1 Tio estis en la dek-kvara jaro de la reĝo Ĥizkija, eliris Sanĥerib, reĝo de Asirio, kontraŭ ĉiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.
2 Kaj la reĝo de Asirio sendis Rabŝaken el Laĥiŝ en Jerusalemon al la reĝo Ĥizkija kun granda militistaro; kaj li stariĝis ĉe la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo de la kampo de fulistoj.
3 Kaj eliris al li Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto.
4 Kaj Rabŝake diris al ili:Diru al Ĥizkija:Tiele diras la granda reĝo, la reĝo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas?
5 Mi opinias, ke tio estas nur buŝa babilado; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraŭ mi?
6 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur ĝi, eniras en lian manon kaj trapikas ĝin. Tia estas Faraono, reĝo de Egiptujo, por ĉiuj, kiuj fidas lin.
7 Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies altaĵojn kaj altarojn Ĥizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaŭ ĉi tiu altaro adorkliniĝu.
8 Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la reĝo de Asirio; mi donos al vi du mil ĉevalojn-ĉu vi povas trovi rajdantojn por ili?
9 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la ĉaroj kaj rajdistoj?
10 Cetere, ĉu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraŭ ĉi tiun landon, por ruinigi ĝin? La Eternulo diris al mi:Iru kontraŭ ĉi tiun landon kaj ruinigu ĝin.
11 Tiam Eljakim kaj Ŝebna kaj Joaĥ diris al Rabŝake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, ĉar ni komprenas; sed ne parolu al ni Jude antaŭ la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
12 Sed Rabŝake diris:Ĉu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? ĉu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por manĝi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
13 Kaj Rabŝxake stariĝis, kaj ekkriis per laŭta voĉo Jude, dirante:Aŭskultu la vortojn de la granda reĝo, la reĝo de Asirio.
14 Tiele diras la reĝo:Ĥizkija ne forlogu vin; ĉar li ne povos savi vin.
15 Kaj Ĥizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, ĉi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio.
16 Ne aŭskultu Ĥizkijan; ĉar tiele diras la reĝo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj manĝu ĉiu el sia vinberĝardeno kaj ĉiu de sia figarbo kaj trinku ĉiu la akvon de sia puto;
17 ĝis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinberĝardenoj.
18 Ĥizkija ne forlogu vin per la vortoj:La Eternulo nin savos. Ĉu la dioj de la nacioj savis ĉiu sian landon el la manoj de la reĝo de Asirio?
19 Kie estas la dioj de Ĥamat kaj Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim? kaj ĉu ili savis Samarion el miaj manoj?
20 Kiu el ĉiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
21 Kaj ili silentis kaj nenion respondis al li; ĉar estis ordono de la reĝo:Ne respondu al li.
22 Kaj Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto, venis al Ĥizkija en disŝiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabŝake.
1 希西家王十四年, 亚述王西拿基立上来攻击犹大所有的坚固城, 并且把城攻取。
2 亚述王从拉吉差派拉伯沙基, 带领大军往耶路撒冷, 到希西家王那里去。他站在上池的水沟旁, 就是在往漂布地之大路上的时候,
3 希勒家的儿子管家以利亚敬、书记舍伯那和亚萨的儿子史官约亚, 都出来见他。
4 拉伯沙基对他们说: "你们去对希西家说: ‘亚述大王这样说: 你所倚靠的算得是什么倚靠呢?
5 我说: 你打仗所用的谋略和能力, 不过是虚话罢了。你到底倚靠谁, 以致你背叛我呢?
6 看哪! 你所倚靠的埃及, 是那压伤的芦苇杖; 人若倚靠它, 它就会插进他的手, 把手刺透。埃及王法老对所有倚靠他的人, 也是这样。
7 你若对我说: 我们倚靠耶和华我们的 神, 这 神所有的邱坛和祭坛岂不是都给希西家废去了, 他还对犹大和耶路撒冷的人说: 你们只要在这祭坛面前敬拜吗?
8 现在你可以与我的主人亚述王打赌: 我给你二千匹马, 看你这一方面能否派出足够骑马的人来。
9 若不能, 你怎能击退我主的臣仆中最小的军长呢?你竟倚靠埃及的战车和马兵吗?
10 现在, 我上来攻打这地, 要把这地毁灭, 岂没有耶和华的意思吗?耶和华曾对我说: 你要上去攻打这地, 把它毁灭。’"
11 以利亚敬、舍伯那和约亚对拉伯沙基说: "请你用亚兰语对你的仆人说话, 因为我们听得懂; 不要用犹大语对我们说话, 免得城墙上的人民听见。"
12 但拉伯沙基说: "我主差派我来, 只是对你和你的主说这些话吗?不也是对那些坐在城墙上, 要和你们一同吃自己的粪、喝自己的尿的人说吗?"
13 于是拉伯沙基站着, 用犹大语大声呼喊说: "你们要听亚述大王的话,
14 王这样说: ‘你们不要被希西家欺骗了, 因为他决不能拯救你们;
15 也不要给希西家说服你们倚靠耶和华, 说: 耶和华必定拯救我们, 这城也必不交在亚述王的手中。’
16 不要听希西家的话, 因为亚述王这样说: ‘你们要与我和好, 出来向我投降, 这样各人就可以吃自己葡萄树和无花果树的果子, 也可以喝自己井里的水;
17 等到我来的时候, 就会把你们领到一个与你们本地一样的地方; 就是一个有五谷和新酒的地方, 一个有粮食和葡萄园的地方。
18 你们要小心, 免得希西家怂恿你们说: 耶和华必拯救我们。列国的神有哪一位曾拯救自己的国土脱离亚述王的手呢?
19 哈马和亚珥拔的神在哪里呢?西法瓦音的神在哪里呢?他们曾拯救撒玛利亚脱离我的手吗?
20 这些国所有的神中, 有哪一位曾拯救自己的国土脱离我的手呢?难道耶和华能拯救耶路撒冷脱离我的手吗?’"
21 众人都默不作声, 一句话也没有回答他, 因为王的吩咐说: "不要回答他。"
22 于是希勒家的儿子管家以利亚敬、书记舍伯那和亚萨的儿子史官约亚, 都撕裂衣服, 来到希西家面前, 把拉伯沙基的话告诉了他。