1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Diru al la Izraelidoj jene:Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam ŝi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monataĵa suferado ŝi estos malpura.
3 Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.
4 Tridek tri tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo; nenion sanktan ŝi tuŝu kaj en la sanktejon ŝi ne venu, ĝis finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo.
5 Se ŝi naskos knabineton, tiam ŝi estu malpura dum du semajnoj kiel ĉe sia monataĵo, kaj sesdek ses tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo.
6 Kaj kiam finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo post filo aŭ filino, ŝi alportu jaraĝan ŝafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aŭ turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro.
7 Kaj li tion alportos antaŭ la Eternulon kaj pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos de sia sangofluado. Tio estas la leĝo pri naskintino, ĉu de knabo, ĉu de knabino.
8 Kaj se ŝi ne estas sufiĉe bonstata, por alporti ŝafidon, tiam ŝi prenu du turtojn aŭ du kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos.
1 耶和华对摩西说:
2 "你要告诉以色列人: 如果有妇人怀孕, 生了男孩, 她就不洁净七天, 好像患病污秽的日子不洁净一样。
3 第八天男婴要受割礼。
4 妇人洁净产血的时期要住在家三十三天; 得洁净的日子未满之前, 她不可触摸任何圣物, 也不可进入圣洁的地方。
5 如果她生了女孩, 就不洁净十四天, 像月经污秽的日子一样; 妇人洁净产血的时期, 要住在家里六十六天。
6 "洁净的日子满了, 不论是为男孩或是为女孩, 她都要用一只一岁的绵羊羔作燔祭, 一只雏鸽, 或一只斑鸠作赎罪祭, 带到会幕门口那里, 交给祭司。
7 祭司把供物献在耶和华面前, 为她赎罪, 她的血就洁净了。以上是生育男女的律例。
8 她的经济能力若是不够献一只羊羔, 她可以拿两只斑鸠, 或是两只雏鸽, 一只作燔祭, 一只作赎罪祭; 祭司要为她赎罪, 她就洁净了。"