1 Ve al la leĝdonantoj, kiuj starigas maljustajn leĝojn, kaj al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn,
2 por forpuŝi malriĉulojn de la leĝo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj fariĝu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn!
3 Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por serĉi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,
4 por ne fleksiĝi inter la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
5 Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.
6 Kontraŭ popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabaĵon, kaj ke li piedpremu ĝin kiel koton sur la stratoj.
7 Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;
8 ĉar li diras:Ĉu miaj princoj ĉiuj ne estas reĝoj?
9 Ĉu Kalno ne estas kiel Karkemiŝ? ĉu Ĥamat ne estas kiel Arpad? ĉu Samario ne estas kiel Damasko?
10 Ĉar mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario,
11 tial, kiel mi agis kun Samario kaj ĝiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj ĝiaj idoloj.
12 Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila reĝo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;
13 ĉar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia saĝeco, ĉar mi estas saĝa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi deĵetis kiel potenculo la sidantojn;
14 kaj mia mano trovis la riĉaĵon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la buŝon, nek krietis.
15 Ĉu povas hakilo fanfaroni antaŭ tiu, kiu hakas per ĝi? ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? kvazaŭ vergo svingus tiun, kiu ĝin levas! kvazaŭ bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!
16 Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.
17 Kaj la lumo de Izrael fariĝos fajro, kaj lia Sanktulo fariĝos flamo; kaj ĝi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago,
18 kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktoĝardeno, de la animo ĝis la karno; kaj li fariĝos kiel senfortigita kadukulo.
19 La restaĵo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.
20 En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.
21 Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.
22 Ĉar se via popolo, ho Izrael, eĉ estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertiĝos; ĉar estas decidita ekstermo per inunda justeco.
23 Ĉar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros en la tuta lando.
24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraŭ vin, kiel la Egiptoj;
25 ĉar ankoraŭ tre malmulte daŭros, kaj finiĝos la kolero kaj Mia furiozo pro iliaj malbonagoj;
26 kaj la Eternulo Cebaot aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn ĉe la roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos ĝin, kiel kontraŭ la Egiptojn.
27 Kaj en tiu tago lia ŝarĝo estos deprenita de sur viaj ŝultroj kaj lia jugo de sur via kolo, kaj la jugo krevos pro la graseco.
28 Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en Miĥmaŝ;
29 ili trapasis la pasejon, tradormas la nokton en Geba; Rama tremas, Gibea de Saul forkuras.
30 Kriu laŭte, filino de Galim! atentu, Laiŝ! ho malriĉa Anatot!
31 Madmena cedas, la loĝantoj de Gebim forkuras.
32 Jam hodiaŭ li restos en Nob; li etendas sian manon kontraŭ la monton de la filino de Cion, kontraŭ la monteton de Jerusalem.
33 Jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, kun forto dehakos branĉojn; la alte leviĝintaj estos dehakitaj, kaj la fieraj estos humiligitaj.
34 Kaj Li pereigos la densajn partojn de la arbaro per fero, kaj Lebanon falos de la Potenculo.
1 那些制定奸恶律例的, 和那些记录诡诈判语的, 有祸了!
2 他们想借此屈枉穷乏人的公义, 剥夺我子民中困苦人的权利, 使寡妇作了他们的掠物, 使孤儿作了他们的掳物。
3 到降罚的日子, 有灾祸从远方来到, 那时你们要怎样行呢?你们可以向谁逃奔求助呢?你们可以把你们的财宝撇在哪里呢?
4 你们只能屈身在被掳的人中间, 或是仆倒在被杀的人中间。虽然这样, 耶和华的怒气还没有转消, 他的手仍然伸出。
5 亚述啊! 我怒气的棍子, 有祸了。他们手中拿着我忿怒的杖。
6 我要差派他去攻击一个不敬虔的国, 吩咐他去攻击我恼怒的子民, 掳去掠物, 抢夺掳物, 把他们践踏, 像街上的泥土一样。
7 但亚述并没有这样想过, 他心里也没有这样打算; 他心里倒想毁灭、剪除多国。
8 因为他说: "在我手下的众领袖不都是王吗?
9 迦勒挪不是像迦基米施吗?哈玛不是像亚珥拔吗?撒玛利亚不是像大马士革吗?
10 我的手伸展到这些充满偶像的国, 他们雕刻的像比耶路撒冷和撒玛利亚的还多。
11 我怎样对待撒玛利亚和其中的偶像, 不也照样对待耶路撒冷和其中的偶像吗?"
12 主在锡安山和耶路撒冷成全了他一切工作的时候, 他必说: 我要惩罚亚述王自大的心所结的果子, 和他眼目高傲的态度。
13 因为他说: "我靠着我手的能力和我的智慧行事, 因为我很聪明; 我挪移了列国的地界, 抢夺了他们积蓄的财宝, 并且我像个勇士般使他们的居民全都俯伏下来。
14 我的手伸到列国的财宝那里, 好像抓到鸟窝一样; 我取得了全地, 好像人拾起被弃的雀蛋; 没有动翅膀的, 没有张嘴的, 也没有鸣叫的。"
15 斧头怎可以向用斧头砍木的人自夸呢?锯子怎可以向拉锯的人自大呢?好比棍能挥动那举起棍的, 又好比杖举起那不是木头的。
16 因此, 主万军之耶和华必打发令人消瘦的病临到亚述王肥壮的军人中间, 在他的荣耀之下必燃起火焰, 如同火烧一样。
17 以色列的光必变成火, 他的圣者必成为火焰; 在一日之间把亚述王的荆棘和蒺藜焚烧与吞灭。
18 又把他树林和丰盛果园的荣美全部灭尽, 好像一个患病的人渐渐虚弱一样。
19 他林中剩下的树, 数目必定稀少, 连小孩子也能把它们的数目写下来。
20 到那日, 以色列的余民和雅各家逃脱的人, 必不再倚靠那击打他们的, 却要诚实地倚靠耶和华以色列的圣者。
21 那些余民, 就是雅各家的余民, 必回转归向大能的 神。
22 以色列啊! 你的人民虽然像海沙那样多, 却只有余剩的人可以归回, 因为灭绝的事已经定了, 公义必如洪水泛滥。
23 主万军之耶和华必在全地之中, 作成已定的毁灭之事。
24 因此, 主万军之耶和华这样说: "我的子民、锡安的居民哪! 亚述人虽然用棍击打你们, 又像埃及一样举杖攻击你们, 你们却不要怕他们。
25 因为还有短暂的时候, 我向你们发的恼怒就要完结, 我的怒气要转向他们, 使他们灭亡。"
26 万军之耶和华必兴起鞭子攻击他们, 好像在俄立磐石那里击杀米甸人一样; 他的杖要伸到海上, 他必把杖举起, 像在埃及一样。
27 到那日, 亚述人的重压必从你们的肩头上挪开, 他们的轭必离开你们的颈项; 那轭必因肥壮的缘故折断。
28 亚述人来到亚叶, 经过米矶仑; 在密抹存放军队行装。
29 他们过了隘口, 在迦巴住宿; 拉玛人战兢, 扫罗的基比亚人逃跑。
30 迦琳的居民哪, 高声叫喊吧! 莱煞人和可怜的亚拿突啊, 留心听吧!
31 玛得米那人逃跑, 基柄的居民避难。
32 就在今日, 亚述王要停留在挪伯; 他要挥拳攻击锡安居民("居民"原文作"女子")的山, 就是耶路撒冷的山。
33 看哪! 主万军之耶和华在可怕的震撼声中, 把树枝削去; 身量高的必被砍下, 高大的必被伐倒。
34 树林中的密丛, 他必用铁器砍下; 黎巴嫩的树木必被大能者伐倒。