1 Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian nomon; ĉar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj fariĝis efektivaĵoj kaj veraĵoj.
2 Ĉar Vi faris el urbo amason da ŝtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruiĝos.
3 Pro tio gloros Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos.
4 Ĉar Vi fariĝis fortikaĵo por senhavulo, fortikaĵo por malriĉulo en lia mizero, rifuĝejo kontraŭ pluvego, ombro kontraŭ varmego; ĉar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraŭ muron.
5 Kiel varmegon en dezerto Vi kvietigis la malhumilecon de la barbaroj; kiel varmego per ombro de nubo estas mallaŭtigita la kantado de la potenculoj.
6 Kaj la Eternulo Cebaot faros por ĉiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasaĵoj, festenon el bona vino, el grasaĵoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj.
7 Kaj Li forigos sur tiu monto la kovrilon, kiu kovras ĉiujn popolojn, kaj la kurtenon, kiu estas etendita super ĉiuj gentoj.
8 Li neniigos la morton por ĉiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forviŝos la larmojn de ĉiuj vizaĝoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; ĉar la Eternulo tion diris.
9 Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni ĝoju kaj estu gajaj pro Lia savo.
10 Ĉar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.
11 Kaj se li etendos siajn manojn meze de ĝi, kiel naĝanto etendas, por naĝi, tiam humiliĝos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj manoj.
12 Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos, malaltigos, ĵetos sur la teron al la polvo.
1 耶和华啊! 你是我的 神, 我要尊崇你, 称谢你的名, 因为你以信实真诚作成了奇妙的事, 就是你远古以前所计划的事。
2 你使城市变成废堆, 使坚固城变为荒凉的地方, 使外族人的城堡不再为城, 永远不得重建。
3 因此, 强大的民族必荣耀你; 强暴之国的城也要敬畏你。
4 你作了困乏人的保障、贫穷人急难中的保障、躲暴风雨的避难所、避炎热的阴凉处; 因为强暴者所吹的气, 如同直吹墙壁的暴风。
5 你抑制外族人的喧哗, 好像减低干旱之地的炎热; 你禁止强暴者的凯歌, 好像热气因云彩而消散。
6 万军之耶和华必在这山上为万民摆设丰盛美筵, 有陈酒、满髓的肥甘和醇美好酒。
7 他又必在这山上除灭那遮盖万民的面巾, 和那遮盖列国的帕子。
8 他要吞灭死亡, 直到永远; 主耶和华必擦去各人脸上的眼泪, 又从地上除掉他子民的羞辱; 这是耶和华说的。
9 到那日, 必有人说: "看哪! 这是我们的 神; 我们信靠他, 他必拯救我们。这是耶和华, 我们所倚靠的, 我们要因他的拯救欢喜快乐。
10 耶和华的手必放在这山上; 但摩押人在自己的地方必受践踏, 好像干草在粪坑中被践踏一样。
11 他们必在其中伸开手来, 好像游泳者伸开手来游泳一样; 但耶和华要使他们的骄傲和他们手所行的诡计, 一同败落。
12 耶和华必使他们高耸而坚固的城墙倾倒下陷, 落在地面, 变作尘土。"