1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Diru al la Izraelidoj jene:Se iu pekos per eraro kontraŭ la ordonoj de la Eternulo, malpermesantaj fari diversajn aferojn, kaj li faros iun el ili;

3 se pastro sanktoleita pekos, ĵetante kulpon sur la popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan.

4 Li venigu la bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo.

5 Kaj la sanktoleita pastro prenu iom el la sango de la bovido kaj enportu ĝin en la tabernaklon de kunveno.

6 Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu per la sango sepfoje antaŭ la Eternulo, antaŭ la kurteno de la sanktejo.

7 Kaj la pastro metu iom el la sango sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon de la bovido li elverŝu ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

8 Kaj la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el ĝi, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,

9 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu,

10 tiel same, kiel estas forlevata pacofero el bovo; kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de bruloferoj.

11 Kaj la felon de la bovido kaj ĝian tutan viandon kun ĝia kapo kaj kruroj kaj ĝiajn internaĵojn kaj malpuraĵon,

12 la tutan bovidon li elportu ekster la tendaron sur puran lokon, kien oni ŝutas la cindron, kaj li forbruligu tion sur ligno per fajro; sur la cindrejo tio estu forbruligata.

13 Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj la afero estos kaŝita antaŭ la okuloj de la anaro, kaj ili faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili fariĝos kulpaj;

14 kaj ili sciiĝos pri la peko, kiun ili pekis:tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu ĝin antaŭ la tabernaklon de kunveno.

15 Kaj la plejaĝuloj de la komunumo metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaŭ la Eternulo, kaj oni buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo.

16 Kaj la sanktoleita pastro enportu iom el la sango de la bovido en la tabernaklon de kunveno.

17 Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu sep fojojn antaŭ la Eternulo, antaŭ la kurteno.

18 Kaj iom el la sango li metu sur la kornojn de la altaro, kiu estas antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon li elverŝu ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

19 Kaj ĝian tutan sebon li forlevu el ĝi kaj bruligu sur la altaro.

20 Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li faru kun ĝi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite al ili.

21 Kaj li elportu la bovidon ekster la tendaron, kaj forbruligu ĝin, kiel li forbruligis la unuan bovidon; ĝi estas propeka ofero de la komunumo.

22 Se princo pekos, kaj per eraro faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo, lia Dio, malpermesis fari, kaj li fariĝos kulpa;

23 kaj li sciiĝos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon virkapron sendifektan.

24 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la kapro, kaj buĉu ĝin sur la loko, sur kiu estas buĉataj bruloferoj antaŭ la Eternulo; ĝi estas propeka ofero.

25 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la propeka ofero per sia fingro, kaj li metos ĝin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj.

26 Kaj ĝian tutan sebon li bruligos sur la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kaj estos pardonite al li.

27 Se iu el la popolo per eraro pekos, farante iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj li fariĝos kulpa;

28 kaj li sciiĝos pri sia peko, kiun li pekis:tiam li alportu kiel sian oferon kaprinon sendifektan pro sia peko, kiun li pekis.

29 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj li buĉu la propekan oferon sur la loko de la bruloferoj.

30 Kaj la pastro prenos iom el ĝia sango per sia fingro kaj metos sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la tutan ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro.

31 Kaj ĝian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.

32 Se ŝafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu virinseksan, sendifektan.

33 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj buĉu ĝin kiel propekan oferon sur la loko, kie oni buĉas bruloferon.

34 Kaj la pastro prenos per sia fingro iom el la sango de la propeka ofero kaj metos ĝin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj ĝian tutan ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro.

35 Kaj ĝian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la ŝafo el la pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.

1 耶和华对摩西说:

2 "你要告诉以色列人说: 如果有人在耶和华吩咐不可行的事上无意犯了罪, 他必须遵行以下条例中的一样:

3 "如果受膏的祭司犯了罪, 使人民陷在罪里, 他就要为自己所犯的罪, 献一头没有残疾的公牛给耶和华作赎罪祭。

4 他要把公牛牵到耶和华面前, 在会幕门口, 按手在公牛头上, 然后在耶和华面前宰杀那公牛,

5 受膏的祭司要取一些公牛的血, 带到会幕那里。

6 祭司要把指头蘸在血里, 在耶和华面前向着圣所的幔子, 弹血七次。

7 然后祭司要用血抹会幕里耶和华面前的香坛的四角; 至于其余的牛血, 都要倒在会幕门口的燔祭坛脚那里。

8 他要取出赎罪祭的公牛所有的脂肪, 就是遮盖内脏的脂肪和内脏上的一切脂肪,

9 两肾和肾上近腰的脂肪, 和肾旁的肝叶, 都一起取下来,

10 正如从平安祭的公牛取出来的一样。祭司要把这些焚烧在燔祭坛上。

11 至于公牛的皮和所有的肉, 连头带腿, 以及内脏和粪,

12 就是整头公牛, 要搬到营外洁净的地方, 倒坛灰的地方, 放在柴上用火焚烧, 就在倒坛灰的地方焚烧。

13 "如果以色列全体会众无意犯罪, 是隐而未现、会众看不出来的, 但他们行了一件耶和华吩咐不可行的事, 他们就有罪。

14 当发觉他们犯了罪的时候, 会众就要献一头公牛作赎罪祭, 把它牵到会幕前面;

15 会众的长老要在耶和华面前按手在公牛的头上, 然后在耶和华面前宰杀那公牛。

16 受膏的祭司要把公牛的一些血, 带到会幕那里;

17 祭司要把指头蘸在血里, 在耶和华面前, 向着幔子, 弹血七次;

18 然后用血抹会幕里耶和华面前的坛角; 至于其余的牛血, 都要倒在会幕门口的燔祭坛脚那里。

19 他要取出公牛所有的脂肪, 焚烧在祭坛上。

20 处理这公牛与处理大祭司的赎罪祭公牛一样, 要按同一条例执行。祭司为他们赎了罪, 他们就蒙赦免。

21 他要把这公牛搬到营外焚烧, 好像焚烧前一头公牛一样, 这是会众的赎罪祭。

22 "如果领袖无意犯了罪, 行了一件耶和华他的 神吩咐不可行的事, 他就有罪。

23 他一发觉犯了罪, 就要牵一只没有残疾的公山羊羔作供物,

24 要按手在山羊的头上, 然后在宰燔祭牲的地方, 在耶和华面前宰杀它, 这是赎罪祭。

25 祭司要用指头取赎罪祭牲的一些血, 抹燔祭坛的四角, 其余的血要倒在燔祭坛脚那里。

26 公羊所有的脂肪, 都要焚烧在祭坛上, 好像平安祭的脂肪一样; 祭司为他赎了罪, 他就蒙赦免。

27 "如果那地的居民中有人无意犯了罪, 行了一件耶和华吩咐不可行的事, 他就有罪。

28 他一发觉犯了罪, 就要为自己所犯的罪, 牵一只没有残疾的母山羊作供物。

29 他要按手在赎罪祭牲的头上, 然后在宰燔祭牲的地方, 宰杀赎罪祭牲。

30 祭司要用指头取一些羊血, 抹燔祭坛的四角, 其余的血都要倒在祭坛脚那里。

31 母山羊所有的脂肪都要取出来, 好像取出平安祭牲的脂肪一样; 然后祭司要把这些焚烧在祭坛上, 献给耶和华作馨香的祭。祭司为他赎了罪, 他就蒙赦免。

32 "如果人献一只绵羊羔作赎罪祭的供物, 就要牵一只没有残疾的母羊;

33 他要按手在赎罪祭牲的头上, 然后在宰燔祭牲的地方宰杀它, 作为赎罪祭。

34 祭司要用指头取一些赎罪祭牲的血, 抹燔祭坛的四角, 其余的羊血, 都要倒在祭坛脚那里。

35 羊所有的脂肪都要取出来, 好像取出平安祭绵羊羔的脂肪一样; 祭司要把这些放在祭坛耶和华的火祭上面焚烧, 祭司为他所犯的罪行赎罪, 他就蒙赦免。"