1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis:

3 Se iu el la domo de Izrael buĉos bovon aŭ ŝafon aŭ kapron en la tendaro, aŭ se li buĉos ĝin ekster la tendaro,

4 kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti ĝin kiel oferon al la Eternulo, antaŭ la loĝejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos kulpa pri sango:li verŝis sangon, kaj tiu homo ekstermiĝos el inter sia popolo.

5 Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn buĉotojn, kiujn ili volas buĉi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaŭ la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili buĉu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo.

6 Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo.

7 Ili ne buĉu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malĉaste adoras. Leĝo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.

8 Kaj diru al ili:Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, alportos bruloferon aŭ simplan oferon,

9 kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari ĝin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermiĝos el sia popolo.

10 Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, manĝos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun, kiu manĝis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo.

11 Ĉar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi ĉi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, ĉar la sango pekliberigas per la animo.

12 Tial Mi diris al la Izraelidoj:Neniu el vi manĝu sangon, kaj ankaŭ la fremdulo, kiu loĝas inter vi, ne manĝu sangon.

13 Se iu el la Izraelidoj, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, ĉaskaptos beston aŭ birdon, kiun oni povas manĝi, tiam li elfluigu ĝian sangon kaj kovru ĝin per polvo.

14 Ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango, en ĝia animo ĝi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj:La sangon de ia korpo ne manĝu, ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango; ĉiu, kiu ĝin manĝos, ekstermiĝos.

15 Kaj ĉiu, kiu manĝos mortintaĵon aŭ disŝiritaĵon, ĉu li estas indiĝeno, ĉu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero, kaj poste li estos pura.

16 Sed se li ne lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.

1 耶和华对摩西说:

2 "你要告诉亚伦和他的儿子, 以及以色列人, 对他们说: 这是耶和华的吩咐:

3 以色列家的任何人, 不论在营内, 或在营外, 宰杀公牛、绵羊或山羊,

4 而不牵到会幕门口, 耶和华的帐幕面前, 献给耶和华作供物, 流血的罪就要归到那人身上; 他既然流了牲畜的血, 就必从自己的族人中被剪除。

5 这条例的目的是要以色列人把他们惯常在田野里宰杀的祭牲, 带去给耶和华, 到会幕门口交给祭司, 好像献给耶和华作平安祭那样宰杀牲畜。

6 祭司要把血泼在会幕门口耶和华的祭坛上, 把脂肪焚烧, 献给耶和华作馨香的祭。

7 他们不可再杀祭牲, 献给那些山羊, 就是他们所随从行邪淫的鬼神。这要作他们世世代代永远的律例。

8 "你要对他们说: 以色列家的任何人, 或是在你们中间寄居的外人, 献燔祭或是平安祭的时候,

9 如果不牵到会幕门口, 把它献给耶和华, 那人就必从自己的族人中被剪除。

10 "以色列家的任何人, 或是在你们中间寄居的外人, 如果吃了任何血, 我必向那吃血的人变脸, 把他从自己的族人中剪除。

11 因为动物的生命是在血里, 我指定这祭坛上的血代替你们的生命, 因为血里有生命, 所以能代赎生命。

12 所以我对以色列人说: 你们中间任何人都不可吃血, 在你们中间寄居的外人也不可吃血。

13 任何以色列人, 或是在你们中间寄居的外人中, 有人打猎得了可以吃的禽兽, 总要放尽它的血, 用泥土掩盖。

14 "因为所有动物的生命就在它们的血中, 所以我对以色列人说: 任何动物的血, 你们都不可吃; 因为所有动物的血, 就是它的生命; 吃血的, 必被剪除。

15 吃了自死的, 或是被野兽撕裂的动物, 无论是本地人或是寄居的, 都要洗净自己的衣服, 用水洗澡, 并且不洁净到晚上, 以后他才算洁净。

16 但是, 如果他不洗净衣服, 也不洗身, 他就要担当自己的罪责。"