1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili:Sanktaj estu, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.
3 Ĉiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.
4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio.
5 Kaj kiam vi buĉos pacoferon al la Eternulo, buĉu ĝin, por akiri plaĉon.
6 En la tago de la oferado ĝi estu manĝata kaj en la morgaŭa tago; sed tion, kio restis ĝis la tria tago, oni forbruligu per fajro.
7 Sed se oni ĝin manĝos en la tria tago, ĝi estos abomenaĵo, ĝi ne plaĉos.
8 Kaj ĝia manĝinto portos sur si sian malbonagon, ĉar li malhonoris la sanktaĵon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermiĝos el sia popolo.
9 Kaj kiam vi rikoltos rikoltaĵon de via tero, ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo, kaj la restaĵon de via rikoltaĵo ne forkolektu.
10 Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malriĉulo kaj por la fremdulo restigu ilin:Mi estas la Eternulo, via Dio.
11 Ne ŝtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.
12 Kaj ne ĵuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.
13 Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu ĉe vi ĝis mateno.
14 Ne malbenu surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon; timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.
15 Ne faru maljustaĵon en la juĝado, ne estu partia por malriĉulo kaj ne estimu potenculon; juste juĝu vian proksimulon.
16 Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraŭ la sango de via proksimulo:Mi estas la Eternulo.
17 Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.
18 Ne faru venĝon kaj ne portu koleron kontraŭ la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem:Mi estas la Eternulo.
19 Miajn leĝojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.
20 Se viro kuŝas kun virino pro semo, kaj ŝi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraŭ ne elaĉetita aŭ ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, ĉar ŝi ne estis libera.
21 Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaŭ la pordon de la tabernaklo de kunveno virŝafon kiel pekoferon.
22 Kaj la pastro pekliberigos lin per la virŝafo de pekofero antaŭ la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.
23 Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon manĝodonan, tiam rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaŭ konsekritaj, ili ne estu manĝataj.
24 En la kvara jaro ĉiuj ĝiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.
25 Sed en la kvina jaro vi povas manĝi ĝiajn fruktojn, kolektante por vi ĝiajn produktaĵojn:Mi estas la Eternulo, via Dio.
26 Ne manĝu kun sango; ne aŭguru kaj ne antaŭdiru sorĉe.
27 Ne ĉirkaŭtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.
28 Entranĉojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi:Mi estas la Eternulo.
29 Ne senhonorigu vian filinon, prostituante ŝin; por ke la lando ne fariĝu prostituista kaj por ke la lando ne pleniĝu de malĉasteco.
30 Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu:Mi estas la Eternulo.
31 Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.
32 Antaŭ grizulo stariĝu, kaj respektu la vizaĝon de maljunulo, kaj timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.
33 Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.
34 Kiel indiĝeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu ekloĝis ĉe vi, kaj amu lin kiel vin mem, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.
35 Ne faru maljustaĵon en la juĝo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso.
36 Pesilo ĝusta, peziloj ĝustaj, efo ĝusta, kaj hino ĝusta estu ĉe vi:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.
37 Kaj observu ĉiujn Miajn leĝojn kaj ĉiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.
1 耶和华对摩西说:
2 "你要告诉以色列全体会众, 对他们说: 你们要分别为圣, 因为我耶和华你们的 神是圣洁的。
3 各人要孝敬父母, 也要谨守我的安息日; 我是耶和华你们的 神。
4 你们不可转向偶像, 也不可为自己铸造神像; 我是耶和华你们的 神。
5 "如果你们献平安祭给耶和华, 要使你们所献的蒙悦纳。
6 祭牲的肉, 要在你们献的那一天和第二天吃; 如果有剩下的, 到了第三天, 就要用火烧掉。
7 如果在第三天吃平安祭肉, 这祭肉已经成为不洁净, 不蒙悦纳。
8 那吃祭肉的人, 要担当自己的罪责, 因为他亵渎了耶和华的圣物; 那人必从自己的族人中被剪除。
9 "你们收割庄稼的时候, 不可把角落的谷物都割尽, 也不可拾取收割时遗下的。
10 不可把你葡萄园的果子都摘尽, 也不可拾取你葡萄园中掉下的; 要把它们留给穷人和寄居的外人; 我是耶和华你们的 神。
11 "你们不可偷窃, 不可欺骗, 不可彼此说谎。
12 不可奉我的名起假誓, 亵渎你 神的名; 我是耶和华。
13 "不可欺压你的邻舍, 也不可抢夺他的东西; 雇工的工钱, 不可扣留在你那里到早晨。
14 不可咒骂聋子, 也不可把绊脚石放在瞎子面前; 却要敬畏你的 神; 我是耶和华。
15 "你们审判的时候, 不可行不义; 不可偏袒穷人, 也不可偏帮有权势的人; 只要按着公义审判你的邻舍。
16 你不可在你的族人中, 到处搬弄是非, 也不可危害你的邻舍; 我是耶和华。
17 "你不可心里恨你的兄弟; 应坦诚责备你的邻舍, 免得你因他担当罪过。
18 不可报复, 也不可向你的族人怀恨, 却要爱你的邻舍好像爱自己; 我是耶和华。
19 "你们要谨守我的律例。不可使你的牲畜与不同类的交合; 在你的田里不可撒两种不同类的种子; 两样料子作成的衣服, 你不可穿在身上。
20 如果人与女子同睡交合, 而那女子是个婢女, 已经许配了人, 但还没有赎身, 或是还没有得着自由, 就应受惩罚, 但不可把二人处死, 因为婢女还没有得着自由。
21 那人要把他的赎愆祭, 就是一只作赎愆祭的公绵羊, 带到会幕门口, 耶和华面前。
22 祭司要用那只作赎愆祭的公绵羊, 在耶和华面前, 为他所犯的罪赎罪, 他所犯的罪必蒙赦免。
23 "你们进了那地, 栽种了各样可作食物的果树的时候, 你们要视初结的果子为不洁净, 好像未受割礼的人。头三年的果子, 你们不可以吃。
24 第四年所结的一切果子, 应分别为圣, 是作称颂耶和华的供物。
25 到了第五年, 你们才吃树上所结的果子, 你们这样作, 你们的生产就必增加; 我是耶和华你们的 神。
26 "你们不可吃带血的东西, 不可占卜, 不可算命。
27 不可剃两边的头发, 胡须的周围也不可刮掉。
28 不可为死人的缘故, 割伤你们的身体, 也不可在你们的身上刺花纹; 我是耶和华。
29 "不可辱没你的女儿, 使她作娼妓, 免得这地淫乱, 充满丑恶的事。
30 你们要谨守我的安息日, 敬畏我的圣所; 我是耶和华。
31 "你们不可转向那些交鬼的和行法术的; 不可求问他们, 玷污自己; 我是耶和华你们的 神。
32 "在白发的人面前, 你要起立; 要尊敬老年人, 又要敬畏你的 神; 我是耶和华。
33 "如果有外人在你们的地方, 与你们一起寄居, 你们不可欺负他。
34 与你们一起寄居的外人, 要看他像你们中间的本地人一样; 你要爱他好像爱自己, 因为你们在埃及地也曾作过寄居的人; 我是耶和华你们的 神。
35 "你们审判的时候, 在度、量、衡上, 都不可偏差。
36 要用公正的天平, 公正的法码, 公正的升斗, 公正的容器; 我是耶和华你们的 神, 就是曾把你们从埃及地领出来的那位。
37 你们要谨守遵行我的一切律例和一切典章; 我是耶和华。"