1 Kiam la reĝo Ĥizkija tion aŭdis, li disŝiris siajn vestojn kaj ĉirkaŭkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.

2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj Ŝebnan, la skribiston, kaj la plejaĝulojn de la pastroj, ĉirkaŭkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.

3 Kaj ili diris al li:Tiele diras Ĥizkija:Ĉi tiu tago estas tago de malfeliĉo, de puno, kaj de malhonoro; ĉar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.

4 Eble aŭdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas.

5 Kaj la servantoj de la reĝo Ĥizkija venis al Jesaja.

6 Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi aŭdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la reĝo de Asirio.

7 Jen Mi metos en lin spiriton, ke, aŭdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.

8 Kaj Rabŝake revenis, kaj trovis la reĝon de Asirio militanta kontraŭ Libna; ĉar li aŭdis, ke li foriris de Laĥiŝ.

9 Kaj venis sciigo pri Tirhaka, reĝo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraŭ vi. Kiam li tion aŭdis, li sendis senditojn al Ĥizkija kun la sekvanta komisio:

10 Tiele diru al Ĥizkija, reĝo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio.

11 Vi aŭdis ja, kion faris la reĝoj de Asirio al ĉiuj landoj, ruiniginte ilin; ĉu vi do saviĝos?

12 Ĉu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj Ĥaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?

13 Kie estas la reĝo de Ĥamat kaj la reĝo de Arpad kaj la reĝo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?

14 Ĥizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis ĝin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj Ĥizkija disvolvis ĝin antaŭ la Eternulo.

15 Kaj Ĥizkija ekpreĝis al la Eternulo, dirante:

16 Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron;

17 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj aŭdu ĉiujn vortojn de Sanĥerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.

18 Estas vero, ho Eternulo, la reĝoj de Asirio ruinigis ĉiujn regnojn kaj ilian teron,

19 kaj ĵetis iliajn diojn en fajron; ĉar tio estis ne dioj, sed faritaĵoj de homaj manoj, ligno kaj ŝtono, ili ekstermis ilin.

20 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

21 Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Ĥizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Koncerne tion, kion vi preĝis al Mi pri Sanĥerib, reĝo de Asirio,

22 jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.

23 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraŭ kiun vi laŭtigis voĉon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraŭ la Sanktulon de Izrael!

24 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da ĉaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis ĝiajn altajn cedrojn, ĝiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis ĝian plej altan pinton, ĝian ĝardensimilan arbaron.

25 Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj ĉiujn riverojn de Egiptujo.

26 Ĉu vi ne aŭdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj.

27 Kaj iliaj loĝantoj senfortigitaj ektremis kaj kovriĝis per honto; ili fariĝis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdaĵo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo.

28 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaŭ vian koleron kontraŭ Mi.

29 Pro tio, ke vi koleris kontraŭ Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.

30 Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi manĝos en ĉi tiu jaro grenon memsemiĝintan, en la dua jaro grenon sovaĝan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.

31 Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre.

32 Ĉar el Jerusalem devenos restaĵo, kaj savitaĵo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

33 Tial tiele diras la Eternulo pri la reĝo de Asirio:Li ne eniros en ĉi tiun urbon kaj ne ĵetos tien sagon kaj ne aliros al ĝi kun ŝildo kaj ne ŝutos kontraŭ ĝi remparon.

34 Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en ĉi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.

35 Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David.

36 Kaj eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.

37 Kaj Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve.

38 Kaj kiam li adorkliniĝis en la domo de sia dio Nisroĥ, liaj filoj Adrameleĥ kaj Ŝarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekreĝis anstataŭ li lia filo Esar-Ĥadon.

1 希西家王听见了, 就撕裂衣服, 披上麻布, 进了耶和华的殿。

2 他差派管家以利亚敬、书记舍伯那和祭司中的长老, 都披上麻布, 去见亚摩斯的儿子以赛亚先知。

3 他们对他说: "希西家这样说: ‘今日是急难、责罚和凌辱的日子, 就像婴孩快要出生的时候, 却没有气力生出来一样。

4 也许耶和华你的 神听见拉伯沙基的话, 就是他的主人亚述王派他来辱骂永活的 神的话; 耶和华你的 神会因他所听见的话斥责他; 因此, 求你为余剩下来的人献上祷告。’"

5 希西家王的臣仆就去见以赛亚,

6 以赛亚对他们说: "要对你们的主人这样说: ‘耶和华这样说: 你不要因为听见亚述王的仆人亵渎我的话而害怕。

7 看哪! 我必使灵进入他里面, 以致他听见风声就归回本地; 我必使他在那里倒在刀下。’"

8 拉伯沙基回去的时候, 正遇见亚述王攻打立拿; 原来他早已听闻亚述王拔营离开了拉吉。

9 亚述王听到关于古实王特哈加的报告说: "他出来要与你争战"; 亚述王听见了, 就差派使者去见希西家, 说:

10 "你们要对犹大王希西家这样说: 不要给你所倚靠的 神欺骗你说: 耶路撒冷必不交在亚述王的手里。

11 你必定听过亚述列王向列国所行的, 就是把她们完全毁灭, 难道你还有救吗?

12 我列祖所毁灭的国, 有歌撒、哈兰、利色和在提.拉撒的伊甸人, 这些国的神曾拯救她们吗?

13 哈马的王、亚珥拔的王、西法瓦音城的王、希拿和以瓦的王, 现在都在哪里呢?"

14 希西家从使者手里接过信卷, 读完了, 就上耶和华的殿, 在耶和华面前把信卷展开。

15 希西家向耶和华祷告说:

16 "万军之耶和华, 以色列的 神, 坐在二基路伯中间的啊! 唯独你是地上万国的 神; 你创造了天地。

17 耶和华啊, 求你侧耳而听! 耶和华啊, 求你开眼察看! 要听西拿基立的一切话, 就是那差派使者来辱骂永活的 神的。

18 耶和华啊! 亚述列王果然使列国和他们的土地变成荒凉,

19 又把列国的神都扔进火中; 因为他们不是神, 只是人手所做的, 不过是木头和石头, 所以他们就灭绝了他们。

20 耶和华我们的 神啊! 现在求你拯救我们脱离亚述王的手, 使地上万国都知道唯有你耶和华是 神。"

21 亚摩斯的儿子以赛亚就派人去见希西家, 说: "耶和华以色列的 神这样说: ‘因为你向我祷告关于亚述王西拿基立的事,

22 耶和华就有以下的话攻击他, 说: 锡安的处女藐视你, 嗤笑你; 耶路撒冷的女子在你背后摇头。

23 你辱骂谁、亵渎谁?你扬起声音, 又高举眼目, 要攻击谁?就是攻击以色列的圣者。

24 你借着你的臣仆辱骂主; 你又说: 我率领我众多的战车上了群山的高峰, 到了黎巴嫩极深之处。我砍伐其中高大的香柏树和佳美的松树; 我去到极高之处, 进入肥田般的树林。

25 我挖井和喝水; 我用我的脚掌踏干埃及的河流。’

26 耶和华说: ‘难道你没有听见古时我所安排, 往昔所计划的吗?现在我才使它成就, 使坚固的城镇荒废, 变作乱堆。

27 因此, 其中的居民软弱无力, 惊惶羞愧, 像田间的蔬菜和青绿的草, 又像房顶上的草, 还没有长起来, 就干焦了。

28 你坐下, 你出, 你入, 你向我发烈怒, 我都知道。

29 因为你向我发烈怒, 又因你的狂傲达到我耳中, 我要把钩子放进你的鼻孔, 把嚼环放进你的嘴里, 使你从你来的路上回去。

30 希西家啊! 这要作你的兆头: 今年你们要吃自生的, 明年还要吃自长的, 后年你们就要撒种, 要收割, 要栽种葡萄园, 吃园中的果子。

31 犹大家所逃脱的余民, 必再向下扎根, 往上结果。

32 因为余下的人必从耶路撒冷出来, 逃脱的人必从锡安山出来。万军之耶和华的热心必作成这事。’

33 所以耶和华这样论到亚述王, 说: ‘他必不会来到这城, 也不会在这里射箭; 不会拿着盾牌来到城前, 也不会筑土垒攻城。

34 他从哪条路来, 也必从那条路回去; 他必不得进入这城; 这是耶和华的宣告。

35 因我为自己的缘故, 又为我仆人大卫的缘故, 必保护这城, 拯救这城。’"

36 于是耶和华的使者出去, 在亚述营中击杀了十八万五千人; 到了早晨, 有人起来, 所见的都是死尸。

37 亚述王西拿基立就拔营离去, 返回本地, 住在尼尼微。

38 他在自己的神尼斯洛庙里叩拜的时候, 他的儿子亚得米勒和沙利色用刀杀了他, 然后逃到亚拉腊地。他的儿子以撒哈顿接续他作王。