lia fingro.

15 Kaj li buĉos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos ĝian sangon malantaŭ la kurtenon, kaj agos kun ĝia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per ĝi sur la fermoplaton kaj antaŭ la fermoplato.

16 Kaj li pekliberigos la sanktejon koncerne la malpuraĵojn de la Izraelidoj kaj iliajn krimojn, en ĉiuj iliaj pekoj; kaj tiel li agos kun la tabernaklo de kunveno, kiu estas inter ili, meze de iliaj malpuraĵoj.

17 Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno, kiam li eniros, por pekliberigi la sanktejon, ĝis li eliros. Kaj li pekliberigos sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de Izrael.

18 Kaj li eliros al la altaro, kiu estas antaŭ la Eternulo, kaj pekliberigos ĝin; kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj el la sango de la kapro, kaj metos ĝin sur la kornojn de la altaro ĉirkaŭe.

19 Kaj li aspergos ĝin sep fojojn per la sango, kiu estas sur lia fingro, kaj li purigos ĝin kaj sanktigos ĝin de la malpuraĵoj de la Izraelidoj.

20 Kiam li finos la pekliberigadon de la sanktejo kaj de la tabernaklo de kunveno kaj de la altaro, li alkondukos la vivan kapron;

21 kaj Aaron metos siajn ambaŭ manojn sur la kapon de la viva kapro kaj konfesos super ĝi ĉiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj ĉiujn iliajn krimojn kaj ĉiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la kapon de la kapro kaj forsendos ĝin per speciala homo en la dezerton.

22 Kaj la kapro forportos sur si ĉiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikiĝan; kaj li foririgos la kapron en la dezerton.

23 Kaj Aaron eniros en la tabernaklon de kunveno, kaj demetos de si la linajn vestojn, kiujn li surmetis, enirante en la sanktejon, kaj li restigos ilin tie.

24 Kaj li banos sian korpon en akvo sur sankta loko, kaj li surmetos sur sin siajn vestojn, kaj eliros kaj oferfaros sian bruloferon kaj la bruloferon de la popolo, kaj li pekliberigos sin kaj la popolon.

25 Kaj la sebon de la pekofero li fumbruligu sur la altaro.

26 Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.

27 Kaj la propekan bovidon kaj la propekan kapron, kies sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon, oni elportu ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro ilian felon kaj ilian karnon kaj ilian malpuraĵon.

28 Kaj tiu, kiu forbruligis ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.

29 Kaj tio estu por vi eterna leĝo:en la sepa monato, en la deka tago de la monato, premu viajn animojn, kaj faru nenian laboron, nek la indiĝeno, nek la fremdulo, kiu loĝas inter vi.

30 Ĉar en tiu tago oni vin pekliberigos, por purigi vin; de ĉiuj viaj pekoj antaŭ la Eternulo vi fariĝos puraj.

31 Sabato de plena ripozo ĝi estu por vi; kaj premu viajn animojn; ĝi estu leĝo por eterne.

32 Pekliberigos la pastro, kiu estas sanktoleita, kaj kiu estas konsekrita, por pastri anstataŭ sia patro; kaj li surmetos sur sin la linajn vestojn, la sanktajn vestojn.

33 Kaj li pekliberigos la plej sanktan sanktejon kaj la tabernaklon de kunveno, kaj la altaron li pekliberigos; kaj la pastrojn kaj la tutan popolon de la komunumo li pekliberigos.

34 Kaj tio estu por vi leĝo eterna:pekliberigi la Izraelidojn koncerne iliajn pekojn unu fojon en jaro. Kaj li faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

1 亚伦的两个儿子走近耶和华面前而死亡以后, 耶和华对摩西说:

2 "你要告诉你的哥哥亚伦, 不可随时进入圣所的幔子里面, 到约柜上的施恩座, 免得他死亡, 因为我在施恩座上的彩云中显现。

3 亚伦进入圣所时要带一头公牛犊作赎罪祭, 一只公绵羊作燔祭。

4 他要穿上细麻布的圣内袍, 也要把细麻布的裤子穿在身上, 腰束细麻布的带子, 头戴细麻布礼冠; 这些就是圣衣。他要先用水洗身, 然后才穿上圣衣。

5 他要从以色列的会众中, 取两只公山羊作赎罪祭, 一只公绵羊作燔祭。

6 亚伦为自己的罪献上作赎罪祭的公牛, 为自己和家人赎罪,

7 然后把两只公山羊牵来, 放在会幕门口, 耶和华的面前;

8 亚伦要为这两只山羊抽签: 一签归耶和华, 另一签归阿撒泻勒("阿撒泻勒"是希伯来文音译, 这字原意不能确定)。

9 亚伦要把那抽签归耶和华的山羊, 献作赎罪祭。

10 至于那抽签归阿撒泻勒的山羊, 却要活活地摆在耶和华面前, 用来赎罪, 然后叫人把它送到旷野, 归阿撒泻勒。

11 "亚伦要先为自己献上作赎罪祭的公牛, 为自己和家人赎罪, 他要把那为自己作赎罪祭的公牛宰杀。

12 从耶和华面前的祭坛上, 拿一个盛满火炭的香炉, 又拿一捧捣细的芬芳香料, 带进幔子里,

13 在耶和华面前把香放在火上, 使香的烟云遮掩约柜上的施恩座, 免得他死亡。

14 他要取些公牛的血, 用指头弹在施恩座的东面, 再用指头在施恩座的前面, 弹血七次。

15 "然后他要宰杀那为人民作赎罪祭的公山羊, 把血带进幔子里, 弹羊血在施恩座的上面和施恩座的前面, 好像弹公牛的血一样。

16 他要为圣所赎罪, 使圣所脱离以色列人的不洁和他们的过犯, 就是他们的一切罪孽。然后他又要为会幕同样的赎罪。因为会幕和他们在一起, 在他们的不洁中间。

17 他进入至圣所赎罪的时候, 会幕里不可有人; 直到他为自己和家人, 以及以色列全体会众, 赎了罪出来为止。

18 他出来, 就到耶和华面前的祭坛那里, 为坛赎罪。他要取一点公牛的血和山羊的血, 抹祭坛的四角。

19 又用指头向祭坛弹血七次, 洁净祭坛, 使它分别为圣, 脱离以色列人的不洁。

20 "亚伦为圣所、会幕和祭坛赎了罪以后, 就要把那只活山羊献上。

21 亚伦两手按在那只活山羊头上, 承认以色列人的一切罪孽和他们的过犯, 就是他们一切罪孽。把它们都归在那山羊的头上; 然后经由已预定的人, 把羊送到旷野里去。

22 那只山羊就担当他们的一切罪孽, 把它们带到一个完全隔离的地; 所以那人要把那只山羊送到旷野里去。

23 "亚伦要进会幕, 把他进圣所时所穿的细麻布衣服脱下, 放在那里。

24 然后在圣洁的地方用水洗身, 穿回自己的衣服出来, 把自己的燔祭和众民的燔祭献上, 为自己和众民赎罪。

25 赎罪祭牲的脂肪, 他要焚烧在祭坛上。

26 那送走归阿撒泻勒的山羊的人, 要洗净自己的衣服, 用水洗身, 然后才可以进到营里。

27 那作赎罪祭的公牛和作赎罪祭的公山羊, 它们的血既然被带进去为圣所赎罪, 它们的身体就要搬出营外去; 它们的皮、肉和粪都要用火烧掉。

28 那烧祭牲的人要洗净自己的衣服, 用水洗身, 然后才可以进营。

29 "每逢七月十日, 你们要刻苦己心, 无论是本地人, 或是寄居在你们中间的外人, 什么的工, 你们都不可作, 这要作你们永远的律例。

30 因为在这一天, 他要为你们赎罪, 使你们洁净, 脱离你们一切罪孽, 使你们在耶和华面前成为洁净。

31 这是完全休歇的安息, 你们要刻苦己心。这是永远的律例。

32 那被膏立, 承受圣职, 接替他父亲作祭司的, 要穿上细麻布衣服, 就是圣洁的衣服, 进行赎罪。

33 他要为至圣所赎罪, 又为会幕和祭坛赎罪, 以及为祭司们和全体会众赎罪。

34 每年一次, 要因以色列人一切的罪, 为他们赎罪。这是你们永远的律例。"于是亚伦照着耶和华吩咐摩西的去行。