1 La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante:
2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la ŝafoj alportu vian oferon.
3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku ĝin, por favorigi al si la Eternulon.
4 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon.
5 Kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango ĉirkaŭe la altaron, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
6 Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku ĝin en pecojn.
7 Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron.
8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.
9 Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu ĉion sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
10 Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la ŝafoj aŭ el la kaproj, brulofero, li alportu ĝin virseksan, sendifektan.
11 Kaj li buĉu ĝin sur la norda flanko de la altaro antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe.
12 Kaj oni dishaku ĝin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.
13 Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro ĉion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
14 Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li alportu sian oferon el turtoj aŭ el kolombidoj.
15 Kaj la pastro alportu ĝin al la altaro kaj fortordu ĝian kapon kaj forbruligu ĝin sur la altaro kaj elfluigu ĝian sangon super la muro de la altaro.
16 Kaj ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon.
17 Kaj li disfendu ĝiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu ĝin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; ĝi estas brulofero, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
1 耶和华呼叫摩西, 从会幕里对摩西说:
2 "你要告诉以色列人说: 如果你们中间有人把供物献给耶和华, 就要从牛群羊群中献家畜为供物。
3 他的供物若是献牛作燔祭, 就要把一头没有残疾的公牛, 牵到会幕门口, 就可以在耶和华面前蒙悦纳。
4 他要按手在燔祭牲的头上, 燔祭就蒙悦纳, 可以为他赎罪。
5 他要在耶和华面前宰杀那公牛, 亚伦子孙作祭司的, 要奉上血, 泼在会幕门口祭坛的四周。
6 那人要剥去燔祭牲的皮, 把燔祭牲切成块子。
7 亚伦子孙作祭司的, 要把炭火放在祭坛上, 把柴排列在火上;
8 亚伦子孙作祭司的, 要把肉块和头, 以及脂肪, 排列在祭坛炭火上的木柴上面。
9 那人又要用水洗净内脏和腿; 祭司就把这一切全献在祭坛上焚烧, 作为燔祭, 就是献给耶和华馨香的火祭。
10 "人的供物若是献羊作燔祭, 不论是绵羊或是山羊, 总要献一只没有残疾的公羊。
11 他要在耶和华面前, 在祭坛的北面, 把羊宰杀; 亚伦子孙作祭司的, 要把羊血泼在祭坛的四周。
12 那人要把燔祭牲切成块子; 祭司就把肉块、头和脂肪, 排列在祭坛炭火上的木柴上面;
13 那人又要用水洗净内脏和腿, 祭司就把这一切全献在祭坛上焚烧, 作为燔祭, 就是献给耶和华馨香的火祭。
14 "人若是献鸟类为燔祭作耶和华的供物, 就要献斑鸠或雏鸽。
15 祭司要把鸟带到祭坛那里, 扭下它的头来, 焚烧在祭坛上; 又把鸟血挤出来, 流在祭坛的壁上;
16 又要除掉鸟的嗉囊和脏物, 丢在祭坛东边, 倒灰的地方。
17 然后要拿着两个翅膀把鸟撕裂, 只是不可撕断。祭司要把它放在祭坛, 在炭火上的木柴上面焚烧, 作为燔祭, 就是献给耶和华馨香的火祭。"