1 Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsaĝeco; sed efektive vi ja pacience min toleras.
2 Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo.
3 Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en Kristo.
4 Ĉar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aŭ se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aŭ malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.
5 Ĉar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.
6 Kaj kvankam mi estas neklera laŭ parolo, mi tamen ne tia estas laŭ scio; sed en ĉio ni malkaŝe agis ĉe vi inter ĉiuj.
7 Aŭ ĉu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio?
8 Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi;
9 kaj kiam mi ĉeestis ĉe vi kaj havis mankon, mi ne estis ŝarĝo sur iu; ĉar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en ĉio mi tenis min ne ŝarĝa rilate vin, kaj ankoraŭ tenos.
10 Jen estas la vero de Kristo en mi, ke ĉi tiu fanfarono ne estos barita kontraŭ mi en la regionoj Aĥajaj.
11 Kial? ĉu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias.
12 Sed kiel mi faras, tiel mi ankaŭ faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili troviĝu samaj, kiel ni.
13 Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo.
14 Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo.
15 Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaŭ sin aliformas kvazaŭ servantojn de justeco; ilia finiĝo estos laŭ iliaj faroj.
16 Denove mi diras:Neniu opiniu min malsaĝa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsaĝan, por ke mi ankaŭ iom fanfaronu.
17 Tion, kion mi diras, mi diras ne laŭ la Sinjoro, sed kvazaŭ malsaĝe, en ĉi tiu insistado pri fierado.
18 Ĉar multaj fanfaronas laŭ la karno, do mi ankaŭ fanfaronos.
19 Ĉar vi afable toleras malsaĝulojn, estante mem saĝaj.
20 Ĉar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formanĝas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizaĝon.
21 Mi parolas kvazaŭ per sinmallaŭdo, kvazaŭ ni estus malfortiĝintaj. Tamen pri kio iu kuraĝas, pri tio (mi parolas en malsaĝeco) mi ankaŭ kuraĝas.
22 Ĉu ili estas Hebreoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas Izraelidoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaŭ.
23 Ĉu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortiĝoj ofte.
24 De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.
25 Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas priĵetita per ŝtonoj, trifoje mi suferis ŝippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;
26 en oftaj vojaĝoj, en danĝeroj de riveroj, danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de Judoj, danĝeroj de la nacianoj, danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro, danĝeroj inter falsaj fratoj;
27 en laboro kaj sufero, en oftaj sendormiĝoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.
28 Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas ĉiutage, nome la zorgado pri ĉiuj eklezioj.
29 Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?
30 Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.
31 La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu ĉiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas.
32 En Damasko, la urbestro sub la reĝo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti;
33 kaj tra fenestro oni min delasis laŭflanke de la muro en korbo, kaj mi eliĝis de liaj manoj.
1 请你们容忍我这一点点的愚昧, 其实你们本来就是容忍我的。
2 我以 神的热爱爱你们, 因为我把你们献给基督, 好像把贞洁的童女许配给一个丈夫。
3 我只怕你们的心受到引诱, 失去对基督的单纯和贞洁, 好像蛇用诡计骗了夏娃一样。
4 如果有人来传讲另一位耶稣, 不是我们传过的, 或者你们接受另一个不同的灵, 不是你们领受过的, 又或者接受另一个不同的福音, 不是你们接受过的, 你们倒可以容忍得下!
5 但我认为自己没有一点比不上那些"超等使徒";
6 虽然我不善于辞令, 却是有学问的, 我们在各方面, 已经向你们清楚显明了。
7 我贬低自己, 使你们高升, 把 神的福音白白地传给你们, 我这样是犯罪吗?
8 我为了服事你们, 就接受了别的教会的供应, 也可以说是剥削了他们。
9 我在你们那里有缺乏的时候, 并没有连累任何人, 因为从马其顿来的弟兄们, 补足了我的缺乏。我在各方面都不让自己成为你们的重担, 将来也是一样。
10 我有基督的真理在我里面, 在亚该亚一带没有人能阻止我这样夸口。
11 为什么呢?是我不爱你们吗? 神是知道的。
12 我现在所作的, 将来还要作, 为了要断绝那些投机分子的机会, 不让他们在所夸的事上, 被人认为是跟我们一样的。
13 这样的人是假使徒, 是诡诈的工人, 装成基督的使徒。
14 这并不希奇, 因为撒但自己也装作光明的天使,
15 所以, 撒但的仆役装成公义的仆役, 也不必大惊小怪。他们的结局必按他们所作的而定。
16 我再说, 谁也不要以为我是愚昧的; 就算这样, 也要接纳我这个愚昧的人, 使我可以稍微地夸口。
17 我这样满有自信地夸口, 不是照着主所吩咐的, 而是好像愚昧人在说话。
18 既然有许多人按着世俗的标准夸口, 我也要夸口。
19 你们那么精明, 竟然乐意容忍愚昧的人。
20 如果有人奴役你们, 侵吞、榨取你们, 向你们趾高气扬, 打你们的脸, 你们就容忍吧!
21 说来惭愧, 我们太软弱了。说句愚昧的话, 如果有人在什么事上是勇敢的, 我也是勇敢的。
22 他们是希伯来人吗?我也是。他们是以色列人吗?我也是。他们是亚伯拉罕的后裔吗?我也是。
23 他们是基督的仆人吗?说句狂话, 我更是。我受更多的劳苦, 更多的坐监, 受了过量的鞭打, 常常有生命的危险。
24 我被犹太人打过五次, 每次四十下减去一下,
25 被棍打过三次, 被石头打过一次, 三次遇着船坏, 在深海里飘了一昼一夜;
26 多次行远路, 遇着江河的危险、强盗的危险、同族的危险、外族的危险、城中的危险、旷野的危险、海上的危险、假弟兄的危险;
27 劳碌辛苦, 多次不得睡觉, 又饥又渴, 多次缺粮, 赤身挨冷。
28 除了这些外面的事, 还有为各教会挂心的事, 天天压在我的身上。
29 有谁软弱, 我不软弱呢?有谁陷在罪里, 我不焦急呢?
30 如果必须夸口, 我就夸自己的弱点。
31 主耶稣的父 神是应当永远受称颂的, 他知道我没有说谎。
32 在大马士革, 亚里达王手下的总督把守着大马士革城, 要拘捕我,
33 我就被人放在一个大篮子里, 从城墙的窗户缒下来, 逃脱了他的手。