1 Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj brutoj, ĉu ĝi estas virseksa, ĉu virinseksa, sendifektan li alportu ĝin antaŭ la Eternulon.

2 Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj buĉu ĝin ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe.

3 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,

4 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu.

5 Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.

6 Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, ĉu ĝi estas virseksa, ĉu virinseksa, sendifektan li ĝin alportu.

7 Se ŝafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu ĝin antaŭ la Eternulon;

8 kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe.

9 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo ĝian sebon, la tutan voston, detranĉitan ĉe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,

10 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu.

11 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero al la Eternulo.

12 Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu ĝin antaŭ la Eternulon.

13 Kaj li metu sian manon sur ĝian kapon, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe.

14 Kaj li alportu el ĝi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,

15 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu.

16 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo; la tuta sebo estu por la Eternulo.

17 Ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝlokoj; sebon kaj sangon neniam manĝu.

1 "人的供物若是作平安祭, 如果献的是牛, 必须在耶和华面前献一头没有残疾的公牛或母牛;

2 他要按手在他的供物的头上, 在会幕门口宰杀它; 亚伦子孙作祭司的, 要把血泼在祭坛的四周。

3 他要从平安祭中奉上献给耶和华的火祭, 就是把遮盖内脏的脂肪, 和内脏上的一切脂肪,

4 两肾和肾上近腰旁的脂肪, 和肾旁的肝叶, 一起取下。

5 亚伦的子孙要把这些放在祭坛炭火上的木柴上面, 在燔祭上焚烧, 作献给耶和华馨香的火祭。

6 人若是献羊作平安祭的供物给耶和华, 必须献一只没有残疾的公羊或母羊。

7 他献的供物若是一只绵羊羔, 他要把它牵到耶和华面前,

8 按手在他的供物的头上, 在会幕门口宰杀它; 亚伦的子孙要把羊血泼在祭坛的四周。

9 他要从平安祭中奉上献给耶和华的火祭, 就是把羊的脂肪, 从靠近脊骨的地方取下来的整条肥尾巴, 遮盖内脏的脂肪和在内脏上的一切脂肪,

10 两肾和肾上近腰的脂肪, 和肾旁的肝叶, 一起取下。

11 祭司把这些焚烧在祭坛上, 是献给耶和华作食物的火祭。

12 "人的供物若是一只山羊, 就要把羊牵到耶和华面前,

13 按手在羊头上, 然后在会幕门口宰杀它; 亚伦的子孙要把血泼在祭坛的四周,

14 他要从供物中奉上献给耶和华的火祭, 就是把遮盖内脏的脂肪和内脏上的脂肪,

15 两肾和肾上近腰的脂肪, 和肾旁的肝叶, 都要一起取下。

16 祭司把这些焚烧在祭坛上, 献给耶和华为食物作馨香的火祭。一切脂肪都是属于耶和华的,

17 任何脂肪和血你们都不可吃。这是你们在一切住处一条世代永存的律例。"