1 Ĉar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, ĉian apogon de pano kaj ĉian apogon de akvo;

2 heroon kaj militiston, juĝiston kaj profeton, aŭguriston kaj plejaĝulon,

3 kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorĉiston.

4 Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.

5 Kaj premos la popolo ĉiu la alian kaj ĉiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraŭ maljunulo, kaj senvalorulo antaŭ eminentulo.

6 Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante:Vi havas veston, estu do nia estro, kaj ĉi tiu ruino estu sub via mano.

7 Sed ĉi tiu laŭte protestos, dirante:Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo.

8 Ĉar malfortiĝis Jerusalem, kaj Judujo falis; ĉar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraŭ la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.

9 La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon.

10 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj.

11 Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

12 Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas ĝin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.

13 La Eternulo stariĝis, por juĝi; Li staras, por juĝi popolojn.

14 La Eternulo faros juĝan proceson kontraŭ la plejaĝuloj de Lia popolo kaj kontraŭ ĝiaj estroj:Vi ruinigis la vinberĝardenon; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj.

15 Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

16 Kaj la Eternulo diras:Pro tio, ke la filinoj de Cion fieriĝis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per ĉenetoj sur la piedoj:

17 la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindaĵon.

18 En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la ĉenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn,

19 la orelringojn, la ĉenetojn kaj la ĉirkaŭligojn,

20 la brilaĵetojn kaj la bukojn kaj la laĉojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn,

21 la ringojn kaj la nazringojn,

22 la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn,

23 la spegulojn kaj la delikatajn ŝtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn.

24 Kaj anstataŭ bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataŭ zono estos ŝnuro, kaj anstataŭ krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataŭ eleganta mantelo estos sako, anstataŭ beleco estos brulmakuloj.

25 Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito.

26 Kaj ĝiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere ĝi sidos sur la tero.

1 看哪! 主万军之耶和华, 快要从耶路撒冷和犹大, 除掉人所倚靠的和所倚赖的, 就是众人所倚靠的粮, 众人所倚赖的水;

2 除掉勇士和战士、审判官和先知、占卜的和长老、

3 五十夫长和尊贵的人、谋士和有技艺的工人, 以及精通法术的。

4 我必使孩童作他们的领袖, 使婴孩管辖他们。

5 人民必互相压迫, 人欺压人, 也欺压自己的邻舍; 年轻人要欺凌老年人, 卑贱人必欺凌尊贵人。

6 人若在父家里, 拉住自己一个兄弟, 说: "你有一件外衣, 你就作我们的官长吧! 这败落的事就归你的手处理。"

7 那时, 那人必高声说: "我不作医治你们的人, 因为我家里没有粮食, 也没有外衣, 你们不要立我作人民的官长。"

8 耶路撒冷败落, 犹大倾倒, 是因为他们的舌头和行为都敌对耶和华, 惹怒了他那充满荣光的眼目。

9 他们面上的表情指证他们的不对; 他们像所多玛一般宣扬自己的罪恶, 并不隐瞒; 他们有祸了, 因为他们自招祸害。

10 你们要告诉义人, 他们必得福乐, 因为他们必享自己行为所结的果子。

11 恶人却有祸了, 他们必遭灾难, 因为他们必按自己手所作的得报应。

12 至于我的子民, 孩童欺压他们, 妇女管辖他们; 我的子民啊! 那引导你们的, 使你们走错了路, 并且混乱了你们所走的方向。

13 耶和华起来辩论, 站着审判人民。

14 耶和华必审问他子民中的长老和领袖, 说: "那吞尽葡萄园的, 就是你们; 从贫穷人那里掠夺的, 都在你们家中。"

15 主万军之耶和华说: "你们为什么压迫我的子民, 搓磨贫穷人的脸呢?"

16 耶和华又说: "因为锡安的女子高傲, 走路挺直颈项, 媚眼看人, 俏步徐行, 用脚发出叮当声。

17 因此, 主必使锡安的女子头顶长出秃疮; 耶和华又使她们露出前额。"

18 到那日, 主必除掉她们华美的脚钏、发网、月牙圈、

19 耳坠、手镯、蒙脸的帕子、

20 头饰、脚环、华带、香盒、符囊、

21 戒指、鼻环、

22 美服、外衣、钱袋、

23 镜子、细麻衬衣、头巾、蒙身帕子。

24 必有腐臭代替馨香, 绳子代替腰带, 光秃代替美发, 麻衣系腰代替美服, 烙痕代替美貌。

25 你的男丁要倒在刀下, 你的勇士必死在战场。

26 锡安的城门必悲哀哭号, 锡安被掠夺, 成了一片荒凉后, 必坐在地上。