1 Tiele diras la Eternulo:La ĉielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?

2 Ĉion tion faris ja Mia mano, kaj tiel ĉio fariĝis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas:humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.

3 Unu buĉas bovon, alia mortigas homon; unu buĉoferas ŝafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia preĝas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo ĝuas ilian abomenindaĵon,

4 tiel ankaŭ Mi elektos por ili petolantojn kaj venigos sur ilin tion, kion ili timis; ĉar Mi vokis, kaj neniu respondis; Mi parolis, kaj ili ne aŭskultis; sed ili faris malbonon antaŭ Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne plaĉis al Mi.

5 Aŭskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon:Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpuŝas pro Mia nomo, diras:La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian ĝojon! Sed ili estos hontigitaj.

6 Aŭdiĝas brua voĉo el la urbo, voĉo el la templo, voĉo de la Eternulo, kiu repagas merititaĵon al Siaj malamikoj.

7 Antaŭ ol ŝi eksentis dolorojn, ŝi naskis; antaŭ ol venis al ŝi la akuŝiĝaj suferoj, ŝi elfaligis filon.

8 Kiu aŭdis ion similan? kiu vidis ion similan? ĉu la tero naskas en unu tago? ĉu naskiĝas popolo per unu fojo, kiel, apenaŭ eksentinte naskajn dolorojn, tuj naskis Cion siajn filojn?

9 Ĉu Mi, malfermante la uteron, ne lasus naski? diras la Eternulo. Ĉu Mi, kiu pretigis la naskon, mem ĝin haltigus? diras via Dio.

10 Ĝoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri ĝi ĉiuj ĝiaj amantoj; forte ĝoju pri ĝi ĉiuj, kiuj ploris pri ĝi.

11 Suĉu kaj satiĝu el la brusto de ĝiaj konsoloj; suĉu kaj ĝuu la abundon de ĝia gloro.

12 Ĉar tiele diras la Eternulo:Jen Mi fluigos sur ĝin pacon kiel riveron, kaj la riĉaĵon de la popoloj kiel disverŝiĝintan torenton, por ke vi suĉu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.

13 Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj.

14 Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro, kaj viaj ostoj vigliĝos kiel freŝa verdaĵo; kaj la mano de la Eternulo fariĝos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.

15 Ĉar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia ĉaro estos kiel ventego, por elverŝi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon.

16 Ĉar per fajro kaj glavo la Eternulo faros juĝon super ĉiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo.

17 Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la ĝardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj manĝas viandon de porko kaj abomenindaĵon kaj musojn, ĉiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.

18 Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti ĉiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron.

19 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la saviĝintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarŝiŝ, Pul, kaj Lud, al la streĉantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne aŭdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.

20 Kaj ili venigos ĉiujn viajn fratojn el inter ĉiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur ĉevaloj kaj ĉaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.

21 Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la Eternulo.

22 Ĉar kiel la nova ĉielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo.

23 Kaj regule en ĉiu monatkomenco kaj en ĉiu sabato venos ĉiu karno, por adorkliniĝi antaŭ Mi, diras la Eternulo.

24 Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraŭ Mi; ĉar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingiĝos, kaj ili estos abomenindaĵo por ĉiu karno.

1 耶和华这样说: "天是我的宝座, 地是我的脚凳; 你们要在哪里为我建造殿宇呢?怎样的地方才是我安息的所在呢?"

2 耶和华说: "这一切都是我亲手所造的, 所以它们就有了。以下这种人是我要垂顾的, 就是谦卑、心灵伤痛、因我的话而战兢的人。

3 宰牛献祭, 又杀人, 献羊羔为祭, 又打折狗的颈项; 献上素祭, 又献上猪血; 烧乳香作记念祭, 又称颂虚无之神; 他们选择他们自己的道路, 他们的心里喜悦他们那些可憎恶的事。

4 所以, 我也必选择迷惑他们的事, 使他们所惧怕的临到他们身上; 因为我呼唤你们, 却没有人回答; 我说话, 你们都不听, 反倒行我眼中看为恶的事, 选择我所不喜悦的事。"

5 因耶和华的话而战兢的人哪! 你们要听他的话。他说: "你们的兄弟, 就是那些憎恨你们、因我的名赶走你们的, 曾说: ‘愿耶和华得荣耀; 让我们看见你们的喜乐。’他们却要蒙羞。

6 听啊! 有喧嚷的声音出自城中; 有声音出于殿里。这是耶和华向他的仇敌施行报应的声音!

7 锡安没有绞痛就生产; 疼痛没有临到她身上, 就生了一个男孩。

8 像以下这样的事, 谁曾听过呢?像下面这些事, 谁曾见过呢?一地之民能在一天之内就产生吗?一国的人能在一时之间就生下来吗?但锡安一绞痛, 就生下了儿女。

9 耶和华说: ‘我既然使她临盆, 又怎能不使她生产呢?’你的 神说: ‘我既然使她生产, 又怎能使她闭胎不生呢?’

10 所有爱慕耶路撒冷的人哪! 你们都要与她一同欢喜, 都要因她快乐; 所有为耶路撒冷哀悼的人哪! 你们都要与她一同尽情欢乐。

11 好使你们能在她那安慰人的怀里吃奶得饱; 使你们能从她丰盛的荣耀里挤奶而吃, 满心喜乐。"

12 因为耶和华这样说: "看哪! 我必使平安达到她那里, 好像江河一样, 使列国的财宝达到她那里, 如同涨溢的河流一般; 你们要吮奶, 你们必被抱在怀中, 抚弄在膝上。

13 人怎样受他母亲的安慰, 我也怎样安慰你们; 你们要在耶路撒冷得安慰。"

14 你们看见了, 就心里快乐, 你们的骨头必像嫩草一样长起来, 耶和华的手必向他的仆人显现, 他必向他的仇敌发怒。

15 看哪! 耶和华必在火中降临, 他的战车好像旋风; 他要以猛烈的怒气施行报应, 用火焰施行斥责。

16 因为耶和华必用火和刀剑, 在所有的人身上施行审判, 被耶和华所杀的人必定很多。

17 那些自己分别为圣, 又洁净自己, 进到园里, 在园中一个跟一个, 吃猪肉、老鼠和可憎之物。他们都必一同灭亡; 这是耶和华说的。

18 我知道他们的行为和意念; 我要来, 聚集万国万族; 他们都必来看我的荣耀。

19 我要在他们中间施行神迹, 从他们中间差遣所有逃脱的人到列国去, 就是到他施、普勒、善于拉弓的路德、土巴和雅完, 以及从未听过我的名声、从未见过我的荣耀的遥远众海岛; 他们必把我的荣耀传扬在列国中。

20 他们要从万国中用马、用车、用轿、用骡子、用独峰驼, 把你们所有的兄弟都送到我的圣山耶路撒冷来, 作供物献给耶和华, 好像以色列人用洁净的器皿把供物送到耶和华的殿一样; 这是耶和华说的。

21 耶和华说: "我也必从他们中间取些人作祭司和作利未人。"

22 耶和华说: "我所要造的新天新地怎样在我面前留存, 你们的后裔和你们的名字也必怎样长存。

23 将来每逢月朔, 每逢安息日, 所有的人都必来在我面前敬拜; 这是耶和华说的。

24 他们要出去, 观看那些悖逆我的人的尸体; 因为他们的虫是不死的, 他们的火是不灭的; 他们必成为所有人恨恶的东西。"