1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Ĉiu, kiu havos elfluon el sia korpo, estos malpura pro sia elfluo.
3 Kaj tia estos lia malpureco pro lia elfluo:kiam fluas el lia korpo lia elfluo aŭ kiam ŝtopiĝis lia korpo per lia elfluo, ĝi estas lia malpureco.
4 Ĉiu lito, sur kiu kuŝos tiu, kiu havas elfluon, estos malpura; kaj ĉiu objekto, sur kiu li sidos, estos malpura.
5 Kaj se iu ektuŝos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
6 Kaj se iu sidiĝos sur ia objekto, sur kiu sidis la elfluulo, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
7 Kaj kiu ektuŝos la korpon de la elfluulo, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
8 Se la elfluulo kraĉos sur purulon, tiam ĉi tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
9 Kaj ĉiu veturilo, sur kiu veturis la elfluulo, estos malpura.
10 Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ion, kio estis sub tiu, estos malpura ĝis la vespero; kaj kiu portos tion, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
11 Kaj ĉiu, kiun ektuŝos la elfluulo, ne lavinte siajn manojn per akvo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
12 Kaj argilan vazon, kiun ektuŝos la elfluulo, oni rompu; kaj ĉiun lignan vazon oni lavu per akvo.
13 Kaj kiam la elfluulo puriĝos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia puriĝo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura.
14 Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj li venu antaŭ la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.
15 Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo koncerne lian elfluon.
16 Se ĉe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian tutan korpon, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
17 Kaj ĉiun veston kaj ĉiun felon, sur kiun elverŝiĝis semo, oni lavu per akvo, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero.
18 Kaj kiam kun virino kuŝis viro kun elverŝo de semo, tiam ili banu sin en akvo, kaj ili estos malpuraj ĝis la vespero.
19 Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el ŝia korpo, tiam ŝi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj ĉiu, kiu ŝin ektuŝos, estos malpura ĝis la vespero.
20 Kaj ĉio, sur kio ŝi kuŝos dum sia malpureco, estos malpura; kaj ĉio, sur kio ŝi sidos, estos malpura.
21 Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ŝian liton, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
22 Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ian objekton, sur kiu ŝi sidis, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
23 Kaj se io estos sur la lito, aŭ sur objekto, sur kiu ŝi sidis, kaj iu tion ektuŝos, tiam li estos malpura ĝis la vespero.
24 Kaj se viro kuŝos kun ŝi kaj ŝia malpureco estos sur li, tiam li estos malpura dum sep tagoj; kaj ĉiu kuŝejo, sur kiu li kuŝos, estos malpura.
25 Se ĉe virino fluos ŝia sango dum multaj tagoj ne en la tempo de ŝia monataĵo, aŭ se ŝi havos elfluon krom sia monataĵo, tiam dum la tuta tempo de elfluado de ŝia malpuraĵo, simile kiel dum la tempo de ŝia monataĵo, ŝi estos malpura.
26 Ĉiu kuŝejo, sur kiu ŝi kuŝos dum la tuta tempo de sia elfluado, estos kiel la kuŝejo dum ŝia monataĵo; kaj ĉiu objekto, sur kiu ŝi sidos, estos malpura, simile al la malpureco dum ŝia monataĵo.
27 Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura; li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
28 Kaj kiam ŝi puriĝos de sia elfluo, tiam ŝi kalkulu al si sep tagojn, kaj poste ŝi estos pura.
29 Kaj en la oka tago ŝi prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj ŝi alportu ilin al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.
30 Kaj la pastro oferfaros unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos ŝin antaŭ la Eternulo koncerne la elfluon de ŝia malpureco.
31 Tiel antaŭgardu la Izraelidojn kontraŭ ilia malpureco, por ke ili ne mortu en sia malpureco, malpurigante Mian loĝejon, kiu estas inter ili.
32 Tio estas la leĝo pri la havanto de elfluo, kaj pri tiu, kiu havas elverŝiĝon de semo, per kio li fariĝas malpura;
33 kaj pri malsanulino pro sia monataĵo; kaj pri havanto de elfluo, ĉu tio estas viro, ĉu virino; kaj pri viro, kiu kuŝos kun malpurulino.
1 耶和华对摩西和亚伦说:
2 "你们要告诉以色列人, 对他们说: 如果男子的下体有异常排泄, 他的排泄物是不洁净的,
3 这异常排泄就使他不洁净; 无论下体仍有排泄流出, 或是下体的排泄已经止住了, 他都是不洁净的。
4 有异常排泄的人睡过的床, 都是不洁净的; 他坐过的家具, 都必不洁净。
5 谁触摸他的床, 都要洗净自己的衣服, 用水洗澡, 并且不洁净到晚上。
6 谁坐了有异常排泄的人所坐过的家具, 要洗净自己的衣服, 用水洗澡, 并且不洁净到晚上。
7 触摸了有异常排泄的人的身体, 就要洗净自己的衣服, 用水洗澡, 并且不洁净到晚上。
8 有异常排泄症的人, 若是吐唾沫在洁净的人身上, 那人就要洁净自己的衣服, 用水洗澡, 并且不洁净到晚上。
9 有异常排泄的人坐过的鞍, 都不洁净。
10 谁触摸他身下任何东西, 都不洁净到晚上; 拿了这些东西的, 要洗净自己的衣服, 用水洗澡, 并且不洁净到晚上。
11 谁触摸有异常排泄的人, 而没有洗手, 就要洗净自己的衣服, 用水洗澡, 并且不洁净到晚上。
12 有异常排泄的人摸过的瓦器, 必须打碎; 他摸过的任何木器, 都要用水洗净。
13 "有异常排泄的人痊愈的时候, 就要为自己得洁净计算七天, 洗净自己的衣服, 用活水洗身, 就洁净了。
14 第八天, 他要带两只斑鸠或是两只雏鸽, 来到耶和华面前, 在会幕门口交给祭司。
15 祭司要把它们献上, 一只作赎罪祭, 一只作燔祭; 祭司因那人的异常排泄, 要在耶和华面前为他赎罪。
16 "人若是遗精, 就要用水把全身洗净, 并且不洁净到晚上。
17 无论是衣服或是皮革, 被精液染污, 都要用水洗净, 并且不洁净到晚上。
18 至于女人, 男人若是与她同睡性交, 两人都要用水洗澡, 并且不洁净到晚上。
19 "如果女人身上排泄的是经血, 她必污秽七天; 摸她的, 都不洁净到晚上。
20 在她污秽的时期, 她躺过的东西, 都不洁净; 她坐过的东西, 也都不洁净。
21 触摸她的床的, 都要洗净自己的衣服, 用水洗澡, 并且不洁净到晚上。
22 触摸她坐过的任何家具, 都要洗净自己的衣服, 用水洗澡, 并且不洁净到晚上。
23 在女人的床上, 或是在她坐过的家具上, 如果有别的东西, 人摸了它, 就不洁净到晚上。
24 男人若是与那女人同睡, 染上她的污秽, 就不洁净七天; 他躺过的床都不洁净。
25 "女人若是在月经污秽期以外, 血漏多日; 或是月经污秽期过长, 患有血漏症; 她在这些血漏的日子是不洁净的, 好像她在月经污秽的日子不洁净一样。
26 她在血漏症的日子躺过的床, 都像她在月经污秽时的床一样; 她所坐过的家具, 都不洁净, 像月经污秽的时候一样。
27 触摸这些东西的, 都不洁净; 要洗净自己的衣服, 用水洗澡, 并且不洁净到晚上。
28 女人的血漏若是洁净了, 她要计算七天, 然后就洁净了。
29 第八天, 她要拿两只斑鸠或两只雏鸽, 带到会幕门口, 交给祭司。
30 祭司要献一只作赎罪祭, 一只作燔祭; 祭司要在耶和华面前, 因那妇人血漏的不洁, 为她赎罪。
31 "你们要这样叫以色列人远离他们的不洁, 免得他们玷污我在他们中间的会幕, 他们就因自己的不洁而死亡。"
32 以上是关于因为异常排泄和遗精, 成为不洁净,
33 以及患病污秽的妇女和患血漏的男女, 还有男人与不洁净的女人同睡的律例。