1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Prenu Aaronon kaj liajn filojn kune kun li kaj la vestojn kaj la sanktan oleon kaj bovidon por pekofero kaj du virŝafojn kaj korbon da macoj.
3 Kaj la tutan komunumon kunvenigu ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno.
4 Kaj Moseo faris, kiel la Eternulo al li ordonis; kaj la komunumo kolektiĝis ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno.
5 Kaj Moseo diris al la komunumo:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis fari.
6 Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo.
7 Kaj li metis sur lin la ĥitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per ĝi la efodon sur li.
8 Kaj li metis sur lin la surbrustaĵon, kaj sur la surbrustaĵon la signojn de lumo kaj de justo.
9 Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antaŭa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
10 Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj li sanktigis ilin.
11 Kaj li aspergis per tio la altaron sep fojojn, kaj li sankteŝmiris la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la lavujon kaj ĝian piedestalon, por sanktigi ilin.
12 Kaj li verŝis iom el la sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li ŝmiris lin, por sanktigi lin.
13 Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron kaj vestis ilin per ĥitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis sur ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
14 Kaj li alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido.
15 Kaj Moseo ĝin buĉis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro ĉirkaŭe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elverŝis ĉe la bazo de la altaro, kaj sanktigis ĉi tiun, por pekliberigi ĝin.
16 Kaj li prenis la tutan sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo bruligis tion sur la altaro.
17 Kaj la bovidon kaj ĝian felon kaj ĝian karnon kaj ĝian malpuraĵon li forbruligis per fajro ekster la tendaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
18 Kaj li alkondukis la virŝafon de brulofero; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
19 Kaj Moseo ĝin buĉis, kaj aspergis per la sango la altaron ĉirkaŭe.
20 Kaj la virŝafon li dishakis en partojn, kaj Moseo ekbruligis la kapon kaj la partojn kaj la grason.
21 La internaĵojn kaj la krurojn li lavis per akvo; kaj Moseo forbruligis la tutan ŝafon sur la altaro; ĝi estis brulofero por agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22 Kaj li alkondukis la duan virŝafon, la virŝafon de konsekrado; kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.
23 Kaj li ĝin buĉis, kaj Moseo prenis iom el ĝia sango kaj metis sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
24 Kaj li alkondukis la filojn de Aaron, kaj Moseo metis iom el la sango sur la malsupran randon de ilia dekstra orelo kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj Moseo aspergis per la sango la altaron ĉirkaŭe.
25 Kaj li prenis la sebon kaj la voston, kaj la tutan sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj la dekstran femuron.
26 Kaj el la korbo da macoj, kiu estis antaŭ la Eternulo, li prenis unu macan kukon kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, kaj metis ilin sur la sebojn kaj sur la dekstran femuron.
27 Kaj li metis ĉion ĉi tion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj li skuis tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
28 Kaj Moseo prenis tion for de iliaj manoj kaj ekbruligis sur la altaro kune kun la brulofero:tio estis ofero de konsekrado, por agrabla odoraĵo; ĝi estis fajrofero al la Eternulo.
29 Kaj Moseo prenis la brustaĵon kaj skuis ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo:de la ŝafo de konsekrado ĝi estis la destinita parto por Moseo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30 Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li.
31 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj:Kuiru la viandon ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj tie manĝu ĝin, kaj ankaŭ la panon, kiu estas en la korbo de konsekrado, kiel mi ordonis, dirante:Aaron kaj liaj filoj ĝin manĝu.
32 Kaj la restaĵon el la viando kaj el la pano forbruligu per fajro.
33 Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, ĝis la tago, en kiu finiĝos la tempo de via konsekrado; ĉar sep tagojn daŭros via konsekrado.
34 Kiel estis farite hodiaŭ, tiel la Eternulo ordonis fari, por pekliberigi vin.
35 Kaj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno restu tage kaj nokte dum sep tagoj, kaj vi observos la servadon al la Eternulo, por ke vi ne mortu; ĉar tiel estas ordonite al mi.
36 Kaj Aaron kaj liaj filoj faris ĉion, kion la Eternulo ordonis per Moseo.
1 耶和华对摩西说:
2 "你要把亚伦和他的儿子, 连同圣衣、膏油、赎罪祭的一头公牛、两只公绵羊, 一篮无酵饼都带来,
3 又要召集全体会众到会幕门口那里。"
4 于是摩西照着耶和华命令他的去行, 会众就聚集到会幕门口那里。
5 摩西对会众说: "这是耶和华吩咐我作的事。"
6 摩西领亚伦和他的儿子来, 用水给他们洗身。
7 然后给亚伦穿上内袍, 束上腰带, 穿上外袍, 又加上以弗得, 用巧工织成的以弗得带子束上, 把以弗得系在他身上。
8 又给他佩上胸牌, 把乌陵和土明放在胸牌里面,
9 把礼冠戴在他头上; 在礼冠前面安上金牌, 就是圣冠, 都是照着耶和华吩咐摩西的。
10 摩西取膏油, 抹了帐幕和其中所有的东西, 使它们分别为圣。
11 又七次弹膏油在祭坛上, 膏抹祭坛和祭坛的一切器皿, 以及洗濯盆和盆座, 使它们分别为圣。
12 然后把膏油倒在亚伦的头上, 膏立他, 使他分别为圣。
13 摩西把亚伦的儿子带来, 给他们穿上内袍, 束上腰带, 包上裹头巾, 都是照着耶和华吩咐摩西的。
14 他把赎罪祭的公牛牵来; 亚伦和他的儿子按手在赎罪祭的公牛的头上。
15 摩西就宰杀公牛, 取了血, 用指头抹祭坛四角的周围, 洁净祭坛, 其余的血倒在祭坛脚那里, 使祭坛成圣, 为坛赎罪。
16 摩西取出内脏上所有的脂肪、肾旁的肝叶、两个肾和肾上的脂肪, 焚烧在祭坛上。
17 至于那公牛, 它的皮、肉和粪, 都要在营外用火烧掉, 都是照着耶和华吩咐摩西的。
18 摩西把燔祭的公绵羊牵来, 亚伦和他的儿子按手在公绵羊的头上。
19 摩西就宰杀公绵羊, 把血泼在祭坛的四周。
20 摩西把公绵羊切成块子以后, 就把头、肉块和脂肪都焚烧了。
21 又用水洗净了内脏和腿之后, 摩西就把整个公绵羊焚烧在祭坛上; 这是燔祭, 是献给耶和华馨香的火祭, 都是耶和华吩咐摩西的。
22 他又把第二只公绵羊牵来, 就是承受圣职所献的公绵羊; 亚伦和他的儿子按手在公绵羊的头上;
23 摩西宰杀了羊, 取了一些羊血, 抹在亚伦的右耳垂上和右手的大拇指上, 以及右脚的大拇趾上。
24 又把亚伦的儿子带来, 摩西也把血抹在他们的右耳垂上和右手的大拇指上, 以及右脚的大拇趾上; 其余的血则泼在祭坛的四周。
25 然后他取出脂肪、肥尾巴、内脏上所有的脂肪、肾旁的肝叶、两个肾、肾上的脂肪和右后腿;
26 又从在耶和华面前的无酵饼篮子里, 取出一个无酵饼、一个油饼和一个薄饼, 都放在脂肪和右后腿上;
27 他把这一切都放在亚伦手上和他儿子手上, 在耶和华面前摇一摇作为摇祭。
28 然后, 摩西从他们的手上接过来, 焚烧在祭坛的燔祭上; 这些是承受圣职祭, 是献给耶和华馨香的火祭。
29 摩西取了祭牲的胸, 在耶和华面前把它摇一摇作摇祭; 这是承受圣职祭的公绵羊中, 归给摩西的分, 都是照着耶和华吩咐摩西的。
30 摩西拿了一些膏油和祭坛上的血, 弹在亚伦和他的衣服上, 以及他儿子和他们的衣服上; 这样就使亚伦和他的衣服, 他的儿子和他们的衣服都分别为圣。
31 摩西对亚伦和他的儿子说: "你们要在会幕门口煮祭肉, 也在那里吃祭肉和承受圣职祭篮子里的饼, 照着我的吩咐, 亚伦和他的儿子要吃这些。
32 剩下来的肉和饼, 你们要用火烧掉。
33 七天之内, 你们不可出会幕的门口, 直到你们承受圣职礼的日子满了, 因为主要用这七天使你们承受圣职("使你们承受圣职"原文作"他充满你们的手")。
34 今天所行的, 是照耶和华的吩咐而行, 为你们赎罪。
35 七天之内, 你们昼夜都住在会幕门口, 遵守耶和华的吩咐, 免得你们死亡, 因为耶和华是这样吩咐我。"
36 于是亚伦和他的儿子行了耶和华借着摩西吩咐的一切事。