1 Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur ĝi per homa skribilo:Rapidu akiri, baldaŭ rabado.
2 Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn:la pastron Urija, kaj Zeĥarjan, filon de Jebereĥja.
3 Kaj mi iris al la profetino, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj la Eternulo diris al mi:Donu al li la nomon:Rapidu-Akiri-Baldaŭ-Rabado.
4 Ĉar antaŭ ol la knabo povoscios voki:Mia patro, kaj Mia patrino, la riĉaĵon de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaŭ la reĝo de Asirio.
5 Kaj plue la Eternulo parolis al mi, dirante:
6 Pro tio, ke ĉi tiu popolo malŝatis la akvon de Ŝiloaĥ, kiu fluas kviete, kaj ĝojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja:
7 pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la reĝon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj ĝi leviĝos super ĉiujn siajn kuŝujojn kaj iros super ĉiujn siajn bordojn.
8 Kaj ĝi enpenetros en Judujon, inundos, leviĝos, kaj atingos ĝis la kolo; kaj ĝi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.
9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi ĉiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos.
10 Pripensu entreprenon, sed ĝi neniiĝos; parolu vortojn, sed ili ne plenumiĝos, ĉar kun ni estas Dio.
11 Ĉar tiel diris al mi la Eternulo, tenante la manon sur mi, kaj Li instruis al mi, ke mi ne iru la vojon de tiu popolo, kaj Li diris:
12 Ne nomu konspiro ĉion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion ĝi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru.
13 La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura.
14 Li estos sanktaĵo kaj ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la loĝantoj de Jerusalem.
15 Kaj multaj falpuŝiĝos, kaj falos kaj rompiĝos, kaj enretiĝos kaj kaptiĝos.
16 Ligu la ateston, sigelu la leĝon ĉe Miaj lernantoj.
17 Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kaŝis Sian vizaĝon antaŭ la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li.
18 Jen, mi kaj la infanoj, kiujn la Eternulo donis al mi, estas kiel signoj kaj atentigiloj en Izrael de la Eternulo Cebaot, kiu loĝas sur la monto Cion.
19 Kaj se oni diros al vi:Demandu la antaŭdiristojn kaj la sorĉistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, ĉar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj:
20 tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon.
21 Ili irados sur ĝi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian reĝon kaj sian Dion, kaj rigardos supren.
22 Kaj la teron ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon, premantan mallumon, kaj en la mallumon ili estos puŝataj.
1 耶和华对我说: "你拿一块大版, 用通用的文字写上‘玛黑珥.沙拉勒.哈施.罢斯’("玛黑珥.沙拉勒.哈施.罢斯"意即"赶快掳掠, 急速夺取")。
2 我要叫两个诚实的见证人, 就是乌利亚祭司和耶比利家的儿子撒迦利亚, 来为我作见证。"
3 我亲近了女先知, 就是我妻子, 她就怀孕生子。耶和华对我说: "给他起名叫‘玛黑珥.沙拉勒.哈施.罢斯’,
4 因为在这孩子晓得喊叫父母以先, 大马士革的财宝和撒玛利亚的掳物, 必在亚述王面前被搬了去。"
5 耶和华又再告诉我说:
6 "这子民既然厌弃了西罗亚缓流的水, 却喜悦利汛和利玛利的儿子,
7 因此, 主必使大河又强又大的水临到他们, 就是亚述王和他一切威荣, 水必涨起来, 高过所有的水道; 水要泛滥, 漫过所有的河岸;
8 然后必冲入犹大, 涨溢泛滥, 直到颈项, 以马内利啊! 它展开的翅膀必遮遍你广阔的地土。"
9 列国之民啊! 你们尽管作恶, 但你们终必毁灭! 所有在远处的人民啊, 要留心听! 你们尽管束腰吧, 你们终必毁灭! 你们尽管束腰吧, 你们终必毁灭!
10 你们尽管计划阴谋吧, 这些终必失败; 你们尽管提议吧, 这些终必不能成立, 因为 神与我们同在。
11 耶和华以大能的手托住我, 教导我不要走这子民所走的道路; 他对我这样说:
12 "这子民所称为阴谋的, 你们都不要称为阴谋; 他们所怕的, 你们不要怕, 也不要畏惧。
13 你们要尊万军之耶和华为圣, 他是你们当怕的, 也是你们当畏惧的。
14 他必向信靠他的人作圣所, 却向以色列两家作绊脚的石头、跌人的磐石; 又向耶路撒冷的居民作陷阱和网罗。
15 许多人必在其上绊跌、仆倒、跌碎, 并且陷入网罗被捉住。"
16 你要卷起律法书, 在我的门徒中间封住训诲。
17 我要等候那掩面不顾雅各家的耶和华, 我要仰视他。
18 看哪! 我和耶和华赐给我的孩子, 在以色列中作预兆与奇迹, 都是从住在锡安山的万军之耶和华来的。
19 有人对你们说: "要求问那些交鬼的和行巫术的, 就是那些喃喃细语的人。"一族之民不应当求问自己的 神吗?他们怎能为活人求问死人呢?
20 他们应当求问 神的训诲和法度; 他们若不照着这些准则说话, 就见不到曙光。
21 他们必经过这地, 受困迫、受饥饿; 他们饥饿的时候, 就恼怒, 咒骂自己的王和自己的 神;
22 他们仰脸向天观望, 又俯视大地, 只见困苦、黑暗、可怕的幽暗; 他们必被赶入幽黑的黑暗中。