1 En la tempo de Aĥaz, filo de Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo, eliris Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, kontraŭ Jerusalemon, por militi kontraŭ ĝi; sed ili ne povis konkeri ĝin.
2 Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj stariĝis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.
3 Sed la Eternulo diris al Jesaja:Iru renkonte al Aĥaz, vi kaj via filo Ŝear-Jaŝub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo al la kampo de fulistoj,
4 kaj diru al li:Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuraĝiĝu pro la du fumantaj brulŝtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja.
5 La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraŭ vi, kaj diras:
6 Ni iru kontraŭ Judujon, ni malgrandigu ĝin, malkovru ĝin por ni, kaj ni starigu kiel reĝon super ĝi la filon de Tabeel.
7 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Tio ne plenumiĝos, kaj tio ne estos.
8 Ĉar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim ĉesos esti popolo.
9 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.
10 Kaj plue diris la Eternulo:Diru al Aĥaz jene:
11 Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, ĉu profunde malsupre, ĉu alte supre.
12 Sed Aĥaz diris:Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon.
13 Kaj li diris:Aŭskultu, domo de David:ĉu ne sufiĉas al vi ĉagreni homojn, ke vi ĉagrenas eĉ mian Dion?
14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.
15 Buteron kaj mielon li manĝos, ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon.
16 Sed antaŭ ol la knabo povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro ĝiaj du reĝoj.
17 La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la reĝon de Asirio.
18 En tiu tago la Eternulo alvokos la muŝojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria;
19 kaj ili venos kaj sidiĝos ĉiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj de la rokoj kaj sur ĉiuj arbustoj kaj sur ĉiuj pikarbetaĵoj.
20 En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la reĝo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos eĉ la barbon.
21 En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du ŝafojn;
22 kaj pro la abundo de lakto li manĝos buteron; ĉar buteron kaj lakton manĝos ĉiu, kiu restos en la lando.
23 En tiu tempo ĉiu loko, kie estis mil vinberbranĉoj, havantaj la prezon de mil arĝentaj moneroj, kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj.
24 Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, ĉar la tuta lando kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj.
25 Kaj sur ĉiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per pioĉoj, oni ne povos supreniri pro timo antaŭ la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos tien bovojn, oni irigos tien ŝafojn.
1 乌西雅的孙子、约坦的儿子犹大王亚哈斯在位的日子, 亚兰王利汛和利玛利的儿子以色列王比加, 上来攻打耶路撒冷, 却不能把它攻陷。
2 有人告诉大卫家说: "亚兰已经在以法莲地安营。"王的心和人民的心就都震动, 像林中的树被风摇动一样。
3 耶和华对以赛亚说: "你和你的儿子施亚雅述出去, 在上池的水沟尽头, 就是在漂布者田间的大路上, 去迎接亚哈斯,
4 对他说: ‘你要谨慎, 要镇定, 不要因亚兰王利汛和利玛利的儿子这两个冒烟的火把头所发的怒气而害怕, 也不要心里胆怯。
5 因为亚兰、以法莲和利玛利的儿子, 设恶谋要害你, 说:
6 "我们可以上去攻打犹大, 扰乱她, 把她攻占过来, 归我们所有, 又在其中立他比勒的儿子作王。"
7 因此, 主耶和华这样说: "这计谋必立不住, 也不能成就,
8 因为亚兰的首都是大马士革, 大马士革的首领是利汛; 六十五年之内, 以法莲必定毁灭, 不再成为一族之民。
9 以法莲的首都是撒玛利亚, 撒玛利亚的首领是利玛利的儿子; 你们若不相信, 就必定不得坚立。"’"
10 耶和华又告诉亚哈斯说:
11 "你向耶和华你的 神求一个兆头, 或求显在深处, 或求显在高处。"
12 但亚哈斯说: "我不求, 我不试探耶和华。"
13 以赛亚说: "大卫家啊, 你们要听! 你们使人厌烦还算小事, 还要使我的 神厌烦吗?
14 因此主自己必给你们一个兆头: 看哪! 必有童女怀孕生子; 她要给他起名叫‘以马内利’。
15 到他晓得弃恶择善的时候, 他必吃乳酪和蜂蜜。
16 因为在这孩子晓得弃恶择善之先, 你所畏惧的那两个王之地, 早就被弃绝了。
17 "耶和华必使灾难的日子临到你和你的人民, 以及你的父家, 自从以法莲脱离犹大以来, 未曾有过这样的日子, 就是亚述王的入侵。"
18 到那时, 耶和华必发出哨声, 把埃及河流尽头的苍蝇和亚述地的蜂子召来。
19 它们都必飞来, 落在荒谷中、岩石的穴里、一切荆棘丛中和所有的草场上。
20 到那日, 主必用大河那边租来的剃刀, 就是亚述王, 剃去你们的头发和脚上的毛, 并且剃净你们的胡须。
21 到那时, 一个人只能养活一头母牛犊和两只母绵羊。
22 因为出的奶多, 他就可以吃乳酪; 境内剩下的人, 都要吃乳酪和蜂蜜。
23 到那日, 从前种一千棵葡萄树, 价值一万一千四百克银子的地方, 现在却成为荆棘和蒺藜生长之处。
24 人到那里去, 必须携带弓和箭, 因为遍地都是荆棘和蒺藜。
25 以前所有用锄头挖掘的山地, 你因为惧怕荆棘和蒺藜, 都不敢上那里去; 那里就成了放牛之地, 羊群践踏之处。