1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:La festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, jen ili estas, Miaj festoj.

3 Dum ses tagoj faru laboron; sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta kunveno, nenian laboron faru; ĝi estu sabato al la Eternulo en ĉiuj viaj loĝejoj.

4 Jen estas la festoj de la Eternulo, sanktaj kunvenoj, kiujn vi kunvokados en ilia tempo:

5 en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, estas Pasko al la Eternulo.

6 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas la festo de macoj al la Eternulo; dum sep tagoj manĝu macojn.

7 En la unua tago estu ĉe vi sankta kunveno, faru nenian laboron.

8 Kaj alportadu fajroferojn al la Eternulo dum sep tagoj; en la sepa tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos ĝian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto.

11 Kaj li skuos la garbon antaŭ la Eternulo, por ke vi akiru plaĉon; en la morgaŭa tago post la festo la pastro ĝin skuos.

12 Kaj vi pretigu en la tago, kiam estos skuata via garbo, sendifektan ŝafidon jaraĝan kiel bruloferon al la Eternulo.

13 Kaj kun ĝi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odoraĵon, kaj kun ĝi, kiel verŝoferon, kvaronon de hino da vino.

14 Kaj panon kaj rostitajn grajnojn kaj freŝajn grajnojn ne manĝu ĝis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝejoj.

15 Kaj kalkulu al vi de post la morgaŭa tago post la festo, de post la tago, en kiu vi alportis la garbon por skuado, sep plenajn semajnojn.

16 Ĝis la morgaŭa tago post la sepa semajno kalkulu kvindek tagojn, kaj tiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo.

17 El viaj loĝejoj alportu du panojn de skuofero; el du dekonoj de efo da delikata faruno ili estu; fermente ili estu bakitaj; tio estos unuaj produktoj por la Eternulo.

18 Kaj alportu kune kun la panoj sep ŝafidojn sendifektajn jaraĝajn kaj unu bovidon kaj du virŝafojn; ili estu brulofero al la Eternulo; kaj kune kun ili farunoferon kaj verŝoferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.

19 Pretigu ankaŭ unu kapron kiel pekoferon, kaj du jaraĝajn ŝafidojn kiel pacoferon.

20 Kaj la pastro skuu ilin kune kun la unuaproduktaj panoj kiel skuoferon antaŭ la Eternulo, kun la du ŝafidoj; ĝi estu sanktaĵo al la Eternulo por la pastro.

21 Kaj proklamu en tiu tago:sankta kunveno estu ĉe vi, faru nenian laboron; tio estu eterna leĝo en ĉiuj viaj loĝejoj en viaj generacioj.

22 Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestaĵon de via rikolto ne kolektu; por la malriĉulo kaj por la fremdulo lasu tion:Mi estas la Eternulo, via Dio.

23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

24 Diru al la Izraelidoj jene:En la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi festo, memorigado per trumpetado, sankta kunveno.

25 Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

27 Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu ĉe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo.

28 Kaj faru nenian laboron en tiu tago, ĉar ĝi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaŭ la Eternulo, via Dio.

29 Ĉiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermiĝos el inter sia popolo.

30 Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter ĝia popolo.

31 Faru nenian laboron; ĝi estu eterna leĝo en viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝejoj.

32 Granda sabato ĝi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la naŭa tago de la monato, de vespero ĝis vespero festu vian sabaton.

33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

34 Diru al la Izraelidoj jene:Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de laŭboj dum sep tagoj al la Eternulo.

35 En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron.

36 Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo ĝi estas, faru nenian laboron.

37 Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, buĉoferon kaj verŝoferojn, ĉiun en ĝia tago;

38 krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom ĉiuj viaj promesoj, kaj krom ĉiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo.

39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktaĵon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo.

40 Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, branĉojn de palmoj kaj branĉojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaŭ la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj.

41 Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep tagoj en la jaro; eterna leĝo tio estu en viaj generacioj; en la sepa monato festu ĝin.

42 En laŭboj loĝu dum sep tagoj, ĉiu indiĝeno en Izrael loĝu en laŭboj;

43 por ke sciu viaj generacioj, ke en laŭboj Mi loĝigis la Izraelidojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

44 Kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj.

1 耶和华对摩西说:

2 "你要告诉以色列人, 对他们说: 我指定的节日, 就是耶和华指定的节日, 你们应当召集圣会。

3 "六日要工作, 但第七日是完全休歇的安息日, 应当有圣会; 什么工你们都不可作; 在你们的一切住处, 这日是归耶和华的安息日。

4 "以下是耶和华的节日, 你们在这些指定的日期要召集圣会。

5 "正月十四日黄昏的时候, 是耶和华的逾越节。

6 这月十五日是耶和华的无酵节; 你们要吃无酵饼七日。

7 第一天应当有圣会, 什么劳碌的工你们都不可作。

8 这七天你们要每天献火祭给耶和华; 第七日应当有圣会, 什么劳碌的工你们都不可作。"

9 耶和华对摩西说:

10 "你要告诉以色列人, 对他们说: 你们到了我赐给你们的地, 收割庄稼的时候, 要把初熟庄稼的一捆带到祭司那里。

11 他要在耶和华面前摇禾捆, 在安息日的次日把它摇一摇, 使你们蒙悦纳。

12 你们摇禾捆的时候, 要把一只一岁、没有瑕疵的公绵羊作燔祭献给耶和华。

13 同献的素祭, 是调油的细面两公斤, 献给耶和华作馨香的火祭; 同献的奠祭, 是一公斤酒。

14 无论是饼, 是烘过的谷粒, 或是新穗子, 你们都不可吃, 直等到你们把 神的供物带来的那天, 才可以吃; 这要在你们的一切住处, 作世世代代永远的律例。

15 "你们要从安息日的次日, 把禾捆带来作摇祭那日起, 计算整整七个星期;

16 到第七个星期的次日, 共计五十天; 那天你们要献新的素祭给耶和华。

17 要从你们的住处把两个饼带来作摇祭, 每个是用细面两公斤, 加酵烤成的, 当作初熟之物献给耶和华。

18 你们要把一岁、没有瑕疵的绵羊羔七只, 公牛犊一头, 公绵羊两只, 作献给耶和华的燔祭, 它们和同献的素祭、奠祭, 是献给耶和华作馨香的火祭。

19 你们又要献一只公山羊作赎罪祭, 两只一岁的公绵羊作平安祭。

20 祭司要把这些祭物与初熟祭的饼, 一同作摇祭, 在耶和华面前摇一摇, 这些是耶和华的圣物, 应归给祭司。

21 在这一天你们要宣布, 这是你们的圣会, 什么劳碌的工你们都不可作。这要在你们一切住处, 作世世代代永远的律例。

22 "你们收割你们的庄稼的时候, 不可把角落的谷物割尽, 也不可拾取你收割时遗下的; 把它们留给穷人和寄居的外人; 我是耶和华你们的 神。"

23 耶和华对摩西说:

24 "你要告诉以色列人: 七月初一, 你们必须完全休歇, 要吹号筒作记念, 应当有圣会。

25 什么劳碌的工你们都不可作; 你们要献火祭给耶和华。"

26 耶和华对摩西说:

27 "七月初十是赎罪日; 你们应当有圣会, 要刻苦己心, 献火祭给耶和华。

28 在这一天, 什么工你们都不可作, 因为这是赎罪日, 要在耶和华你们的 神面前为你们赎罪。

29 在这一天, 不刻苦己心的人, 必从他的族人中被剪除。

30 在这一天, 作什么工的人, 我必把他从自己的族人中间消灭。

31 什么工你们都不可作, 这要在你们的一切住处作世世代代永远的律例。

32 这是你们完全休歇的安息日, 并要刻苦己心; 从这月初九晚上, 到次日晚上, 你们要守安息日。"

33 耶和华对摩西说:

34 "你要告诉以色列人: 七月十五日是住棚节, 要在耶和华面前守这七天的节期。

35 第一天应当有圣会; 什么劳碌的工你们都不可作。

36 这七天你们每天都要献火祭给耶和华; 第八天应当有圣会, 要献火祭给耶和华, 这是集会的日子, 什么劳碌的工都不可作。

37 "以上是耶和华的节日, 你们应当召集圣会, 照着每日的规定献火祭给耶和华, 就是燔祭、素祭、平安祭和奠祭。

38 此外, 还有耶和华的安息日, 你们的供物, 你们的一切还愿祭和甘心献的祭, 这些是你们当献给耶和华的。

39 "又在七月十五日, 你们收了那地的出产以后, 要守耶和华的节七日, 第一天要完全休歇, 第八天也要完全休歇。

40 第一天你们要拿果树的美果、棕树枝、茂密的大树枝和溪边的杨柳枝, 在耶和华你们的 神面前欢乐七天。

41 你们每年七月, 要守耶和华这七天的节期, 这是你们世世代代永远的律例。

42 你们要住在棚里七天; 以色列所有的本地人都要住在棚里,

43 好叫你们世世代代知道, 我领以色列人出埃及地的时候, 曾经使他们住在棚里; 我是耶和华你们的 神。"

44 于是摩西把耶和华指定的节日告诉了以色列人。