1 Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus, antaŭ Vi ektremus la montoj;

2 aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaŭ Via vizaĝo ektremu la popoloj!

3 Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaŭ Vi ektremis la montoj.

4 Neniam oni tion aŭdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li.

5 Vi renkontis tiujn, kiuj ĝoje faris justaĵon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni ĉiam estis savataj.

6 Ni ĉiuj fariĝis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni ĉiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.

7 Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekiĝas, por forte sin teni je Vi; ĉar Vi kovris Vian vizaĝon antaŭ ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.

8 Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni ĉiuj estas la produkto de Via mano.

9 Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni ĉiuj estas Via popolo.

10 Viaj sanktaj urboj fariĝis dezerto, Cion fariĝis dezerto, Jerusalem ruino.

11 Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin laŭdadis, estas forbruligita per fajro, kaj ĉiuj niaj dezirindaĵoj fariĝis ruinoj.

12 Ĉu malgraŭ ĉio ĉi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? ĉu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?

1 愿你裂天而降! (本节在《马索拉抄本》为63:19)愿群山都在你面前震动!

2 好像火烧着干柴, 又像火把水烧开, 使你的敌人认识你的名, 使列国在你面前发颤。(本节在《马索拉抄本》为64:1)

3 你行了可畏的事, 是我们料想不到的, 那时你降临, 群山都在你面前震动。

4 从古时以来, 人未曾听过, 耳未曾闻过, 眼未曾见过, 在你以外还有什么神, 能为等候他的人行事的。

5 你善待那些喜欢行义, 在你的道路上记念你的人。看哪! 你曾发怒, 因为我们犯了罪; 这样的情形已经很久, 我们还能得救吗?

6 我们众人都像不洁净的人, 我们所有的义, 都像污秽的衣服; 我们众人都像叶子枯干, 我们的罪孽好像风一般把我们吹去。

7 没有人呼求你的名, 没有人奋起抓着你; 因为你掩面不顾我们, 使我们在自己罪孽的权势下融化。

8 耶和华啊! 现在你还是我们的父; 我们不过是泥土, 你才是陶匠; 我们众人都是你手所作的。

9 耶和华啊! 求你不要大发烈怒。不要永远记念罪孽。求你垂看我们, 我们众人都是你的子民。

10 你的圣城变了旷野, 锡安成了旷野, 耶路撒冷成了荒场。

11 我们那圣洁和荣美的殿, 就是我们的列祖赞美你的所在, 被火烧了。我们所喜爱的一切, 都成了废墟。

12 耶和华啊! 对这些事你还忍得住吗?你仍然缄默不言, 使我们受苦到极点吗?